Homoj

Domenico Modugno

La 6-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la itala (apulia, ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994) it.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno
​(nekredeble, ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbite je blu’), konata ankaŭ kiel “Volare” (Flugadi)

La kanzono, kiu markis turnopunkton en la leĝera muziko ne nur itala, havis tioman sukceson, ke en 2008 (okaze de ĝia kvindekjara datreveno) la Itala Poŝto eldonis folieton, kies poŝtmarko bildigas 45-turnan diskon kun tiu titolo.
Tuj post ĝia prezento ĉe la Festivalo de Sanremo (la 25-an de februaro 1958), la kanzono estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja, kaj surondigita dum la elsendo en Esperanto de Radio Roma de la 18-a de marto 1958 (interpretita de Luciana Salvatori). La tujeco de la traduko estas atestita de la fakto ke ĝia teksto (parte malsimila ol tiu kiu aperas rete ĉe la retpaĝo
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/modugno.html#FLUGADI )
estas publikigita jam en la numero 1958-51/52 (marto-junio 1958) de “L’Esperanto”.
Mi transskribas la version publikigitan en la revuo, kaj aldonas:
– la bildon de la poŝta folieto de 2008, kun la stampoj de Sanremo kaj de la naskiĝurbo de Modugno (Polignano a Mare);
– la paĝon 29 kaj de “L’Esperanto” 1958-51/52, kun la portreto de la kantistino Luciana Sakvatori;
– la bildon de KD de Alberta Casey entenanta la kanzonon, aŭskulteblan ĉe www.youtube.com/watch?v=qrqcO0YNN4U
(kvankam kun iom komika uson-angla elparolo);
– bildkarton senditan de Novjorko la 20-an de julio 1981, de Kevin Laughery
www.kevinlaughery.com/kmlbio.html
al Sinjorino Carolina Minnaja, okaze de la prezento de “Flugadi” fare de Alberta Casey.


EN BLU’ FARBITE JE BLU’ (FLUGADI)
Vortoj de Franco Migliacci kaj Domenico Modugno,
Muziko de Domenico Modugno
trad. Luigi Minnaja
(el “L’Esperanto” 1958-51/52, p. 31)

Pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu
miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu’
poste subite mi estis de l’vento rabita
kaj ekflugadis mi tra la ĉiel’ infinita.

Flugadi… ho ho!
Kantadi… ho ho ho ho!
en blu’ farbita je blu’
restante ĉiele kun ĝu’.
Mi flugadis, flugadis feliĉa pli alten ol suno pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade foriĝis malsupre sub mi,
kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi.
Flugadi… ho ho!…
Kantadi… ho ho ho ho!
en blu’ farbita je blu’
restante ĉiele kun ĝu’.

Sed ĉiu sonĝo forsvenas ĉe l’taga fru-hor’
ĉar subirante la luno kunportas ĝin for,
sed mi plurevas en viaj okuloj bril-helaj
bluaj samkiel ĉielo punktita de steloj.

Flugadi… ho ho!…
kantadi ho… ho ho ho ho!
en blu’, en via okulblu’
restante surtere kun ĝu’.
Mi daŭrigas flugadis feliĉa pli alten ol suno, pli alten kaj plu,
dum la mondo laŭgrade foriĝas en via okulblu’;
via voĉo, jen dolĉa muziko sonanta por mi…

Flugadi… ho, ho!…
Kantadi… ho, ho, ho, ho!
en blu’, en via okulblu’
restante surtere kun ĝu’,
kun vi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *