Homoj

Piero Bargellini

La 5-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1897) de la florenca verkisto kaj politikisto Piero Bargellini (1897-1980) it.wikipedia.org/wiki/Piero_Bargellini
​animanto de kultura debato kaj efika popularigisto pri historio kaj arto, precipe de Florenco (kies urbestro li estis je la tempo de la superakvego).
​Ŝuldiĝas al li la ampleksa artikolo “Sandro Botticelli e i suoi disegni per la Divina Commedia” (Sandro Botticelli kaj liaj desegnaĵoj por la Dia Komedio) ĉekape (paĝoj XXVI-XLV) de la monumenta eldono de la Dia Komedio tradukita de Giovanni Peterlongo, SIEI-Lemonnier, Milano-Firenze, 1963, kies frontpaĝon mi aldonas.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *