Homoj

Tiziano Vecellio

La 27-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1576) de la venetia pentristo (naskiĝinta en urbeto Pieve di Cadore, do venetia sed ne venecia) Tiziano Vecellio (en Esperanto, Ticiano).
Lia naskiĝdato ne estas certa, ĝi varias inter 1480 kaj 1490; tutcerte lia vivo estis longega, escepte longa laŭ tiuj tempoj, kaj tio kio plej mirigas estas la fakto, ke gravaj verkoj estis faritaj kiam la artisto estis abunde preterpasinta 80 jarojn.
​Por vivpriskribo, mi sendas al la paĝoj de Vikipedio:
it.wikipedia.org/wiki/Tiziano
eo.wikipedia.org/wiki/Ticiano
​Mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 14-a de marto 1976;
kaj aldonas:
​- la bildon de la poŝtmarko eldonita de la Itala Poŝto en 1976, okaze de la kvarcentjara datreveno de la morto de la artisto;
​- la bildon de hungara poŝtmarko de 1976;
​- du paĝojn (106 kaj 107) de “Espero katolika” 1997-5/6 (majo-junio 1976), en kiuj artikolo pri la evangelia ero kiu invitas “redoni al Cezaro tion kio estas de Cezaro” (kaj, konsekvence, pagi la impostojn) estas ilustrita per la pentraĵo de Ticiano “Kristo de la monero” (konservita en la Pinakoteko de Dresdeno, Germanio).


RADIO ROMA – ESPERANTO
14.3.1976
NOVAĴOJ EL ITALUJO

GRANDA ARTISTO KUN FRUKTODONA MALJUNAĜO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Oni celebras ĉijare la 400-an datrevenon de la morto de pentristo Tiziano Vecellio; oni memorigas lian morton, dum estas necerta la dato de lia naskiĝo. Ne estas dube, ke li estis preskaŭ 90-jara maljunulo kiam li komencis pentri bildon, kiun li intencis destini al sia tombo; ŝajnas, tamen, ke ofte Tiziano kutimis plialtigi sian aĝon, oni ne scias ĉu pro frivoleco aŭ por pli facile akiri kompatemon flanke de ŝuldantoj: ekzemple, la 1-an de majo 1571-a li skribis al la hispana reĝo Filipo la 2-a, ke li sentas la pezon de siaj 95 jaroj, dum ŝajnas, ke tiam li estis apenaŭ (!!) 83-jara. Probable, se pesto ne estus forpreninta lin, li estus vere atinginta la 100-jaran celon, okaze de kiu li planis veturi al Bolonjo kaj Florenco pro du malsimilaj kialoj: al Bolonjo por danki la urbon, kie la imperiestro Karolo la 5-a estis honorinta lin, nomante lin grafo kaj kavaliro, kaj al Florenco por venĝi la insulton, kiun la grandaduko estis farinta al li rifuzante liajn servojn.
Unu el la plej karakterizaj, eĉ esceptaj trajtoj de la genio de Tiziano estas lia fruktodona kaj eksterordinara maljunaĝo, plena je altvaloraj verkoj, kiuj ofte antaŭiris epokojn kaj artajn stilojn. La produktemo de Tiziano estas afero, kiu eĉ eliras el la strikte arta kampo por eniri tiun de scienco. Ĝis antaŭ kelka tempo, oni opiniis, ke maljuniĝo kreas laŭgradan malpliiĝon de la fizikaj, intelektaj kaj spiritaj fortoj de l’ homo: sed nun oni konstatis, ke liaj produktokapabloj ne estas nepre destinitaj al fatala dekadenco, kaj tion pruvas ĝuste la ekzemplo de Tiziano.
Pri la pentristo oni amplekse parolos, ĉijare, en Eŭropo, en Ameriko kaj eĉ en Japanujo, sed pli ol alie oni memorigos lin, memkompreneble, en la monta vilaĝo de Venetio, kie li naskiĝis, kaj en Venecio, kie li mortis. La Venecia Komunumo decidis favori tiujn celebradojn, kiuj kapablas naski stud-iniciatojn. La plej elstaraj aranĝoj estos senprecedenca ekspozicio de desegnaĵoj de Tiziano, ĉe Fondaĵo Cini, kaj studokurso pri Tiziano ĉe la Venecia Universitato: por ĉi tiuj lekcioj la eksterlandaj prelegantoj eĉ ne postulis repagon de la elspezoj, kontentiĝante pri la ebleco pasigi libertempan periodon en Venecio, samtempe havante je dispono la riĉajn trezorojn de la urbaj arĥivoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *