Homoj

Patrick Modiano

La 30-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1945) de la franca verkisto Jean Patrick Modiano
it.wikipedia.org/wiki/Patrick_Modiano
eo.wikipedia.org/wiki/Patrick_Modiano
​filo de italdevena hebreo kaj de flandrino, Nobelpremiito pri Literaturo en 2014.
Modiano ne estas tre fama en Italio (dum en Francio li estas konsiderata klasikulo: tio pruvas la absolutan pridebateblon de la elektoj de la Sveda Akademio), malgraŭ la Nobelpremio kaj la fakto, ke li kelkatempe loĝis en Romo (en “via delle Botteghe Oscure” – strato de la Malhelaj Butikoj, kiu liveris la titolon al lia plej fama romano, “Rue des Boutiques Obscures”. La strato tiras sian nomon el la senfenestraj – do obskuraj – butikoj starigitaj sur la ruinoj de la iama Teatro de Balbo; ĉar en tiu strato estis dum longa tempo la sidejo de la Itala Komunista Partio, en Italio “Botteghe Oscure” fariĝis sinonimo de tiu Partio. Pro ironio de la sorto, en tiu sama strato estas ankaŭ la pola nacia preĝejo, dediĉita al “Sankta Stanislao de la Poloj”, kiu, je la tempo de la komunista reĝimo en Pollando, estis grava centro de la kontraŭkomunista agado de la polaj politikaj forkurintoj).
La verkoj de Modiano estas konstante inspiritaj al la periodo de la dua mondmilito (ne senkiale la Nobelpremio estis atribuita al li «pro la arto de la memoro per kiu li elvokis la plej neklarigeblajn homajn destinojn kaj malkovris la mondon de la vivo je la tempo de la okupado»). Verdire, Modiano ne povas havi ian ajn rektan memoron pri tiu tempo, ĉar li naskiĝis post la fino de la milito; sed probable ĉi tiu ĝisdamna serĉado de la memoro estas ligita kun la fakto ke lia patro, je la tempo de la franca Respubliko de Vichy (kunlaborema kun nazia Germanio sub la prezidanteco de Marŝalo Philippe Pétain), havis ambiguan sintenon, kaj savis sin el la deportado danke al altrangaj amikecoj kaj ne bone klarigitaj rilatoj de kompliceco.
​“Literatura Foiro”, ĉiam atenta al la novaĵoj de kulturo, publikigis en numero 2015-273, paĝoj 14-16, la tradukon al Esperanto (de Marie-France Conde Rey) de la unua ĉapitro de la romano “Rue des Boutiques Obscures” – Strato de la Malhelaj Butikoj.
​Mi aldonas:
– portreton de la verkisto, ellaboritan el la menciita numero de “Literatura Foiro”;
– francan poŝtkarton senditan la 29-an de junio 1942, kun la bildo de Marŝalo Pétain;
– la stratan tabulon de “via delle Botteghe Oscure” (strato de la Malhelaj Butikoj), kun la klarigo de la nomo, alie nekomprenebla.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *