Homoj

Alcide De Gasperi

La 19-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1954) de la trentlanda politikisto Alcide De Gasperi (1881-1954)
it.wikipedia.org/wiki/Alcide_De_Gasperi
eo.wikipedia.org/wiki/Alcide_De_Gasperi
mortinta en Borgo Valsugana (Trentlando), sed sepultita en Romo en la antaŭkonstruaĵo de la preĝejo de Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj (en tombo verko de Giacomo Manzù).
La katolika Eklezio jam atribuis al li la titolon “Diservanto”; ekde 1993 estas okazanta la juĝafero por lia beatproklamo. Profunde religia, De Gasperi tute ne estis bigota aŭ klerikala; li ĉiam distingis la civilan sferon disde tiu eklezia, kaj praktikis firman sed respekteman antikomunismon, rezistante al la premoj de Vatikano (je la epoko de Pio la 12-a), kiu estus ŝatinta pli akran kontraŭstaron.
Mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 11-a de aprilo 1981, okaze de la jarcenta datreveno de lia naskiĝo; kaj aldonas:
– la bildon de la roma preĝejo de Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj;
– la bildon de la poŝtmarko eldonita en 2005 (verdire, iom malfrue) de la Itala Poŝto okaze de la kvindekjara datreveno de lia forpaso, kun la specialaj stampoj de Romo kaj de Borgo Valsugana;
​- la kovrilon de la volumo de Carlo Minnaja “Trentlando – Verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, kiu enhavas (paĝoj 24-36) prezenton de De Gasperi, la tradukon al Esperanto de eltiraĵo el la parolado eldirita la 10-an de aŭgusto 1946 ĉe la Pac-Konferenco de Parizo www.youtube.com/watch?v=pBaPZT_QX9E
kaj la tradukon al Esperanto de la parolado (pri “la spiritaj radikoj de Eŭropo”) eldirita en Akeno (Germanio) la 24-an de septembro 1952, okaze de la transdono al li de la Premio “Karolo la Granda” pro lia eŭropisma agado.

Fine, mi ŝatas traduki ĉi-sekve tion, kion Alcide De Gasperi diris nemulte antaŭ la morto, kaj kion mi kundividas:
Mi faris ĉion, kion mi povis, mia konscienco estas en paco. La Sinjoro laborigas vin, permesas al vi fari planojn, donas al vi energion kaj vivon, poste, kiam vi opinias esti necesa, nemalhavebla por via laboro, Li abrupte forprenas de vi ĉion. Li komprenigas al vi, ke vi estas nur utila, diras al vi: nun sufiĉe, vi povas foriri. Kaj vi ne volas, vi volus prezentiĝi transe kun via tasko bone finita kaj elfarita. Nia malgranda homa menso bezonas finitajn aferojn kaj ne rezignacias postlasi al aliaj la temon de sia pasio neplenumita.


RADIO ROMA – ESPERANTO
11.4.1981
NOVAĴOJ EL ITALUJO

ALCIDE DE GASPERI
Teksto de Damilano kaj Nicolò Carandina, traduko de Antonio De Salvo

​Memorante pri Alcide De Gasperi en la unuajarcenta datreveno de lia naskiĝo, ne estas facile resumi lian penson kaj lian historian agadon, ĉar ili estas riĉaj kaj kompleksaj. Pri li oni povas memorigi la laboremon, la severan simplecon, la sincerecon, kaj kelkajn epizodojn, ekzemple tiun de lia ekparolo ĉe la Pac-Konferenco de Parizo en 1946, kiun li partoprenis kiel reprezentanto de la milit-venkita Italio: “Sinjoroj – li diris en tiu monda asembleo – mi sentas ke ĉio, escepte de via persona afableco, estas kontraŭ mi”. Li defendis sian Patrujon kun tioma pasio, digno kaj
demokrata sincereco, ke li konkeris la simpation de la asembleo. Italio, ankaŭ dank’ al tiu memorinda parolado, estis akceptita kun konfido inter la demokratajn naciojn, kaj komencis sian miraklan rekonstruon.
​Alcide De Gasperi naskiĝis apud Trento. Profunde katolika, tre frue li dediĉis sin al politiko. En 1904, kiam li estis 23-jara, pro sia iredentisma agado (Trentio estis, tiam, sub aŭstra regado) li estis arestita, kune kun aliaj studentoj: ili ĉiuj eliris el la karcero unu monaton poste, sekve de vigla interveno de la itala Registaro. Poste, li doktoriĝis pri beletro, kaj komencis labori kiel ĵurnalisto. En 1905 li fondis la “Popolan Partion de Trentio”, kaj de 1906 ĝis 1926 estis direktoro de la katolika ĵurnalo “Trentio”. En 1911 li estis elektita Deputito ĉe la aŭstra Parlamento, en kiu, kune kun la socialisto Cesare Battisti, li kuraĝe defendis la rajtojn kaj la postulojn de la italoj de Trentio. En 1921, post la milito, kiu redonis Trention al Italio, De Gasperi estis elektita Deputito ĉe la itala Parlamento, kaj en 1924 li iĝis sekretario de la katolika partio. Kune kun aliaj Deputitoj, li direktis la parlamentan ribelon kontraŭ la faŝisma reĝimo. En 1926 esceptaj leĝoj altruditaj de Mussolini dissolvis ĉiujn partiojn kaj forigis el la Parlamento ĉiujn opoziciajn Deputitojn. Kvar monatojn poste, De Gasperi estis arestita dum li klopodis kaŝe iri al eksterlando, kaj kondamnita al 4 jaroj da karcero, el kiuj li plenumis 16 monatojn. Kiam li liberiĝis, li kunlaboris al ĵurnaloj kaj revuoj, sed li serĉadis iun stabilan laboron por vivteni sian familion. La tiama mons. Montini (kiu, poste, iĝos Papo Paŭlo la sesa) havigis al li tiun laboron en 1930 ĉe la Vatikana Biblioteko.
​En 1942, ankoraŭ kaŝe, De Gasperi kunfondis la kristan-demokratan partion, kies sekretario li iĝis en 1943, post la disfalo de la faŝista diktaturo. Li aktive kunlaboris en la rezista movado kontraŭ nazi-faŝismo. En la ĵurnalo “Il Popolo”, kaŝe disvastigata en la zonoj okupitaj de germanoj, li aperigis poparte la programon, politikan kaj socialan, de la kristandemokrata partio. Ekde 1944 li iĝas Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kaj de 1945 ĝis 1953 li estas seninterrompe Ĉefministro: en ĉiuj Registaroj (escepte de tiu lasta, kiu, tamen, ne havis la konfidon de la Parlamento) partoprenas pluraj partioj, ĝis 1947 eĉ tiuj komunista kaj socialista. De Gasperi mortis 19.8.1954.
​La agado de De Gasperi, je multjara distanco, aspektas enorma. Ĉe la fino de la milito, Italio estis kovrita de ruinoj, malriĉa kaj malsata, daŭre regata de la malamo de la interna milito, nematura el demokrata vidpunkto. De Gasperi prenis sur sin la regadon de tiu Italio, kaj, kun la persistemo kaj la fido de la aŭtentika kristano, li renovigis kaj rekonstruis ĝin. La vojo irenda estas malfacila, sed la homo kaj la politikisto superas ĉiujn barojn, eksterajn kaj internajn, kaj ebligas tiun moralan kaj materian renoviĝon, kiu, en malmultaj jaroj – ankaŭ dank’ al la politika stabileco – igos Italion unu el la ĉefaj Landoj en la mondo.
​Entuziasma batalanto por la idealoj de libero kaj socia justeco, De Gasperi renaskigis la demokration, jam forgesitan pro la faŝisma diktaturo, kaj revivigis la esperojn de la italoj je estonteco de ekonomia kaj civila progreso.
​Eŭropisto konvinkita jam ekde la unua postmilito, en la dua postmilito li batalis, kune kun Churchill, Adenauer kaj Schuman, por efektivigi la solidarecon kaj la politikan kaj ekonomian unuecon inter la landoj de la malnova kontinento, dum jarcentoj disŝiritaj de sangaj militoj. De Gasperi konceptis la eŭropan unuiĝon ankaŭ kiel nepre necesan etapon por konstrui kaj konservi la pacon en la mondo..
​Al De Gasperi ŝuldiĝas pluraj peradoj ege malfacilaj. Li ebligis, ke Italio pasu de monarkio al respubliko sen fortaj ŝiriĝoj; li defendis la politikan memstarecon de katolikoj; li firmigis la kondiĉojn de libereco, ankaŭ pere de nova Konstitucio; li favoris la metodon de demokrata konfrontado kun la aliaj partioj. Post la balotoj de 18.4.1948, De Gasperi havis la absolutan plimulton en la Parlamento; malgraŭ tio, klarvide li daŭre petis la kunlaboron de aliaj demokrataj partioj, surbaze de stabila akordo inter la politikaj fortoj troviĝantaj ĉe la mezo de la Parlamento.
​Jen la instruo kaj la heredaĵo de De Gasperi, al kiu aldoniĝas lia morala honesteco kaj lia alta spirita forto de kredanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *