Homoj · Sen kategorio

Maria Montessori

La 31-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1870) de la itala edukistino Maria Tecla Artemisia Montessori, konata kiel Maria Montessori (1870-1952)
it.wikipedia.org/wiki/Maria_Montessori
eo.wikipedia.org/wiki/Maria_Montessori
​mondkonata pro la eduka metodo kiu de ŝi prenas la nomon, unuamomente adoptita (ekde 1907) en la infanlernejoj (nomitaj “Case dei bambini” – Domoj de la infanoj), kaj poste plivastigita al ĉiutipaj kaj ĉiugradaj lernejoj.
​La metodo Montessori baziĝas esence sur du principoj: absoluta egaleco, sen klasaj distingoj kaj sen konkurencemo; spontaneco kaj memstareco de la infanoj, por kiuj la intruistino devas esti nur gvidantino, sen altrudoj.
​De 1914 ĝis 1924, koincide kun la unua mondmilito, Maria Montessori translokiĝis al Hispanio; reveninte al Italio, ŝi havis la apogon de Benito Mussolini, jen ĉar ŝia metodo (kiu multe evoluigas elparolon kaj skribadon) estis aparte efika por kontraŭbatali analfabetecon, jen ĉar ŝia famo plikreskigis la internacian prestiĝon de la reĝimo.
​Poste, tamen, faŝismo ekkonsciis, ke la principoj de metodo Montessori estas en malakordo kun la eliteca kaj totaleca starpunkto de la reĝimo; en 1934, la lernejoj Montessori en Italio estis aŭtoritate fermitaj, kaj la samo okazis pro ordono de Adolf Hitler ankaŭ en Germanio kaj Aŭstrio.
​En 1934, Maria Montessori estis devigita forlasi Italion; post vojaĝoj tra diversaj Landoj, ŝi ekloĝis en Hindio, kie ŝi estis trafita de la dua mondmilito, kaj internigita ĉar civitanino de malamika Lando.
​Liberigita en 1944, ŝi revenis al Italio en 1947, akceptita kun grandaj honoroj, kaj estis restarigita la Opera Montessori (senprofitcela Instanco).
​Maria Montessori mortis la 6-an de majo 1952 en Noordwijk (Nederlando), kien ŝi estis portempe translokiĝinta. Sur ŝia tombo estas skribite, en itala lingvo: «Io prego i cari bambini, che possono tutto, di unirsi a me per la costruzione della pace negli uomini e nel mondo» (Mi preĝpetas la infanojn, kiuj povas ĉion, kuniĝi al mi por la konstruo de la paco en la homoj kaj en la mondo).
​Du artikoloj pri la “Metodo Montessori” troviĝas en “Esperanto de UEA”, respektive 1920-7/8, paĝoj 130-131 kaj 1923-2, p. 24. Mi transskribas la artikolon de 1923, kaj la anoncon aperintan en “L’Esperanto de FEI” 1958-51/52, p. 24 (kun bedaŭro pro la neekspluatita okazo).
​Mi atentigas, krome, pri ĉi tiu retpaĝo:
esperingo.blogspot.com/2012/03/montessori-esperanto-en-cinio-kaj.html
​kaj aldonas:
​- la bildon de la iama itala bankbileto je mil liroj, kun la portreto de Maria Montessori kaj sceno pri agado en unu el la “Domoj de infanoj”;
​- la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1970 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Maria Montessori, kun la poŝta stampo de la naskiĝurbo (Chiaravalle, provinco Ankono);
​- la bildon de la itala poŝtmarko de 2007 pro la unuajarcenta datreveno de la unua “Domo de la infanoj” en Romo, kun la porokaza poŝta stampo.


La Metodo de Maria Montessori.

D.rino Maria Montessori naskiĝis en Chiaravalle, Italio, la 31 aŭgusto 1870; ŝi estis kuracistino, sed specialiĝis pri la psikiatriaj studoj. Post nova, pacienca kaj kuraĝega sperto, provita pri la nenormalcerbaj geknaboj, M. Monteuori ekvidis, ke la edukado de la nenormaluloj postulas precipe metodon konformiĝantan kun la interna disvolviĝo de l’ infano. Sed kian rezulton promesus tiu sama metodo por la normaluloj? Jen estas la mirinda elpensaĵo, la granda realigebla idealo: pretigi, per novaj vojoj, la edukadon de la normaluloj. Por tio ĉi ti estis necesa grava laboro; nome, studi la normalajn geknabojn, la uzatajn didaktikajn metodojn, la edukplanon tra la jarcentoj ktp.; tial M. Montessori eĉ instruiĝis pri la filozofio kaj pedagogia antropologio. “La domo por la infanoj”, kie kolektiĝis etuloj de du jaroj kaj duono ĝis ses jaroj, post rilata eksperimento diktis la sekvantan verkon al Montessori: “Il metodo della pedagogia scientifica, applicato all’educazione infantile, nella “Casa dei bambini” – IIa- Edizione – Loescher – Roma.-. *) La sciencpedagogia metodo aplikita por infana edukado, en la “Domoj de l’ Etuloj” – 2-a eldono – Loescher – Romo (Italio)
Do, la Montessori’a metodo preparis taŭgan ilaron por la disvolviĝanta infano; nome, tien, kiu donos al ĝi eblecon sin movi libere (spaco, kovritaj kaj netutekovritaj ĉambroj)j la eblecon fari kai ripeti kunordigitajn movojn en la plej facilaj agoj de la praktika vivo (speciala aranĝo de la lernejo); la ilojn por la superaj sentaj kaj intelektaj ekzercoj, gradige kombinitaj (speciala didaktika ilaro).
M. Montessori tiel metis la infanon tute libera tien, kie ĝiaj novaj, sentaj kaj intelektaj bezonoj povas trovi kontentiĝon laŭplaĉe, kiel la biologisto, kiu dezirante studi iun beston, prezentas al li la plej favorajn kondiĉojn de vivo, por studi ĝian reakcion, kiu estas reala formo do ekzisteco. Tia kondiĉo de libereco postulas ne nur la supre rimarkigitajn ilojn, sed specialan prepariĝon de l’ instruistino; ŝi devas esti tre respektema je la propraj agoj de la infano, pacience observi ĝiajn volajn laborojn, devas esti pli helpema ol gvidema, neniam malhelpanta la ekvilibron de la cirkonstancoj por la formiĝado de la homa interno. La ĉefa karakterizo de tiu ĉi nova metodo estas asigni en la infanon tian aŭtoritaton, kiu pro la aliaj metodoj estas en la manoj de l’ instruistino; kiel ankaŭ, ke ĉiu akiraĵo, laŭ la gradigita kaj malrapida transformiĝo (infano, knabo, junulo k.c.) naskiĝu el interno. Jen estas la profitoj atingitaj:
1- La infanoj, per memedukado, havis evidentan formiĝon de karaktero, de interna energio, supera al la aliaj.
2- Li montris grandan aktivecon por la frua lerno de la diversaj disciplinoj, por la servoj kaj la agoj de la praktika vivo.
Tiaj “Domoj por la infanoj” estas veraj “kampoj de eksperimentado” por la psikologio. M. Montessori ekvidis la iluzion, en kiun falis la eksperimenta psikologio, opinianta ekkapti la leĝon el la komenca minuto de la infana reago! La psikologia vivo de la homo povas esti legata nur tra la procedo de ĝia formiĝo, kiel la homara vivo estas klarigata nur el la tuta historio, kaj ne el la rapidema momento.
Do, en tia pruva kampo por la studo de l’ homo, en tiu infana renovigita lernejo, estas eble renkonti la verecon de la biologia leĝo, dum la sciencisto, devigita observi infanojn ne vidatajn en kondiĉoj de plena libereco, eltrovas nur verecojn el sociala kaj tempa karaktero.
La graveco de l’ eksperimento Montessori, kiel rezultato el la praktika edukado kaj kiel sciencaĵo, varme entuziasmigis italojn kaj eksterlandulojn. En Roma kal Milano ekzistas “Infanaj domoj”. La eksterlanda atento estis elvokata pri tiu renovigo, kaj la “Montessori-metodoj” estas tradukitaj diverslingven; krom tio, multloke estis malfermitaj “Etulaj domoj” laŭ tia metodo. La eksperimentoj de D-rino Montessori daŭras pri infanoj de pli ol sesjaraĝaj.
Oni ne povas aserti la ĝustan nombron da tiaj “Domoj” ekzistantaj en la tuta mondo; estas sufiĉe rimarkigi kian didaktikan ilaron oni nun fabrikas en Milano, en New York, en London, en Paris, en Shanghai, k. c.: ĝi konsistas el ilaro por komencigi:
1e iajn praktikvivajn agojn;
​2e por la sentaj ekzerciĝoj;
​3e por la lernado de la meĥaniko de la legado kaj skribado.
Domenica Pomarici
(“Esperanto de UEA” 1923-2, p. 24)

Citiamo la pagina dedicata all’Esperanto dalla rivista Vita dell’Infanzia, organo dell’Opera Montessori; è sintomatico il fatto che ai problemi della Lingua Internazionale si vada interessando attivamente l’Ente considerato più moderno nel campo dell’educazione infantile. L’Opera Montessori e le Associazioni Esperantiste possono svolgere, su scala internazionale, un profìcuo lavoro pedagogico comune, magari sotto l’egida dell’UNESCO.
(Traduko: Ni citas la paĝon dediĉitan al Esperanto de la revuo Vivo de la Infanaro, organo de Instanco Montessori; estas simptoma la fakto ke pri la problemoj de la internacia lingvo aktive interesiĝas la Instanco taksata plej moderna en la kampo de infana edukado. Instanco Montessori kaj la Esperantistaj Asocioj povas plenumi, sur internacia skalo, profitodonan komunan pedagogian laboron, des pli bone sub la ŝildo de UNESKO.)
(“L’Esperanto de FEI” 1958-51/52, p. 44)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *