Homoj

Albert Schweitzer

La 4-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1965, en Lambarené nuntempe Gabono, kie li fondis kaj direktis malsanulejon) de la kuracisto, filantropo, luterana misiisto, filozofo, teologo kaj muzikisto Albert Schweitzer (1875-1965)
it.wikipedia.org/wiki/Albert_Schweitzer
eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Schweitzer
​germano naskiĝinta en Alzaco (tiam germana, nun franca), Nobelpremiito por paco en 1952, konata kiel “Doktoro Schweitzer”.
​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, pludirante ke lia portreto estas unu el la sep, kiujn la italaj esperantistoj elmontris en 2016 okaze de la tradicia “Marŝo de la Paco Peruĝo-Asizo”.
​Unu lia penso-kontribuo, tradukita al Esperanto, estas legebla ĉe: literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5703/averto.html
​Mi aldonas:
– malnovan karton, en kiu Doktoro Schweitzer aperas je la mezo, stare, kun kasko sur la kapo;
– leterkoverton de 1975 kun tri hungaraj poŝtmarkoj honore al Doktoro Schweitzer;
– la panelon elmontritan de la esperantistoj dum la Marŝo de la Paco de 2016.

Unu penso pri “Albert Schweitzer

  1. ankoraŭfoje eblas konstati ke ĝuste el landopartoj suferantaj batalformajn rilatojn, venas ofte sindonemaj homoj kapablaj agi sen tro pripensi la riskojn venantaj el sekvoj de kuracado kiel en tiu senco estis tiu de lepro. Kiel kuracisto ja, verŝajne li sciis kiel sinteni por eviti ĉispecajn sekvojn sed necesas konstati ke tio okazis antaŭ almenaŭ 60 jaroj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *