Homoj

Emilio Cecchi

La 5-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1966) de la florenca kritikisto pri beletro kaj arto Emilio Cecchi (1884-1966)
it.wikipedia.org/wiki/Emilio_Cecchi
​membro de la iama Itala Akademio (pri kiu mi sendas al:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/21/massimo-bontempelli/ )
kunlaboranto de la Itala Enciklopedio (la tiel dirita “Treccani”), historiisto de la itala literaturo.
Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) eron tiritan el la volumo “Pesci rossi” (Ruĝaj fiŝoj), tradukitan al Esperanto de Anna Muretti kaj publikigitan en “L’Esperanto” 1961-72 (novembro-decembro 1961), p.121.
​Aldone: la kovrilo de unu el la eldonoj de “Pesci rossi”, kaj bildo (el malnova karto) de la tiel dirita “Farnesina”, sidejo en Romo de la iama Itala Akademio.


PESCI ROSSI

I pesci rossi nella palla di vetro nuotavano con slancio, un gusto di inflessioni del loro corpo sodo, una varietà di accostamento a pinne tese, come se venissero liberi per un grande spazio. Erano prigionieri. Ma si erano portati dietro in prigione l’infinito. Il più straordinario però era questo: soltanto visti di profilo eran pesci veri e propri. A parte la gradevole pazzia del colore, visti di profilo erano assolutamente pesci soliti, di forma familiare, come i pesci del miracolo dei sette pani, o come quelli che ognuno la domenica può tirar su da un argine con l’amo o con la rete.
​Quando davano un colpo di coda, un guizzo e si mettevano di fronte, la cosa cambiava. La loro faccia dalla grande bocca arcuata diventava sotto la fronte montuosa una maschera rossa di malinconia impersonale e disumana. Posata ai lati sulle branchie, come su un motivo di decorazione, pareva resa anche più astratta dalla fissità dei grandi occhi neri cerchiati d’oro.
​Di profilo erano piccole triglie e sardelle purpuree. Di faccia erano vecchi mostri arcigni dell’epoca dei Han; draghji millenari imbronciati. Di profilo evocavano canneti e graziose scogliere. Ma di faccia pareva venissero fuori da un panorama amorfo, da un oceano pacifico e velato, e la loro palla d’acqua diventava semplicemente l’acqua. E così le parti del mondo principiarono anche per me ad essere qualcosa più d’una distinzione geografica, a contenere una metafisica, una teologia.
Emilio Cecchi, “Pesci rossi”

RUĜAJ FIŜOJ
(El la verko «Ruĝaj fiŝoj» de Emilio Cecchi. La esprimarto estas en ĉi tiu rakonto je neatingebla rafineco, kaj tamen ĝi ŝajnas natura, facila, nepeza. Ĉiu akcento kuŝas en la periodo laŭ la movo de la realeco aŭ de la fantazio ekkaptita en sia viveco, sen maltrankviligi, per neutilaj sonoj aŭ per devojigoj sian plenumon puran kaj diafanan).
***
En la vitra bulo la ruĝaj fiŝoj naĝis kun impeto, kun plaĉa fleksado de siaj solidaj korpoj, kun varieco de alproksimiĝoj per streĉaj naĝiloj kiel se ili estus liberaj en granda spaco. Ili estas malliberaj. Sed ili kunportis en malliberejon la senfinecon. La plej eksterordinara afero estas tamen tiu: nur flanke ili estas veraj fiŝoj. Krom la agrabla frenezio de ilia koloro, viditaj flanke, ili estas absolute normalaj, de kutima formo, kiel la fiŝoj de la miraklo de la sep bulkoj, aŭ kiel tiuj kiujn dimanĉe ĉiu povas kapti ĉe digo per fiŝhoko aŭ reto. Kiam la fiŝoj moviĝas per vostfrapo, post glito, ili restas frunte, kaj la afero ŝanĝiĝas. Ilia vizaĝo kun granda kiloforma buŝo fariĝas sub la ĝiba frunto, kiel ruĝa masko je melankolio senpersona kaj senhumana. Kuŝante flanke sur la brankoj, kiel sur dekoracia motivo, la vizaĝo sajnas eĉ pli abstrakta per la fikseco de siaj grandaj nigraj okuloj orkolore rondaj. Flanke la fiŝoj estas trigletoj aŭ purpuraj sardinetoj. Frunte ili estas maljunaj mallogaj monstroj el la Han’a epoko: jarmilaĝaj lipgrimacantaj drakoj.
Flanke ili memorigas kanejojn kaj graciajn rifarojn. Sed frunte ili ŝajnas elvenantaj el senforma panoramo, el paca kaj vualita oceano, kaj ilia akvobulo fariĝas simple akvo kaj tiel la mondpartoj komencas ankaŭ por mi esti io pli ol geografia distingo: por enteni metafizikon, teologion.
EMILIO CECCHI
(El Antologio «Beata Riva» tradukis Anna Muretti).
L’Esperanto 1961-72 (novembro-decembro 1961), p. 121

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *