Homoj

Antoine Vincent Arnault

La 16-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1834) de la franca poeto kaj dramverkisto Antoine-Vincent Arnault (1766-1834)
it.wikipedia.org/wiki/Antoine-Vincent_Arnault
​nerekte konata en Italio ĉar unu lia poeziaĵo (“La feuille” – La folio) estis tradukita al la itala de Giacomo Leopardi kaj estas enmetita en la “Kantoj”-n.
​Mi transskribas la tekston de la poeziaĵo, en la franca, en la itala kaj en tri Esperantaj versioj:
– de Alessandro Mazzolini (el la Itala Esperanta Revuo 1924-2, paĝo 19);
– de Kálmán Kalocsay, el “Tutmonda sonoro”, HEF Budapest 1981, vol. 2-a, p. 357;
– de Nicolino Rossi (el la volumo “Giacomo Leopardi – Kantoj”, Napoli Rolando 2012, p. 187-188, kies kovrilon mi aldonas).


LA FEUILLE

De ta tige détachée,
pauvre feuille desséchée,
où vas-tu? – Je n’en sais rien.
L’orage a brisé le chêne
qui seul était mon soutien.
De son inconstante haleine,
le zéphir ou l’aquilon
depuis ce jour me promène
de la forêt à la plaine,
de la montagne au vallon;
je vais où le vent me mène.
Sans me plaindre ou m’effrayer;
je vais où va toute chose,
où va la feuille de rose,
et la feuille de laurier.

Antoine-Vincent Arnault

XXXV
IMITAZIONE

Lungi dal proprio ramo,
povera foglia frale,
dove vai tu? – Dal faggio
là dov’io nacqui, mi divise il vento.
Esso, tornando, a volo
dal bosco alla campagna,
dalla valle mi porta alla montagna.
Seco perpetuamente
vo pellegrina, e tutto l’altro ignoro.
Vo dove ogni altra cosa,
dove naturalmente
va la foglia di rosa,
e la foglia d’alloro.

Giacomo Leopardi

LA FOLIO

– De l’ trunketo elŝirita,
foliet’ ventanta, kien
iras vi? – Ne scias tion
mi. Frakasis l’uragano
la fortikan, viglan kverkon
kiu estis subten’ mia;
per l’ elspir’ ŝanĝema sia
nun zefir’ kiel ventego
de l’ arbar’ al ebenaĵo,
de la monto ĝis la valo
puŝas min. Jen mi sen plendo,
sen timeg’, ĉi tie, tie,
kien ĉio iras: mi
iras kien, sen ripozo,
iras la foli’ de l’ rozo;
kien iras, sen bedaŭro,
la folio de la laŭro.

Antoine-Vincent Arnault, trad. Alessandro Mazzolini
(“Itala Esperanta Revuo” 1924-2,19)

LA FOLIO

Ho, folio kompatinda,
de la tig’ jam defalinta,
kien? – Mi ne scias mem.
Falis kverk’, mia subteno,
per ventega detruem’.
Per kaprica blov’ kaj treno
la zefir’ aŭ vent’ batala
de nun pelos min ĝis sveno
de arbaro al ebeno,
de montar’ al kampo vala,
iros mi, laŭ venta veno,
sen lamento, tim’, bedaŭro,
mi jam iros, kien ĉio,
kien iras roz-folio
kaj folio de la laŭro.

Antoine-Vincent Arnault, trad. Kálmán Kalocsay
(“Tutmonda sonoro”, 1981, vol. II, p. 357)

FOLIO

El via tigo ŝirita
povra foli’ sekigita,
kien vi? Scias mi ne.
La ŝtormo rompis la kverkon,
kiu sole min subtenis.
Per sia blov’ nekonstanta,
la zefir’ aŭ akvilono
ekde ĉi tag’ min fortiras
de la arbar’ al ebeno,
de la montar’ al la valo;
iras mi kien la vento
portas, sen plendi aŭ timi;
iras, kien iras ĉio,
kien iras rozfolio
kaj la folio de l’ laŭro.

Antoine-Vincent Arnault, trad. Nicolino Rossi
(el “Giacomo Leopardi – Kantoj” 2012)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *