Homoj

Charles Robert Richet

La 25-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la franco Charles Robert Richet (1850-1935), medicinisto, fiziologo, verkisto. pacifisto kaj pioniro de aviado
it.wikipedia.org/wiki/Charles_Robert_Richet
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Robert_Richet
Nobelpremiito por Medicino en 1913 pro liaj fundamentaj esploroj pri anafilaksio kaj imunologio.
Eklektika spirito, li flegis plej diversajn interesojn: li aktive partoprenis en la pacifistaj movadoj, ankaŭ verkante plurajn librojn pri paco (“Les guerres et la paix”, tradukita al Esperanto de Henri Vallienne kun la titolo “Paco kaj milito”, recenzo en “Lingvo Internacia” 1907-7, p.333; “Le passé de la guerre et l’avenir de la paix” (La pasinto de la milito kaj la estonto de la paco), tradukita al la germana de Bertha von Suttner
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/bertha-felicitas-sophie-von-suttner/
estis aŭtoro de romanoj, poeziaĵoj, komedioj kaj triakta dramo (“Socrate”, tradukita al Esperanto de Jean Couteaux kun la titolo “Sokrato”, recenzo en “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 573-574); li estis pioniro de aviado, estigante kun fratoj Breguet prototipon kiu unuafoje ekflugis en 1909; li studis hipnotismon, somnambulismon kaj telepation, kreante la terminojn “métapsychique” (metapsikio, por indiki la parapsikologiajn fenomenojn) kaj “ectoplasme” (ektoplasmo).
En “L’Esperanto” 1913-22, p. 175, estas skribite:
Il premio Nobel per le scienze mediche è stato assegnato quest’anno al professore Charles Richet. Registriamo questa notizia con viva compiacenza, poiché, come ogun sa, l’illustre professore è uno dei più eminenti sostenitori dell’Esperanto.
(Traduko: La Nobelpremio por medicinaj sciencoj estis atribuita ĉi-jare al profesoro Charles Richet. Ni registras ĉi tiun sciigon kun viva plezuro, ĉar, kiel ĉiu scias, la elstara profesoro estas unu el la plej eminentaj subtenantoj de Esperanto.
​La rusa revuo “La Ondo de Esperanto” 1915-12 dediĉis al Richet la kovrilpaĝon (kun foto) kaj la paĝojn 146-147.
En la “Itala Esperanta Revuo” 1926-11, p. 201, estas skribite:
All’Accademia di Medicina di Parigi è stato festeggiato il 75° compleanno dell’eminente scienziato Prof. Charles Richet, samideano antico e fervente che onora la nostra Esperantujo.
(traduko: Ĉe la Medicina Akademio de Parizo estis festita la 75-an naskiĝtagon de la eminenta sciencisto Prof. Charles Richet, malnova kaj fervora samideano kiu honoras nian Esperantujon).
En “Esperanto de UEA” 1995-2, p. 29, estas skribite:
Richet ĉiam entuziasme pledis por Esperanto. En 1925 li prezidis la solenan malfermon de internacia konferenco en Parizo por uzado de Esperanto en scienco.
Mi aldonas:
​- la kovrilon de “La Ondo de Esperanto” 1915-12 (deŝutitan el la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko de Vieno);
​- la unuatagan koverton (UTK) de la svedaj poŝtmarkoj de 1973 honore al la Nobelpremiitoj de 1913 (inter kiuj Richet kaj Rabindranath Tagore).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *