Homoj

Vi tion al ŝi diru

La 27-an de julio estas la datreveno de la tragedia morto (li sinmortigis ĵetante sin el la fenestro de la nervomalsana fako de la Polikliniko de Napoli) de la napola versofaristo (profesie, fervojisto) Enzo Fusco (1899-1951)
it.wikipedia.org/wiki/Enzo_Fusco
fama kiel aŭtoro de la vortoj de la kanzono “Dicitencello vuje” (Vi tion al ŝi diru), verkita en 1930 laŭ muziko de Rodolfo Falvo.
La kernaj versoj de ĉi tiu kanzono:
Te voglio bene
te voglio bene assaje
si’ tu chesta catena
ca nun se spezza maje.

Mi vin amadas,
amas vin sen ĉes’,
vi estas ĉi kateno
min pela al frenez’!
estas memorigitaj en la kanzono “Caruso” de Lucio Dalla

Enrico Caruso

Mi transskribas ĝian tekston en la napola dialekto, kaj ĝian version en Esperanto de Nicolino Rossi, kaj aldonas la kovrilon de la partituro.


DICITENCELLO VUJE
Parole di Enzo Fusco, musica di Rodolfo Falvo

Dicitencello a ‘sta cumpagna vosta
ch’aggio perduto ‘o suonno e ‘a fantasia
ch a penzo sempe,
ch’è tutt a vita mia.
I’ nce ‘o vvulesse dicere,
ma nun ce ‘o ssaccio dí.

‘A voglio bene
‘a voglio bene assaje.
Dicitencello vuje
ca nun mm a scordo maje.
È na passione,
cchiù forte ‘e na catena,
ca mme turmenta ll’anema
e nun mme fa campá .

Dicitencello ch’è na rosa ‘e maggio,
ch’è assaje cchiù bella ‘e na jurnata ‘e sole.
Da ‘a vocca soja,
cchiù fresca d’’e vviole,
i’ già vulesse sèntere
ch’è ‘nnammurata ‘e me.

‘A voglio bene
‘a voglio bene assaje.
Dicitencello vuje
ca nun mm a scordo maje.
È na passione,
cchiù forte ‘e na catena,
ca mme turmenta ll’anema
e nun mme fa campá.

Na lacrema lucente v’è caduta
dicíteme nu poco: a che penzate?
Cu st’uocchie doce,
vuje sola mme guardate
Levámmoce ‘sta maschera,
dicimmo ‘a veritá.

Te voglio bene
te voglio bene assaje
si’ tu chesta catena
ca nun se spezza maje.
Suonno gentile,
suspiro mio carnale
te cerco comm’a ll’aria:
te voglio pe’ campá

VI TION AL ŜI DIRU
vortoj de Enzo Fusco, musica di Rodolfo Falvo
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#VI%20TION%20AL%20SXI%20DIRU

Vi tion diru al ĉi amikino,
ke perdis dormon mi sen dezir’ plia,
ŝin ĉiam pensas, ŝi estas vivo mia,
ĝin volus al ŝi diri
sed ne kapablas mi!

Mi ŝin amadas, amas ŝin sen ĉes’,
vi tion al ŝi diru,
nulas pri ŝi forges’.
Estas pasio
pli forta ol kateno
kiu turmentas koron
kaj lasas min sen viv’.

Eldiru, do, ke estas ŝi roz’ maja,
multe pli bela ol suntago hela.
El ŝia buŝ’ pli freŝa ol violo,
mi jam volus aŭskulti,
ke min ekamis ŝi!

Mi ŝin amadas, amas ŝin sen ĉes’,
vi tion al ŝi diru,
nulas pri ŝi forges’.
Estas pasio
pli forta ol kateno
kiu turmentas koron
kaj lasas min sen viv’.

Ĉe vi larmo brilanta rule falis
diru vi, do, pri kio vi pensadas?
per ĉi okuloj dolĉaj sole min prigvatas.
Forprenu ni la maskon,
parolu ni pri l’ ver’:

Mi vin amadas, amas vin sen ĉes’,
vi estas ĉi kateno
min pela al frenez’!
Sonĝo ĝentila, mia suspir’ pasia,
vi estas spirodona…
vin volas mi por viv’!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *