Homoj

Armando Trovajoli

La 2-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1917, precize antaŭ unu jarcento) de la roma muzikisto Armando Trovaioli (1917-2013), konata kiel ArmandoTrovajoli it.wikipedia.org/wiki/Armando_Trovajoli
​aŭtoro de multaj sukcesaj kanzonoj, de la sonstrioj de multaj filmoj, kaj de la muzikoj de pluraj muzikaloj (aparte, “Rugantino”
it.wikipedia.org/wiki/Rugantino_(commedia_musicale)
kaj “Aggiungi un posto a tavola”- Aldonu unu sidlokon ĉetable).
​En Esperanto ekzistas la parta traduko (de Pier Luigi Cinquantini) de la plej fama el la kanzonoj de “Rugantino”, “Roma nun fa’ la stupida stasera” (Romo ne estu spita ĉi-vespere), kiun oni povas aŭskulti ĉe Jutubo en pluraj versioj (mi indikas, inter la multaj, tiun interpretitan de Nino Manfredi kaj Lea Massari:
www.youtube.com/watch?v=xaPOT3Ji-WY )
La muzikalo disvolviĝas en Romo dum la unua duono de la 19-a jarcento, sub la regado de la Papoj (la ĉefrolulo mortas ekzekutite de la fifama “Mastro Titta”:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/06/mastro-titta/ )
En la unua parto de la kanzono (tiu tradukita) junulo petas la helpon de urbo Romo, kun ĝiaj noktaj belaĵoj (la steloj, la luno, la milda venteto), por ĉarmi kaj konkeri virinon; en la dua parto (kiu atendas tradukon), la virino petas same la helpon de Romo, sed por rezisti, kaj tiucele ŝi preĝpetas la urbon ne montriĝi en sia tuta ĉarmanta beleco.
​Mi transskribas la kanzonon, en roma dialekto kaj en Esperanto, kaj aldonas:
– la kovrilon de la originala 33-turna disko kun la kanzonoj de “Rugantino”;
– du noktajn bildojn de Romo, el malnovaj bildkartoj.


ROMA NUN FA’ LA STUPIDA STASERA
(Parole di Pietro Garinei e Sandro Giovannini, musica di Armando Trovajoli)

Roma nun fa’ la stupida stasera
damme ‘na mano a faje di’ de sì
sceji tutte le stelle
piu’ brillarelle che pòi
e un friccico de luna tutta pe’ noi.

Faje senti’ ch’è quasi primavera
manna li mejo grilli pe’ fa’ cri cri
prestame er ponentino
più malandrino che c’hai.
Roma reggeme er moccolo stasera.

Roma nun fa’ la stupida stasera
damme ‘na mano a famme di’ de no
spegni tutte le stelle
più brillarelle che c’hai
nasconneme la luna se no so’ guai.

Famme scorda’ ch’è quasi primavera
tiemme ‘na mano in testa pe’ di’ de no
smorza quer venticello
stuzzicarello che c’hai.
Roma nun fa’ la stupida stasera

ROMO NE ESTUS SPITA ĈI-VESPERE
(Vortoj de Pietro Garinei kaj Sandro Giovannini,
muziko de Armando Trovajoli, trad. Pier Luigi Cinquantini
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#ROMO%20NE%20ESTUS%20SPITA

Romo, ne estu spita ĉi-vespere
helpu al mi por ke ŝi diru: “Jes”
ŝaltu por mi la plej lumajn
stelojn el via ĉiel’
kaj lasu iom da luno tuta por ni.

Kaj ŝin sentigu ke printemp’ proksimas
sendu la grilojn por la krikriad’
vian plej buban venton
vi blovetigu por ni.
Romo estu svatema ĉi-vespere.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *