Homoj

Italo Svevo

La 13-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1928) de la triesta itallingva verkisto laŭ hebrea deveno Aron Hector Schmitz, konata per la pseŭdonimo Italo Svevo (1861-1928)
it.wikipedia.org/wiki/Italo_Svevo
eo.wikipedia.org/wiki/Italo_Svevo
naskiĝinta en Triesto kam tiu urbo estis aŭstra, kaj restinta aŭstra civitano dum la unua mondmilito (li alprenis la italan civitanecon, modifante sian nomon al Ettore Schmitz, kiam Triesto iĝis itala en 1919).
Portanto, kiel multaj triestanoj, de du kulturoj (tiu germana kaj tiu itala), Svevo ne travivis ĉi tiun duoblecon kiel konflikton: male, ĝuste en la elekto de la pseŭdonimo li volis substreki la harmonion de ĉi tiuj du spertoj: Italo en rilato kun Italio, kaj Svevo (= Ŝvaba) en rilato kun la germana mondo.
Svevo estas konata precipe pro du introspektaj romanoj, “Senilità – Senileco” (1898) kaj “La coscienza di Zeno” – la titolo estas dusenca, ĉar povas temi ĉu pri “konscienco” ĉu pri “konscio” (1923), kiuj ĉe sia apero (publikigitaj je kostoj de la aŭtoro) estis nerimarkitaj, tiom ke la verkisto daŭrigis prizorgi la familian firmaon pri subakvaj vernisoj, dum la literatura agado restis marĝena kaj kaŝita.
Amiko de la irlanda verkisto James Joyce (lia instruisto pri angla lingvo, pri kiu mi parolos en alia okazo), tiu atentigis pri li la publikon en 1925, sekvate de Eugenio Montale, nemulte antaŭ lia morto, kiu trafis lin en 1928 pro la sekvoj de strata akcidento.
El la lingva vidpunkto, Svevo estis akuzata “verki malbone”, per lingvaĵo seka kaj riĉa je dialektaj pruntoj; paradokse, ĝuste pro tio hodiaŭ la prozo de Svevo legiĝas pli facile ol tiu de liaj samtempuloj, kiuj “verkis bone”.
Mi aldonas:
– la bildon de la itala poŝtmarko de 2011 pro la 150-a datreveno de la naskiĝo, de Svevo, kun la speciala stampo de Triesto;
– la kovrilon kaj paĝon 30 de la bela libreto “Triesto inter Karsto kaj maro – Magiaj itineroj”, prizorgita de Elda Doerfler de la Triesta Esperanto-Asocio (TEA). Svevo estas entombigita en la katolika tombejo (unu el la sep de Triesto) ĉar en 1897, okaze de la edziĝo, li aliĝis al katolikismo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *