Homoj

Boris Pahor

La 26-an de aŭgusto plenumas 104 jarojn, ankoraŭ mense vigla, la slovena verkisto Boris Pahor
it.wikipedia.org/wiki/Boris_Pahor
naskiĝinta en Triesto kiel aŭstria civitano en 1913, kaj fariĝinta itala civitano pro la anekso de Triesto al Italio en 1919.
​Pahor, konsiderata klasikulo de la literaturo de la dudeka jarcento (li estis plurfoje kandidato al la Nobelpremio), estas konata, krom pro sia literatura agado, ankaŭ pro sia rezistado al la trudita italigo de la slovenoj de Julia Venetio kaj Istrio en la faŝisma epoko (kiam – interalie – estis altruditaj la italigo de la familiaj nomoj kaj la lerneja instruado en itala lingvo, estis malpermesitaj ĉiuj slovenaj kulturaj agadoj, kaj eĉ paroli slovene estis taksata ribela faro).
Rekrutita en la itala Armeo, post la armistico de la 8-a de septembro 1943 Pahor sindonis al la partizana lukto kontraŭ la germanaj okupantoj. Arestita de la slovenoj kunlaborantaj kun naziistoj, li estis unue malliberigita en la fifama triesta karcero “Coroneo”, kaj poste deportita al pluraj naziaj koncentrejoj en Francio kaj Germanio, kie lin trafis tuberkulozo; la trasuferitaj turmentoj, tamen, ne malpermesis al li atingi nekutiman aĝon, tiom ke oni povus diri, ke lia fizika rezisto ŝuldiĝas ĝuste al la spirita bezono persisti en la defendo de la neigitaj identecoj.
Instruisto (postmilite) de itala kaj slovena lingvo en la slovenlingvaj italaj lernejoj, Pahor estas amata de la slovenoj kaj respektata de la italoj (escepte de kelkaj novfaŝismaj medioj); estas rimarkinde, pri tio, ke la Komumumo Triesto atribuis al li prestiĝan Premion (“San Giusto d’oro” – Ora Sankta Justo, laŭ la nomo de la urba Patrono) rezervita al la elstaraj triestanoj, afero vere eksterordinara en iu urbo, kiu ankoraŭ havas viglan memoron pri la spertitaj suferoj, respektive de la slovenoj fare de la faŝisma reĝimo, kaj de la italoj fare de la sekvantoj de Tito dum la jugoslava okupado de 1945. Cetere, la rilato inter italoj kaj slovenoj en Triesto fortege pliboniĝis en la lastaj jaroj; dum ankoraŭ en 1991 Anita Periĉ Altherr publikigis la volumon en Esperanto “Ne facilas esti… Sloveno en Italio” (kiu siatempe vekis akrajn polemikojn), Boris Pahor pli ĵuse deklaris: «Ni estas bonŝancaj ĉar fine en Triesto oni nomas nin slovenoj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni ne parolis pri slovenoj, sed pri slavoj. Ankoraŭ hodiaŭ kelkaj diras: “vi slavoj”. La esprimo estis poste modifita al “schiavo” (sklavo) kaj sekve al “s’ciavo”, kiu eniris la komunan uzon de la triesta dialekto».
Pahor, katoliko kontraŭfaŝista sed ankaŭ kontraŭkomunista, kun la sincereco propra de sendependa spirito ne hezitis denunci ne nur la faŝistajn perfortojn, sed ankaŭ la masakrojn plenumitajn de la jugoslava armeo kaj la britan komplicecon ku la slovenoj kunlaborintaj kun naziistoj; ĉi tiu sinteno kaŭzis, ke liaj verkoj estis longatempe malpermesitaj en eksa Jugoslavio (ankaŭ ĵuse, fidela al sia emo eviti ekstremismojn, Pahor havis malakordojn kun Slovenio, ĉar li rifuzis plene subteni la teritoriajn depostulojn de tiu Lando rilate Kroation).
Lia plej fama libro, “Nekropola” (en la itala “Necropoli”, en la franca “Pélerin parmi les ombres”, en la angla “Pilgrim among the shawdows”) estis tradukita al multaj lingvoj, inter kiuj Esperanto (de Janko Štruc, Celovec/ Maribor, 1993, Interlkulturo) kun la titolo “Pilgrimanto inter ombroj”:
www.retbutiko.net/ie/ero/piom
(N.B.: ne ekzistas pri Pahor Vikipedia paĝo en Esperanto; en tiu en la itala ne estas menciita la versio de la libro al Esperanto, kiu kontraŭe estas indikita en alilingvaj paĝoj).
​Siatempe, Pahor ĉeestis la prezenton de sia libro en Esperanto ĉe la Triesta Esperantista Asocio (TEA), en ĝia malnova sidejo de strato Crispi (nune, pro ironio de la sorto, la sidejo de la Asocio estas en strato Coroneo, proksime de la fifama karcero), kun la partopreno de la virina Koruso Ivan Grbec de Servola, bonega koruso de la slovena malplimulto, en kiu akrivis kelkaj asocianinoj de TEA.
Mi aldonas:
– ĵusan portreton de Boris Pahor;
– la paĝojn 19 kaj 20 de “L’Esperanto” 2008-6, kiuj atestas alian okazon de renkonto de Pahor kun la realo de Esperanto;
– la kovrilon de “Pilgrimanto inter ombroj”;
– la kovrilon de “Ne facilas esti… Sloveno en Italio”.

2 pensoj pri “Boris Pahor

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *