Homoj

Rabist’ afabla

La 4-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1851) de la romanja rabisto Stefano Pelloni (1824-1851), kromnomita “il Passatore” (la Transpasigisto) laŭ la pramista metio de la patro it.wikipedia.org/wiki/Il_Passatore
​En la popola vido, la rabisto (kiu estis mortigita je 27 jaroj de papa ĝendarmo: tiam Romanjo apartenis al la Papa Ŝtato) estis rigardata kiel heroo malgraŭ sia sovaĝeco, ĉar li disdonadis al la malriĉuloj parton el tio kion li akiris per ŝteloj kaj raboj (iaspeca “Robin Hood” it.wikipedia.org/wiki/Robin_Hood ), kaj estis lertega en la ridindigo de la ĝendarmaro kaj de la establitaj aŭtoritatuloj (iaspeca “Zorro” it.wikipedia.org/wiki/Zorro )
​La simpatio, kiun li ĝuis ĉe la popolo, estas atestata de la alnomo per kiu li estas memorigata: “il Passator cortese”, tio estas “la afabla Transpasigisto”; en sia poemo “Romagna” (Romanjo), la romanja poeto Giovanni Pascoli mencias ĝuste “il Passator cortese, re della strada, re della foresta” (la afabla Transpasigisto, reĝo de la strato, reĝo de la arbaro).
La popola simpatio al tiu rabisto estas ankoraŭ vigla en Romanjo, landoparto tradicie kontraŭklerikala kaj anarĥiisma (eble pro reago al la fakto, ke dum longa tempo ĝi estis regata de la Papoj): ekde 1973, la lastan sabaton de majo okazas longdistanca vetkuro, nomata “100 km del Passatore Firenze-Faenza” (100 kilometroj de la Transpasigisto Florenco-Fajenco),
it.wikipedia.org/wiki/100_km_del_Passatore
kun ekiro el Florenco en “Piazza della Signoria” (Placo de la Senjoreco), kaj alveno en Fajenco en “Piazza del Popolo” (Placo de l’ Popolo), post transpaso de la Apenina montaro je 913 metroj super la marnivelo.
​Mi transskribas la version en Esperanto (de Nicolino Rossi) de la poeziaĵo “Romagna” (Romanjo) de Giovanni Pascoli (itala teksto ĉe
it.wikisource.org/wiki/Myricae/Ricordi/Romagna )
el “Mirikoj”, eld. EVA, 2012, paĝoj 29-31, kaj aldonas du el la multnombraj poŝtaj stampoj kiuj memorigas la kuron.


I. ROMANJO

Ĉiam vilaĝo, ĉiam kampoj mire
ridas al kor’ (aŭ ploras), Severino:
la lando, kie nin kunulas ire
la blua vidaper’ de San Marino:

ĉiam enkoras mia land’ agrabla,
kiun regadis Guidi, Malatesta, (1)
kie eĉ estris la Rabist’ Afabla, (2)
reĝo de l’ strato, en arbaro nesta.

Tie en stoploj kie klukplorante
paŝtas pavino kun idaro fremda, c
ĉe la flakmarĉoj brilaj, kiam lante
naĝplaŭdas la anas’ iriza, plenda,

ho! Esti kunaj kaj nin perdi verden,
kaj el tra ulmoj, nesto de garoloj,
sin ĵeti l’ vokon forsonanta perden
en la tagmezan kalmon de l’ kort-soloj;

dum la kampul’ demetas el la ĝiboj
ŝultraj pioĉon, kapte la manĝaĵon
kaj bov’ remaĉas en la grizaj kripoj
sian perlaboritan tagfuraĝon.

La sonoriloj el vilaĝoj dume
sin repostsekvas per arĝenta ondo:
vokas al paŭzo, al kviet’, al lume
sankta manĝtablo kun infana rondo.

Jam dum ĉi horoj brulaj nin mantelis
sub ŝirmombrelon puntan la mimozo,
kiu florzonis hejmon kaj pribelis
ĝin somere per tufoj kvazaŭ rozo;
kaj sin brakumis laŭ la disfendita
muro densa rozuj’ kun la jasmeno;
rigardis ĉion poplo sveltincita,
bruema foje kiel arlekeno.

Jen mia nesto: kie mensimage
mi galopadis kun Gŭidon’ Sovaĝa
aŭ kun Astolfo, aŭ mi vidis age
l’ ‘Imperiestron solizola, saĝa.

Kaj dum aere startis mi al tia,
per hipogrifo, voj’ laŭ revosferoj, (3)
aŭ resonadis en la ĉambro mia
muta Napoleonaj diktaĵeroj;

aŭdadis mi en fojnoj ĵus falĉitaj
de griloj ĉirpon, kiu dame tremas,
aŭdadis mi el ranoj fosaj-glitaj
senĉesan kanton, kiu kvakpoemas.

Kaj longaj kaj senĉesaj la poemoj,
kiujn elpensis mi, mirinde sonĝaj:
susuroj frondaj, birdotrilaj tremoj,
ridoj virinaj, marotondroj plonĝaj.

El tiu nest’, hirundoj flugtardivaj,
ĉiuj, ĉiuj ni migris tagon sombran;
patrujas mi kie mi estas viva;
ceteraj apudloĝas tombon ombran.

Tiel mi ne plu venos sub sungarboj
en tiun vian polvan padusmaron,
ke ne retrovu mi ĉe miaj arboj
de la kukolo pigra la idaron.

Romanjo sunoplena, land’ agrabla,
kiun regadis Gŭidi, Malatesta,
kie eĉ estris la Rabist’ afabla,
reĝo de l’ strato, en arbaro nesta.

(1) Guidi, Malatesta = Temas pri Senjoraj Familioj regantaj en Romanjo en Mezepoko kaj Renesanco.
(2) la Rabisto Afabla = duonlegenda fama rabisto kaj bandestro (itale: il Passator Cortese, kromnomo de Stefano Pelloni 1824-1851) vaganta kaj rabanta en Romanjo sub la regado de la Papoj.
(3) hipogrifo = mita fabeleca besto, ĉevalo kun agla kapo rolanta en poemaro de la itala poeto Ludovico Ariosto (1474-1533).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *