Homoj

Jacinto Benavente

La 12-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1866) de la hispana dramverkisto Jacinto Benavente y Martínez, konata kiel Jacinto Benavente
it.wikipedia.org/wiki/Jacinto_Benavente
eo.wikipedia.org/wiki/Jacinto_Benavente
Nobelpremiito por Literaturo en 1922 “pro la trafa maniero en kiu li daŭrigis la elstaran tradicion de la hispana dramo”.
Ne multe fama eksterlande antaŭ kaj post la prestiĝa Premio (en Italio, el lia vastega verkaro estas konataj “El nido ajeno” – La nesia nesto kaj “Los intereses creados” – La kreitaj profitoj, kaj estas citataj kelkaj liaj spritaj aforismoj), Benavente estis kontraŭe tre populara en sia patrolando, kun granda sukceso de kritiko kaj de publiko; nomumita en 1912 membro de la prestiĝa “Academia Española” (Hispana Akademio), subtenanto de la frankisma reĝimo, li estis honorita per poŝtmarko de la Hispana Poŝto en 1966, okaze de la jarcenta datreveno de lia naskiĝo.
Kurioze, oni povus diri, ke lia literatura programo estis tre simila al tiu de la esperantistaj teatraj trupoj: lia devizo, ja, estis, “Mi ne volas krei komediojn por la publiko, mi volas krei publikon por miaj komedioj”.
Eksterlande, la esperantistoj havis la privielgion koni Benavente pli frue kaj pli bone ol aliaj, ĉar multaj liaj teatraĵoj estis tradukitaj al Esperanto jam ekde 1907, kaj tripaĝa prezento pri li (de Vicente Inglada y Ors) estas entenata en “La Revuo” IV, 1909-1910, p. 397-399 (alia prezento, de Felikso Diez okaze de la atribuo de la Nobelpremio, troviĝas en la rubriko “Mondliteratura observo” de “Literatura Mondo” 1922-3, p. 67, kune kun foto) www.tekstoj.nl/lm/lm22-3/ml_observo.html
​Mi klopodis rekonstrui, iom pene, la diversajn tradukojn de verkoj de Benavente:
– La comida de las fieras (La manĝaĵo de la sovaĝbestoj), trad. Vicente Inglada y Ors, 1907;
– Los malhechores del bien (La malbonfarantoj de la bono), trad. Vicente Inglada y Ors, 1907;
– La princesa Bebé (Princino Bebe), trad. Vicente Inglada y Ors, 1907;
– Lo cursi (La maleleganteco), trad. Vicente Inglada y Ors;
– El nido ajeno (La nesia hejmo), trad. Vicente Inglada y Ors, Valencia, 1909 (recenzo en “La Revuo” IV, 1909-1910, p. 283);
– Despedida Cruel (Kruela adiaŭo), trad. Vicente Inglada y Ors (“La Revuo” IV, 1909-1910, p. 400-407);
– Los favoritos (La gefavoratoj), trad. Vicente Inglada y Ors (“La Revuo” IV, 1909-1910, p. 492-506);
– Ganarse la vida (Perlabori sian vivon), trad. Vicente Inglada y Ors (“Juna Esperantisto”, aprilo 1910, VIII jaro, n-ro 4, p. 50-55);
– La noche del sábado (Sabata vespero), trad. Vicente Inglada y Ors, 1910;
– La casa de la dicha (La domo de la feliĉo), trad. Vicente Inglada y Ors, 1910;
– Más fuerte que el amor (Pli forta ol amo), trad. Vicente Inglada y Ors, 1910;
– Alma triunfante (La triumfanta animo), trad. Vicente Inglada y Ors (“La Revuo” V, 1910-1911, p. 168-181; 211-226);
– Hispanaj Dramoj, trad. Vicente Inglada y Ors, Borel Berlino, 1912;
La servanto de Don Juan (el “Hispanaj Dramoj”), trad. Vicente Inglada y Ors, 1912
web.archive.org/web/20040512123509/http:/personal.telefonica.terra.es/web/tdb/servanto.htm
– La gata de Angora (La Angora katino), trad. Vicente Inglada y Ors (“La Revuo” VII, 1912-1913, p. 11-23; 109-120; 221-228; 255-264;
– La Paperujo, trad. Vicente Inglada y Ors, 1913;
– La unuhora revfeliĉo, trad. Ángel Novejarque Iranzon kaj Amparito Benet, Valencia, 1914;
– La kantisto de l’ mizero, trad. Felikso Diez (“Literatura Mondo” 1922-3, p. 63) www.tekstoj.nl/lm/lm22-3/kantisto.html
– Los intereses creados (La kreitaj profitoj), trad. Vicente Inglada y Ors, Madrid, 1932;
– El reino de las almas (La regno de l’ animoj), trad. Vicente Inglada y Ors (“Boletín” 1958-107);
– La noche amorosa sobre los amantes (La nokt’ amfavora surŝirmas l’ amantojn), trad. Vicente Inglada y Ors (“KEHA”, 1965-31/32).
Mi aldonas:
– paĝon 67 de “Literatura Mondo” 1922-3;
– karicaturon de Benavente;
​- la hispanan poŝtmarkon de 1966 pro la jarcenta datreveno de la naskiĝo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *