Homoj

Mikis Theodorakis

La 29-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1925) de la greka komponisto Mikis Theodorakis
it.wikipedia.org/wiki/Mik%C4%ABs_Theod%C5%8Drak%C4%ABs
eo.wikipedia.org/wiki/Mikis_Theodorakis
​fama ankaŭ pro sia politika engaĝiteco: membro de la Rezistado dum la itala-germana okupado de Greklando; komunista batalanto en la posta intercivitana milito; internigita kaj deportita; aktivulo en la lukto kontraŭ aŭtokrata monarkio kaj reganta klaso naciema, tradiciema kaj bigota; opoziciulo de la dekstra reĝimo de la Koloneloj (1967-1974); malliberigita, torturita, relegaciita, kun la malpermeso de lia muziko, kiu tamen daŭre cirkuladis kaŝe; liberigita en 1970 danke al mobiliziĝo de la internacia publika opinio.
Reveninte al libero, li laboris por la repaciĝo inter la grekoj, sen venĝemo, kontraŭ netoleremo kaj aferismo, utiligante muzikon kaj kulturon por konstrui pontojn inter la popoloj; pro tio li estas malŝatata jen de ekstremaj dekstruloj jen de ekstremaj maldekstruloj, kaj estas kontestata kiam li forlasas la maldekstron por pasi al la centro.
Liaj kanzonoj estas ĉiam malpli popularaj en Greklando; en eksterlando, kontraŭe, Theodorakis (kiu nun atingis 92 jarojn, malgraŭ la travivaĵoj) restas simbolo de la vigleco de malgranda Lando, kiu havas ja multajn problemojn, sed kiu havas ankaŭ grandan animon, kun elstaraj personuloj kiaj (se limiĝi al la pli ĵusaj tempoj) Maria Callas, Costas Gavras, Yorgos Seferis, Irene Papas, Melina Merkuri.
En Italio, Theodorakis estas konata precipe kiel aŭtoro de la sonstrio de la filmo “Alexis Zorbas” (en la itala, “Zorba il greco” – Zorba la greka”), kun “sirtaki”

danco inspirita al la greka popola muziko, sed kreita de Theodorakis; kaj pro la kanzono “O Kaimòs” (= La doloro), tradukita italen kun la titolo “Fiume amaro” (Amara rivero) kaj kantita de Iva Zanicchi (greka teksto de Dimitris Christodoulou, itala teksto de Sandro Tuminelli)

kvankam multaj ne trafas la profundan signifon de la kanzono, korŝira kanto de pasio kaj de sufero.
En Esperanto ekzistas:
– la versio de “O Kaimòs – Fiume amaro”, kun la titolo “Amarrivero”
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#AMARRIVERO
– la traduko de 9 eroj el la verko de Pablo Neruda “Canto general” (Kanto ĝenerala), parte muzikigitaj de Theodorakis; la traduko (de Georges Lagrange, Michel Duc Goninaz kaj Bernard Behra) estis publikigita en 2010 de SAT-Eldona Fako Kooperativa
www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article74
– la versio (de Pedro A. Hernandez Ubeda kaj Tonjo/ Toño del Barrio) de politika artikolo de Theodorakis de la 22-a de decembro 2005 (“La herooj komparataj kun la krimuloj”)
www.satesperanto.org/La-herooj-komparataj-kun-la.html
– la versio (de Markovo-Vito kaj Georgo Sgurdos’) de Alvoko de Theodorakis de la 12-a de februaro 2012 “al la internacia publika opiniularo”
satesperanto.org/Alvoko-de-Mikiso-Teodorakiso-al.html
​Mi transskribas la kanzonon “Fiume amaro – Amarrivero” en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas:
​- la kovrilon de la disko kun la kanzonoj de Theodorakis interpretitaj de Iva Zanicchi;
​- la kovrilon de disko de Theodorakis, kun portreto de la artisto.


FIUME AMARO
Parole di Dimitris Christodoulou – Sandro Tuminelli
Musica di Mikis Theodorakis

È un fiume amaro dentro me,
il sangue della mia ferita,
ma ancor di più, è amaro il bacio
che sulla bocca tua, mi ferisce ancor,
ma ancor di più, è amaro il bacio
che sulla bocca tua, mi ferisce ancor.

Lunga è la spiaggia e lunga è l’onda,
l’angoscia è lunga, non passa mai.
Il pianto cade sul mio peccato,
sul mio dolore, che tu non sai.

È un fiume amaro dentro me,
il sangue della mia ferita,
ma ancor di più, è amaro il bacio
che sulla bocca tua, mi ferisce ancor,
ma ancor di più, è amaro il bacio
che sulla bocca tua, mi ferisce ancor.

E tu non sai che cosa è il gelo,
cos’è la notte senza la luna
e il non sapere in quale istante
il tuo dolore ti assalirà.

È un fiume amaro dentro me,
il sangue della mia ferita,
ma ancor di più, è amaro il bacio
che sulla bocca tua, mi ferisce ancor,
ma ancor di più, è amaro il bacio
che sulla bocca tua, mi ferisce ancor.

AMARRIVERO
Vortoj de Dimitris Christodoulou – Sandro Tuminelli
Muziko de Mikis Theodorakis
Trad. —

Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek’.
Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek’.

Amare fluas en mi mem
la sangriver’ el vundo mia,
eĉ pli amare gustas kiso
vundiga sur la buŝo via,
eĉ pli amare gustas kiso
vundiga sur la buŝo via.

Neniam spertis vi atendadon,
en nokto frosta, nigra, senluna,
se vi pri tio foje konscios,
tiam doloro katenos vin.

Amare fluas en mi mem
la sangriver’ el vundo mia,
eĉ pli amare gustas kiso
vundiga sur la buŝo via,
eĉ pli amare gustas kiso
vundiga sur la buŝo via.

Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek’.
Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek’.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *