Homoj

Francesco Borromini

La 3-an de aŭgusto estas la 350-jara datreveno de la morto (en 1667) de la svisa (tiĉina) arkitekto Francesco Castelli, konata kiel Francesco Borromini (1599-1667)
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Borromini
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
kiu agadis preskaŭ nur en Romo (kune kun du aliaj tiĉinaj arkitektoj, Carlo Maderno kaj Carlo Fontana).
​Inter la verkoj de Borromini (en vigla konkurenco kun Gianlorenzo Bernini) oni aparte memorigas:
– la preĝejon “Sant’Ivo alla Sapienza”
it.wikipedia.org/wiki/Chiesa_di_Sant%27Ivo_alla_Sapienza
(la “Sapienza”, tio estas la “Saĝo”, estas la historia nomo de la ĉefa Roma Universitato, kiu antaŭ la konstruo de la “Universitata Civito” estis gastigata en la palaco aligita al la preĝejo honore al Sankta Ivo, hodiaŭ centra sidejo de la Ŝtata Arkivo
www.archiviodistatoroma.beniculturali.it/index.php?it/204/galleria-dimmagini );
– la palacon de la Sankta Kongregacio “de Propaganda Fide” (kio en latino signifas: por la Disvastigo de la Kredo)
it.wikipedia.org/wiki/Palazzo_di_Propaganda_Fide
eksterteritorian vatikanan konstruaĵon kiu gastigas tiun kiu hodiaŭ estas nomata “Kongregacio por la Evangelizado de la popoloj”.

​Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarko (kun la bildo de la preĝejo Sant’Ivo alla Sapienza) eldonita en 1967 de la Itala Poŝto okaze de la triajarcenta datreveno de la morto de la artisto;
– la vatikanan poŝtmarkon eldonitan en 2017 pro la 350-jara datreveno de la morto de Borromini, kun portreto de la artisto kaj bildoj de la preĝejo de Sankta Ivo.
– la paĝon 73 de numero 1935-5 de la revuo “Esperanto de UEA”, kun la bildo de la preĝejo Sant’Ivo alla Sapienza, (la “Sapienza” estis sidejo de la 27-a Universala Kongreso de Esperanto de Romo en 1935).

Mi tradukas el: Carlo Sarandrea, “Origini del movimento esperantista a Roma (1905-1935):
(p.14): Luigi Giambene estis Instruisto pri Hebrea kaj Greka ĉe la “lernejoj de la S.K. de Propaganda Fide”
(p.23): La 10-an de januaro 1907 oni okazigis en Romo solenan kunvenon pro la 50-jara datreveno de la “Unua Meso-celebro” de kardinalo Girolamo Maria Gotti, estro de Propaganda Fide. Oni prezentis literaturajn erojn en 32 diversaj lingvoj inter kiuj Esperanto. Certe, la eldiristo estis Giambene.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *