Homoj

Matilde Serao

La 25-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1927) de la verkistino kaj ĵurnalistino (naskiĝinta en Patraso en Greklando, sed vivinta en Napolo) Matilde Serao (1856-1927) it.wikipedia.org/wiki/Matilde_Serao
​(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto; krome, la Vikipedia paĝo en Esperanto pri Patraso eo.wikipedia.org/wiki/Patraso ne mencias ŝin inter la elstaruloj naskiĝintaj en tiu urbo).
​Unua itala virino kiu fondis kaj direktis tagĵurnalon (“Il mattino” de Napolo), ŝi estas fama precipe pro la verkoj “Leggende napoletane” (Napolaj legendoj, 1881) kaj “Il ventre di Napoli” (La ventro de Napolo,1884).
​Matilde Serao altiris tuj la atenton de la esperantistoj: sufiĉas pensi, ke unu ŝia peco (“Mai più – Neniam plu”), atingebla en la reto, estas jam en la “Internacia Krestomatio” de Kabe de 1907
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20kabe%20-%20internacia%20krestomatio.pdf
​Tradukoj de aliaj eroj aperis en la “Itala Esperanta Revuo” 1924-1 (paĝoj 11-12), 1925-4 (paĝoj 60-61), 1930-2 (paĝo 50) kaj 1930-3 (paĝo 73).
Mi transskribas artikolon de Matilde Serao, tradukitan de Fidia Cesarini, publikigitan en la “Itala Esperanta Revuo” 1924-1, paĝoj 11-12 (hodiaŭ Vezuvio aŭ Vezuvo ne plu fumas, almenaŭ provizore. Estas intese, ke la itala vorto “lava” = lafo devenas el la napola dialekto, siavice el la latina lābe).
​Mi aldonas:
​- la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarko honore al Matilde Serao eldonita en 1978 de la Itala Poŝto en la kadro de la serio “Uomini illustri” (“Elstaraj homoj” – estas rimarkinde, ke el la ses celebritaj personuloj, kvin estas viroj, kaj unu – ĝuste Matilde Serao – estas virino; hodiaŭ, la lingvaĵo “politike ĝusta” postulus, ke la titolo de la serio estu prefere “Personaggi illustri” – Elstaraj Personuloj, por eviti genrajn diskriminaciojn, ĉar en la itala “uomo”, plurale “uomini”, signifas jen homa estulo jen viro). Kompense, la portreto de la poŝtmarko (evidente en rilato kun la junaĝo de la verkistino) estas tre pli plaĉa ol tiu kiu aperas en Vikipedio;
– specialan italan poŝtan stampon de 1977;
– maksimumkarton, formitan per bildkarto de Napolo kaj la poŝtmarko de Respubliko San Marino de 1980 pro la filatela ekspozicio pri Eŭropo.


VEZUVIO …
Ni imagu amikan rendevuon, kie kuniĝis dudeko da aŭtentikaj genapolanoj, t.e. naskiĝintaj en Napolo, inter la Posilipa Promontoro kaj la malnova placo de l’ Merkato.
Ni imagu ke inter la graciaj geinterparolantoj oni subite prononcu la nomon de Vezuvio….
Poste iu interparolanto demandos al sia najbaro: «Ĉu vi iam supreniris Vezuvion?». Tuj interkruciĝos demandoj kaj respondoj, kiuj lastaj eldiros diversforme la samon: ĉiuj tre deziris viziti la vulkanon sed neniam povis tion fari pro iu aŭ alia malhelpaĵo.
Tio elpruvas ke deknaŭ el dudek napolanoj, viraj kaj virinaj, neniam vizitis Vezuvion, kaj ke nur unu el la dudeko, okaze, sukcesis viziti ĝin: tiu ĉi escepta sinjoro akiras grandan gravecon inter la aliaj deknaŭ; li tuj fariĝas centro de la konversacio, li rakontas emfaze aŭ simplece, laŭ sia temperamento, ĉion kio koncernas lian supreniron al Vezuvio, ĝis la impresa priskribo de l’ kratero, la grandega buŝo ronda sur kiu li elstaris scivole kaj malvarmsange, el kie eliras varma bloveto kiel granda elspiraĵo.
Kaj ĉiuj geĉeestantoj atentos silente kun preskaŭ kortuŝa sciemo kaj poste, ili ĵuros tuj supreniri Vezuvion, eĉ dumnokte por vidi la tagiĝon kaj la belegan Napolon, kiu vekiĝas inter ia suna eklumo: tuj fakte ili interkonsentos pri la forira kuniĝo… Sed povas esti ke neniu el la deknaŭ personoj, pro iaj malgravaj okazoj, iros sur la pinto de l’ vulkano por sin prezenti al la kolosa kratero. Tamen en ĉiuj restos dumvive malgranda nostalgio pri afero kiun oni tiom deziris fari, sed kiun naivege neniam oni faris.
Nu, ĉu vi kredas ke la napolanoj ne amas per profunda kaj persista amo sian vulkanon, nur pro tio ke ili ne vizitas ĝin? Ili adoras ĝin.
Vi, kiuj neniam vidis Vezuvion, bone sciu ke ĝi enhavas la plej maloftajn kvalitojn de estetiko: sciu ke nur poeto povas prikanti ĝian perfektan belecon, ĝian elegantecon, ĝian ĉiam junan, florantan, riĉan vivon: sciu ke Vezuvio, lokita de la Dia mano beninda, kie finiĝas nia mirinda golfo, kompletigas belege ties Dian panoramon. Ĝi estas kiel haltloko, kiu diras ke neniel oni plipreteriras laŭ beleco kaj gracio. Vezuvio, impona, majesta, estas nur alta mil metrojn, kaj por ĝia pli granda beleco, ĝi konsistas el du montoj disigitaj per granda valo, nomata «Atrio del Cavallo» («Eniro de l’ ĉevalo»): la unuan monton oni nomas Somma, kaj la duan, ties grandan fratinon, oni nomas precize Vezuvio. De kiu ajn flanko la napolanoj rigardas ĝin (centmiloj da okuloj ĉiutage leviĝas por admiri ĝin!), Vezuvio havas ĉiam la trajtojn tiel artistajn kaj, por tiel diri, nobelajn, ke estas sekreta ĝojo por nia animo retrovi ĝin ĉiam tie, kiel emblemo de forto, beleco, floranta vivo.
Se vi, ne dormante dumnokte, elstariĝas ĉe iu fenestro aŭ balkono, vi vidos spektaklon de nedirebla horizonto, kiu koloriĝas je la tagiĝo inter Somma kaj Vezuvio.
Ho someraj noktoj napolaj, kreitaj por la amo, faritaj por la revado, sub la ĉiela arkego, malhela kaj tamen tremetanta pro la stelaro, kun la granda spiro de Vezuvio!
Sed la malfeliĉego de l’ erupcioj, la tremado, kiun donas la blovblekoj de la vulkano, la fajra lafo kiu renversiĝas el la flama buŝego, la pluvo de l’ cindro! ĉu ne estas ĉio tio terura kaj abomena spektaklo? Dudek, tridek urbetoj kaj vilaĝoj, ĉarmaj, ĉiu pli ol la alia, kiuj ŝajnas grimpi la deklivon de Vezuvio: Boscotrecase, Boscoreale, Somma Vesuviana, S. Anastasia, Ottaiano, S. Giuseppe, Pugliano, Resina, Torre del Greco, Torre Annunziata k.t.p. – verŝajne ili ne timas sian Vezuvion. Kiam iu potenca erupcio estas okazonta, la urbetanoj kaj vilaĝanoj antaŭvidas ĝin per multaj malgrandaj fenomenoj; kaj ili ekpretiĝas por kunigi virinojn, gefilojn, monon, vestaĵojn, malsupreniri malrapide la vezuviajn deklivojn, kaj eniri Napolon aŭ malproksimiĝi laŭ alia direkto de la Kampanja regiono. Plie, erupcio – lafo, fajroŝtonetoj, cindro – trafas la propraĵojn, sed ne faras homajn viktimojn: ĝia kurado estas fatala sed malrapida: la personoj havas ĉiam tempon por sin savi. Oni mortas pro erupcio nur se oni volas mortigi sin!
Kontraŭe, malmultaj naturaj spektakloj estas pli impresaj ol tiu de l’ vulkana erupcio, malmultaj havas tiom da grandiozeco; eble nenia spektaklo allogas kaj konfuzigas la fantazion de l’ rigardantoj, kiel tiuj fajraj riveroj, tiuj grandegaj pinoj el fumo kiuj invadas kaj kovras la ĉielon, kiel tiu silenta, griza, senfina pluvado de cindro! Kaj la menso ŝanceliĝas antaŭ la grandioza sceno, la kuraĝo malpliiĝas, oni timas neekzistantajn danĝerojn, oni kredas je la plej miregaj kaj strangaj sciigoj, antaŭ la fajraj torentoj, la flamiĝinta ĉielo, la bruego kiu tremigas la teron! Jes; la erupcio estas grandega kataklismo sed ankaŭ grandioza spektaklo.
Estas neeble al ni napolanoj pensi ke povas esti vulkano pli bela, pli potenca, pli ensorĉa ol nia Vezuvio!
El itallingva artikolo de fama verkistino Matilde Serao
trad. Fidia Cesarini
el “Itala Esperanta Revuo” 1924-1, paĝoj 11-12

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *