Homoj

Nigrulineto

La 23-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1892) de Tafarì Maconnèn, konata kiel Hailé Selassié (1892-1974)
it.wikipedia.org/wiki/Hail%C3%A9_Selassi%C3%A9
​lasta Negus (Imperiestro) de Etiopio (kiun la italoj nomis “Abisenujo”), sentronigita de Italio en 1936, kaj repreninta la povon (post la malvenko de Italio en la dua mondmilito) de 1941 ĝis 1974.
Al la milito de Abisenujo (1935-1936), estas ligita la ununura “faŝista” kanzono kiu fariĝis vere populara: “Faccetta nera” (Nigra vizaĝulino), vortoj de Renato Micheli, muziko de Mario Ruccione.
La kanzono, origine en roma dialekto kaj entute sufiĉe akceptebla laŭ enhavo (ĝi estis, kvankam en la kadro de kolonia aventuro, malfermita al ideo pri integriĝo), estis prezentita publike uuafoje dum la roma festo de Sankta Johano de la 24-a de junio 1935.
La brita ambasadoro protestis, ĉar li taksis ĝin tro faŝista, kaj la komponisto pasigis la nokton en arestejo (dum neniu ĝenis, kiel estintus logike, la aŭtoron de la vortoj).
La kanzono fariĝis fama en la interpreto de Carlo Buti:

​Fine de 1936, la Prefekto de Romo devigis la vortfarinton reverki en la norma itala lingvo kaj modifi en la enhavo la tekston origine en la roma dialekto.
​Kial ĉi tiu aŭtoritata interveno?
Antaŭ ĉio, ĉar faŝismo konsideris dialektojn kontraŭaj al la spirito de nacia unueco; sed precipe ĉar, post la proklamo de la Imperio (la 9-an de majo 1936),

al Italio, fiera pri la venko, la kanzono, kiu al la brita ambasadoro ŝajnis tro faŝista, aspektis kontraŭe ne sufiĉe faŝista: kiel povis nigrulino havi la saman Patrujon, la saman flagon, la saman Gvidanton, la saman nigran ĉemizon, kaj esti bela kiel italino?
En la nova teksto, la nigrulino akiras veran Reĝon anstataŭe al sovaĝa Negus; ŝi estas ja traktata humane, sed superece, gardante la distancojn (“La nostra Patria veglia su te” – Nia Patrujo zorgas pri vi); ŝi ne estos “roma kaj en nigra ĉemizo”; kiel flagon ŝi ne havos tiun italan; ŝi ne marŝos kune kun la italoj defilante antaŭ la Gvidanto kaj antaŭ la Reĝo; kaj plej grave, la aserto ke “La legge nostra è schiavitù d’amore/ ma è libertà de vita e de penziere” (Nia leĝo estas sklaveco de amo,/ sed libero de vivo kaj de penso) estas anstataŭgita per “La legge nostra è schiavitù d’amore,/ il motto nostro è libertà e dovere” (Nia leĝo estas sklaveco de amo,/ nia moto estas libero kaj devo). Ĉi tiu (modifita en senco krude faŝista) estas la versio kiun ordinare oni trovas ĉe Jutubo, zorge de novfaŝistaj rondoj.
​Mi transskribas la tekstojn en la roma dialekto, en itala lingvo kaj en Esperanto (en la traduko de Renato Corsetti kaj Giuseppe Castelli) de “Faccetta Nera”, kaj aldonas:
​- la bildon de la Imperiestro de Etiopio (el postmilita aerogramo);
​- raraĵon de mi posedatan: la originalan partituron de “Faccetta nera” de 1935;
​- la frontpaĝon de “L’Esperanto” 1935-9/12, samtempa kun “Faccetta nera”, kun la “Bildaro de la agado de niaj soldatoj en Orienta Afriko por liberigo kaj civilizacio”.


FACCETTA NERA (1935)
(Renato Micheli – Mario Ruccione)

Si mò dall’artipiano guardi er mare
moretta ch’eri schiava tra le schiave,
vedrai come in un sogno tante nave
e un tricolore sventola’ pe’ te.
Faccetta nera, bella abbissina,
aspetta e spera, già l’Italia s’avvicina!
Quanno staremo vicino a te
noi te daremo ‘n’antra legge e un antro Re.

La legge nostra è schiavitù d’amore
ma è libbertà de vita e de penziere
vendicheremo noi camicie nere
l’eroi caduti e libberamo a te.
Faccetta nera, bella abbissina,
aspetta e spera che già l’ora s’avvicina!
Presto saremo vicine a te
e te daremo ‘n’antra Patria e un antro Re.

Faccetta nera, piccola abbissina,
te porteremo a Roma, libberata,
dar sole nostro tu sarai baciata,
starai in camicia nera pure te.
Faccetta nera, sarai romana
e pe’ bandiera tu ciavrai quella italiana:
noi marceremo insieme a te;
e sfileremo avanti ar Duce e avanti ar Re.

FACCETTA NERA (1936)
(Renato Micheli – Mario Ruccione)

Se tu dalle ambe or guardi verso il mare,
moretta ch’eri schiava tra gli schiavi
vedrai come in un sogno tante navi
e un tricolor che sventola per te.
Faccetta nera, ch’eri abissina,
aspetta e spera – si cantò – l’ora è vicina!
Or che l’Italia veglia su te
noi ti portiamo un’altra legge e un vero Re.

La legge nostra è libertà, o piccina,
e ti ha recata una parola umana:
avrai la casa e il pane, o morettina,
e lieta potrai vivere anche te.
Faccetta nera, ch’eri abissina,
aspetta e spera – si cantò – l’ora è vicina!
Or che l’Italia veglia su te
avrai tu pure a imperatore il nostro Re.

Faccetta nera, il sogno s’è avverato,
non sei più schiava e più non lo sarai
dal ciel d’Italia, libera, vedrai
il sol di Roma splendere su te.
Faccetta nera, ch’eri abissina,
tornò l’impero ed or l’Italia è a te vicina!
La nostra Patria veglia su te
e lo giuriamo al nostro Duce e al nostro Re.

NIGRULINETO

Sklavino nigra inter la sklavinoj,
rigardu de la montoj al la maro:
alvenas kvazaŭ revo jen ŝiparo
kaj flirtas trikolora flag’ por vi.
Nigrulineto, abisenino,
ne malesperu: de l’ atendo jen la fino!
Ni baldaŭ festos kune kun vi,
kun nova leĝo, novaj Reĝo kaj soci’.

Ĉe ni sklaveco eblas nur pro amo,
liberas ja la vivo kaj ideo.
Falintojn niajn venĝos la armeo,
sub nigra ĉemizar’ liberos vi.
Nigrulineto, abisenino,
eltenu iom: de l’ atendo jen la fino!
Vi baldaŭ havos nin ĉirkaŭ vi,
kun nova lando, novaj Reĝo kaj soci’.

Vizaĝo nigra de abisenino,
ni portos vin al Romo en libero:
vin kisos niaj suno kaj aero,
ĉemizo nigra kovros ankaŭ vin.
Nigrulineto, en tiu tago
vi iĝos Roma sub Itala nia flago.
Kun ni vi marŝos kun granda vant’
parade antaŭ niaj Reĝo kaj Gvidant’.

Trad. Renato Corsetti – Giuseppe Castelli

Unu penso pri “Nigrulineto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *