Homoj

Salvator Rosa

La 22-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1615) de la napola pentristo kaj poeto Salvator Rosa (1615-1673) it.wikipedia.org/wiki/Salvator_Rosa
fama, krom pro sia arta agado, ĉar opiniata (probable malprave) aŭtoro de unu el la plej malnovaj kaj konataj napolaj kanzonoj, “Michelemmà” (la miskompreno naskiĝis kiam la angla vojaĝisto Charles Burney aĉetis el la nepo de la fama pentristo iun “Libron de muzikoj de Salvator Rosa”. Tiu libro estis ja “de” Salvator Rosa, sed nur ĉar ĝi estis aparteninta al la artisto, ne ĉar li estis ĝia aŭtoro).
Pri lia pentra agado, parolis Radio Roma en Esperanto la 5-an de marto 1938; sed hodiaŭ mi limiĝas al la kanzono: mi transskribas ĝian tekston en arkaika napola dialekto (kies interpreto estas pridebatata), kaj la version en Esperanto de Nicolino Rossi.
​La kanzono, parolante pri “turkoj”, intencas rilatigi sin al la rabekspedicioj sur la marbordojn de centra-suda Italio de korsaroj propre ne “turkaj” sed nordafrikaj (precipe tuniziaj).
En la itala kolektiva imagado, kaj en la komunuza lingvo, estas “turka” ĉio kio estas fremda, malsama, troiga, absurda; senkonsidere pri la senespera kaj arkaika krio “Mamma li turchi!” (= helpon, la turkoj!), en la itala oni diras:
– parlare turco (= paroli en nekomprenebla maniero; paroli volapuke; paroli ĥine);
– cose turche (= absurdaĵoj, teruraĵoj);
– fumare come un turco (= fumi kiel kamentubo);
– bestemmiare come un turco (sakri kiel sovaĝulo);
– gabinetto alla turca (ternivela necesejo);
– bagno turco (ŝvitbano);
– grano turco (maizo);
– fistione turco (= netta rufina, ruĝkapa anaso)
– giglio turco (= hemerokalo);
– turchino (= intense blua);
– turchese (= turkiso).
Sed la plej kruda esprimo estas kiam oni diras (aŭ pli ĝuste, oni diris, ĉar ĉi tiu dirmaniero preskaŭ malaperis el la komuna uzo) “turko” por diri “nekristano”; fakte, ĉar en la itala “kristano” estas sinonimo de “homa estulo”, kvalifiki iun “turko” egalvaloras al neado de lia homa naturo.
La kurioza afero estas, ke entute Turkio estas ĉe la eŭropa dompordo, kaj estas sensence paroli pri ĝi kvazaŭ temus, kontraŭe, pri lando malproksima kaj mistera, renversita kompare kun la eŭropa vivmaniero.
Mi aldonas maksimumkarton, faritan per la poŝtmarko eldonita en 1973 de la Itala Poŝto okaze de la triajarcenta datreveno de la morto de Salvator Rosa.


MICHELEMMÀ
Salvator Rosa

È nata miez’o mare
Michelemmà
e Michelemmà,
è nata miez’o mare
Michelemmà e Michelemmà,
oje ‘na scarola
oje ‘na scarola

Li Turche se ‘nce vanno
Michelemmà
a reposare
chi pe’ la cimma e chi
Michelemmà
pe’ lo streppone.

Viato a chi la vence
Michelemmà
co’ ‘sta figliola.
‘Sta figliola ch’è figlia
Michelemmà
oje de Notare.

E ‘mpietto porta ‘na
Michelemmà
stella Diana
pe’ fa’ murì ll’amante
Michelemmà
a duie a duie.

MIKELEMMA’
(Michelemmà)
Salvator Rosa, trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#MIKELEMMA%27

Naskiĝis sur la maro
Mikelemma’
kaj Mikelemma’
naskiĝis sur la maro
Mikelemma’ kaj Mikelemma’
ho, jen skarolo
ho, jen skarolo

La turkoj tien iras
Mikelemma’
Mikelemma’
por ripozadi

Jen laŭ la verto jen
Mikelemma’
Mikelemma’
laŭ la radiko

Al la venkinto gloron
Mikelemma’
pro ĉi knabino

Jen ĉi knabin’ filino
Mikelemma’
Mikelemma’
de Notario

Surbruste portas ŝi…
Mikelemma’
Mikelemma’
stelon Venusan

Mortigas ŝi l’ amantojn
Mikelemma’
Mikelemma’
po du po duo
Mortigas ŝi l’ amantojn
po du po duo.

Unu penso pri “Salvator Rosa

  1. E’ interessante avere dettagli tanto precisi, in particolare, su argomenti che pensavi di conoscere benissimo… ma che serbavano inaspettati ampliamenti! Grazie Antonio

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *