Homoj

Massimo Bontempelli

La 21-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1960) de la itala (lombarda) verkisto, dramisto, eseisto, ĵurnalisto kaj komponisto Massimo Bontempelli (1878-1960)
it.wikipedia.org/wiki/Massimo_Bontempelli
​elstarulo de futurismo, de surrealismo kaj precipe de la “sorĉa realismo” (kiu strebas malkovri la sorĉon en la ĉiutaga realo).
​Konvinkita faŝisto, en 1930 Bontempelli estis nomumita membro de la Itala Akademio, fondita de Benito Mussolini kun la tasko “akceli kaj kunordigi la italan intelektan movadon en la kampo de sciencoj, de beletro kaj de artoj, gardi pura la nacian karakteron, laŭ la genio kaj la tradicioj de la raso, kaj favori ĝian disvastigon kaj influon trans la limojn de Ŝtato” (partoprenis en ĝi, interalie, Francesco Cilea, Gabriele D’Annunzio, Salvatore Di Giacomo, Enrico Fermi, Giovanni Gentile, Guglielmo Marconi, Filippo Tommaso Marinetti, Pietro Mascagni, Ugo Ojetti, Alfredo Panzini, Giovanni Papini, Cesare Pascarella, Lorenzo Perosi, Luigi Pirandello, Ottorino Respighi, Ardengo Soffici; kontraŭe, Benedetto Croce rifuzis la nomumon).
Tamen, kiam en 1938 estis eldonitaj la rasaj dispozicioj, Bontempelli rifuzis anstataŭi la hebrean profesoron Attilio Momigliano ĉe la katedro de Itala Literaturo ĉe la Universitato de Florenco; kaj, ĉar en oficiala parolado li kritikis la «soldatecan obeemon, kiu fariĝis nacia kutimo», li estis eksigita el la Faŝista Nacia Partio.
En 1948 li estis elektita Senatano en la listoj de la Popola Demokrata Fronto (socialista-komunista), sed la nomumo estis senvalidigita, ĉar en 1935 li estis prizorginta antologion por la mezgradaj lernejoj, kaj la tiama balota leĝo antaŭvidis, ke «la aŭtoroj de libroj kaj de lernejaj tekstoj kun faŝista propagando» ne rajtas kandidatiĝi dum kvin jaroj ekde la validiĝo (okazinta la unuan de januaro 1948) de la respublikana Konstitucio..
​En 1950 li ekloĝis en Romo, rigardata kun suspekto pro sia faŝista pasinteco (tamen, li kunlaboris al la komunista gazeto “L’Unità”). En Romo li mortis en 1960.
​En 1979 la Itala Poŝto dediĉis al li poŝtmarkon en la serio “Elstaraj homoj”.
​Mi aldonas la poŝtmarkon, kaj transskribas la tekston en Esperanto de la rakonto “Unika vespero”, tradukita de Carlo Paderno kaj publikigita en “Literatura Mondo” 1935-6 (julio 1935), paĝoj 114-117.


UNIKA VESPERO

Mi havas komfortan loĝejon, kun ĉarmeta edzino de akomodiĝa humoro: alivorte, rifuĝejon, kie, almenaŭ kelkfoje, mi povus troviĝi pli bone, ol en tiu ĉi fumita kafejo. Pro tio vi trovas stranga, ke ĉiujn vesperojn de la jaro, ĉiujn, ĉu pluvas, ĉu varmas sufoke, mi pasigas ĉi tie, antaŭ glaso da biero, ĉe tableto plena de makuloj kaj nigraj rondoj, sur malpura kanapo kun rompitaj risortoj.
Vi komprenus, ke mi restas en mia hejmo almenaŭ unu aŭ du fojojn jare, almenaŭ je Novjara aŭ Kristnaska tagoj, kiam tie ĉi estas senhome.
Vi trovas tion stranga, kaj juĝas min malbone.
Por juĝi necesas scii; ĉi sube estas historio. Ĝi ne estas tragedia historio: sed sufiĉas por min senkulpigi: almenaŭ por montri al Vi malpli stranga mian konduton.
Ĉarmetan edzinon mi prenis antaŭ dudek jaroj. Por la feliĉa okazo, mi ricevis dekkvin tagojn de libertempo: du semajnojn, kiujn mi uzis por la edziĝa vojaĝo.
La saman matenon, kiam mi revenis, mi devis reiri la oficejon.
Vespere, mia edzino estis laca: ŝi enlitiĝis tuj post la vespermanĝo.
Mi pensis, ke mi iros montri min al la malnovaj amikoj. Kaj ĉi tien mi venis.
Tien ĉi mi venis, kiel ĉiam mi faris dum mia fraŭleco. Malnovaj konatuloj; malnovaj babilaĵoj: la dudektria horo alvenis; kaj – post tiu unua vespero, la dua, ĉar la amikoj oferis al mi trinkadon; poste la tria, ĉar mi reciprokis la donacon; kaj tiel seninterrompe.
Mia edzino neniam plendis pri tio. Anstataŭe, la amikoj komencis min turmenti. Estis vetado. – Kial vi lasas ĉiam la edzinon sola hejme?
– Al ŝi ne plaĉas eliri? – Kial vi neniam restas hejme por kunesti kun ŝi?
Jen. Mi komencis pensi, ke tio farus al ŝi plezuron. Mi atendis, ke ŝi parolu al mi pri tio. Nenio. Tiam, iun tagon, mi kuraĝigis min, kaj al ŝi diris:
– Niny, ĉu eble al vi malplaĉas resti ĉiam sola? Ĉu vi volas, ke mi restu ĉe vi por la vespero?
Ŝi ridetis al mi, kvazaŭ mi estus promesinta al ŝi fabelan donacon, kaj respondis: Certe, tio farus al mi plezuron.
– Sed kial neniam vi tion diris? Jes, ĉi-vespere. Mi nun iros fari kvar paŝojn por liberigi la stomakon de la manĝaĵoj, kaj mi revenos hejmen.
Ĝuste tiun vesperon ne estis eble. La sekvantan tagon kamarado estis forironta, kaj en tiu vespero oni trinkdonacis al li. Tie, oni restis ĝis la dudektria, kiel kutime; eĉ ĝis iomete pli malfrue. Mi estis certa, ke mia edzino, se mi klarigos al ŝi la aferon, ĉion aprobos. Sed nokte, kiam mi revenis hejmen, ŝi jam dormis. Matene nenion ŝi diris al mi. Mi estis tro longe dorminta, kaj ellitiĝis apenaŭ ĝustatempe por kuri al la oficejo. Mi tagmanĝis tie; revenas hejmen je la deknaŭa por vespermanĝi.
Je la deknaŭa mi atendis, ke mia edzino petos ion. Nenio. Manĝante mi pensis: Kiam mi stariĝos por eliri, ŝi rememorigos al mi la promeson, kiun mi faris al ŝi hieraŭ; tiam mi klarigos ĉion, kaj restos hejme kun ŝi.
Mi stariĝas, faras paŝojn en la ĉambro, ŝin salutas… nenio. Mi eliris koleretigita. Tiom koleretigita, ke mi venis tien ĉi, kaj iris hejmen je la kutima horo, la dudektria.
Mi komprenis, ke pli bone estos reiri frue al la domo, dum bela vespero, neatendite. Agrabla surprizo!
Kaj ĉiun vesperon, dum mi estis tie ĉi, sur ĉi tiu kanapo, pensante pri ekiro, mi diris al mi mem: – Cetere, ŝi ne atendas min. Mi iros morgaŭ vespere.
Kaj la vespero venis. Estis iu ĵaŭdo, vespere, kiam mi plenumis la promeson, kiun mi faris al ŝi.
Estis antaŭ kvar jaroj.
Estis ĝuste vespero, en kiu mi malpleje pensis pri tio. Je la dudeka kaj duono mi finis mian kutiman promenadon. Mi alvenis tien ĉi, kaj trovas la pordon fermita, kaj la vitrokovrilojn surmetitaj. Mi rigardas koleriĝinta: Sur la pordo, nigroborderita papereto estis gluita. FERMITA PRO FAMILIA FUNEBRO. – Mi rememoris, ke la frato de la mastro estis malsana de multaj monatoj. Mi restis malorientita. Mi vagadis ĝis la fino de la ĉefstrato. Rigardis tra la vitroj de la alia kafejo, ĉu mia kutima amikaro okaze estas tien rifuĝinta. Neniu. Ĉi tien mi reiris legi la papereton. Mi promenadis ankoraŭ dum kelkaj minutoj, perdiĝinta.
Neatendite, mi ne scias kiel naskiĝis en mia cerbo la penso, ke mi povus plenumi la malnovan promeson. Bona ideo. Alia vojaĝeto, nova rigardeto tra la vitroj de alia kafejo, poste al la papereto de tiu ĉi; kaj paŝo post paŝo mi revenis hejmen.
Mi vin certigas, ke mi metis la ŝlosilon en la seruro kun korbato. Mi estas iomete kutimsklavo; la afero, tiom ekster miaj kutimoj, min priokupis. Ŝajnis al mi, ke mi faras maldelikataĵon. Mi sentis ĝenon, kiel per antaŭsento. Ne malfeliĉon, sed enuon, tedon.
Je la bruo de la risorto malŝtreĉiĝanta kaj de l’ pordo malfermiĝanta, mi aŭdis respondi du krietojn de timo, elirintaj el la manĝoĉambro, tra la koridoro. Poste silento.
Mi refermis la dompordon, trairis la koridoron, malfermis la pordon de la ĉambro. Alia sufokita krio:
– Ho, kiel vi min ektimigis!
Mia edzino kaj la servistino estis kudrantaj.
– Kiu pensus, ke estas vi?
– Bela akceptado! Ĉu mi faris malbone, ke mi venis?
– Ne, ne, brava, kara…
Nun mia edzino moviĝas ĉi tien kaj tien, kiel hunda vosto, por min festi. Ŝi sendas la virinon enlitiĝi.
– Sed, antaŭe – ŝi diris al la servistino – forportu ĉion. Donu al mi tapiŝon. – Atendu, kara, mi volas prepari kafon por vi: – alportu alkoholon. Ne, iros mi mem.
Kaj ŝi kuris.
Oni aŭdas bruon de verŝita akvo, de teleroj elmovitaj, de alumetoj frotitaj. Ĉi tie, samtempe, la servistineto brue kolektis la tolaĵojn, kaj ilin forportas brake, skuinte la pordojn.
Ankaŭ la seĝoj estis ŝarĝitaj per vestaĵoj.
Mi atendis flanke, ankoraŭ staranta, atendante, ke tiu tumulto trankviliĝos; iom ĝenita, ĉar mi estis kaŭzinta ĝin. Mi estus volinta reeliri. Mi volis tion diri al Niny. Sed mankis al mi kuraĝo. Mi ekkoleris kontraŭ la servistino:
– Ĉu vi ne estas kapabla liberigi por mi seĝon, malspritulino?
Ŝi rapidis tiel ŝafe, ke ŝi ektuŝegis kubute la fruktoportilon lokitan sur la telermeblo, kaj ĵetis ĝin teren. Alia krieto el tie: kuras ĉi tien Niny: insultoj; ploro de la servistino; kaj ni, ĉiuj tri, teren, por kolekti multvalorajn telerpecojn kaj ĉirkaŭturni ilin en niaj manoj, ilin rigardante, kvazaŭ neniam ni estus rigardintaj la teleron, kiam ĝi estis tute bona.
Oni kungluas tre bone.
Senpripense mi skuis la kapon, kiel nekredanto. Niny senpacienciĝis.
Sed je, per mastiko. Necesas tion fari tuj, dum la rompo estas freŝa.
Mi sidiĝis sur marĝeno de la seĝo, akirita por tiel kara prezo. La servistino rifuĝis en angulon.
Niny trovis mastikon kaj komencis la laboron. Mi ekbruligis cigaron.
Post iom da tempo mi eksentis, ke io min tedas. Mi rigardis al mia edzino, sed ŝi estis tre okupita pri tiu sia laboro. Tuj mi komprenis. Estis la flustraj singultoj de la servistineto el sia angulo. Mi turnis min. Ŝi ploris kun vizaĝo ĉe l’ muro.
– Iru for! – Je mia kriego Niny sin turnas por rigardi. Sed neatendite ŝi ellasas alian krieton. Ŝi rememoras:
– La kafo! Kuru, malspritulino! Kuru…
Ŝi krias, kun manoj plenaj de telerpecoj kaj ŝmiritaj per mastiko, tenas peceton premita kontraŭ la alian laŭ la fendoj, por ke la ŝmiraĵo faru kuniĝon. Kaj ŝi ŝajnas piedgluita al la planko per la mastiko.
La servistino ekiras.
– Ne al la kuirejo, al dormoĉambro, sur la alkohola forneto, sur la komodo!
La servistino iras tien, kaj de tie tuj venas kriego. Ni kuras ambaŭ, rapidegas unu sur la alian, al la ĉambropordo: mi vidas la komodan plataĵon okupita de flamoj de alkoholo. La servistineto blovas sur ĝin per ĉiuj fortoj de siaj kamparanaj pulmoj. Flamturniĝo atakas ŝin, kaj sia antaŭtuko flamiĝas.
– Jesuo!
Niny paraliziĝas de teruro, kaj ŝiaj manoj ĉiam kunpremas la telerpecojn. Mi ĵetis min al la knabino: sed ŝi tre rapide deprenis la antaŭtukon (ĉiam krietante), kaj kuregas al fenestro, kiu estas malfermita kaj, kiu scias kial, ŝi staras tie kriante kaj svingante la brulantan antaŭtukon, ekstere de la fenestro.
– Silentu, forĵetu ĝin.
Sed ŝi ne komprenas, ne decidiĝas, krietas kaj svingas. Sube estas ĝardeneto. El la ĝardeneto komencas respondi krioj. Poste rapidegaj paŝoj sur la ŝtuparo; bategoj sur la dompordo; malfermado de fenestroj de l’ supraj etaĝoj; voĉoj ĉiam pli oftaj kaj timemaj. Buŝego tre forta devigas min malfermi la pordon, por ke oni ne trapuŝu ĝin.
– Malfermu. Alvenas akvo. Ni faras homĉenon.
Mi klopodadis:
– Sed, estas malvera alarmo, ne, atentu min…
Sed tiu jam forkuris malsupren, kaj kriegis:
– Pumpilon el la ĝardeno!
Eliris personoj el ĉiuj pordoj de la ŝtuparo. Kiom da personoj! Kaj ĉiuj kriis. Fine mi sukcesis min komprenigi.
– Nenio, malvera alarmo, mi dankas.
La bruego sur la ŝtuparo kvietiĝis iomete, kaj ĉiuj eliris murmurante. Mi reeniris kaj baris la pordon. Reiris al dormoĉambro. Sur la komodo la flamoj estis estingitaj. Mia edzino estis tie, fiksita, kun la du telerpecoj en la mano kunpremitaj unu kontraŭ la alia laŭ la fendo. La servistineto rigardadis sur la fenestrorando la lastajn restaĵojn de la brulinta antaŭtuko.
Ĉion oni devas reordigi. Ĉu ni enlitiĝos?
Sed alia kriego de la servistino ekskuas min. Perforta akvoŝpruco, enirante tra la fenestro neatendite, frapas meze kaj ĵetas ŝin teren. Kolono de akvo daŭras eniri tre perforte. La instinkto instigas min kuri al la fenestro por ĝin fermi, sed la akvo nin trafas. Niny faligas la telerpecojn kaj ĉirkaŭprenas min malespere. Akvo eniras, turniĝas ĉirkaŭe en la tuta ĉambro, traserĉas en la anguloj, frapas murojn kaj meblojn; ĵetas teren grandan spegulon, akvumas ĉion. Precipe diluvis sur la edziĝa lito, kiu baldaŭ fariĝis kiel spongo. Lasta troego de katastrofo, ĝi frakasis la elektran lampon, kaj ni restis en mallumo. Ni dek fojojn ekpuŝiĝis, ĝis ni sukcesis kuri al la pordo kaj ĝin malfermis, ĵetis min, defluanta, malsupren sur la ŝtuparo:
– Oni ĉesu, malsupre en la teretaĝo, oni ĉesu, pro Dio!
Sed la ekscititoj en la ĝardeno nenion aŭdis. Samtempe kelkaj domanoj eniris domen: kaj ĉiu rakontas al la lastaj alvenintoj en sia maniero la okazintaĵon. Por ke ĉio kvietiĝu, necesis iom da tempo. Ni malvestiĝis, viŝis nin. Ni volis enlitiĝi, sed la lito estis tute trempita. Ni penadis trovi en la komodoj kelkajn senakvajn vestaĵojn por nin kovri. Ni komencis klopode depreni la litkovrilojn, littukojn unuope kaj ilin elpremi. La planko fariĝis plenega lago. La matracoj estis ĝismeze trempitaj. Lacigitaj, ŝvitiĝintaj, ni tie staris kun falintaj brakoj, nin demandante mute, kion fari.
Ni reiris al la manĝoĉambro. Kuŝiĝis kiel eble plej bone sur la kanapo sub kelkaj manteloj kaj ŝaloj. Unu ĉi tie, alia tie, kun du seĝoj sub la kruroj. Mi ekdormis nur ĉe l’ mateno, por turmeta dormo. Post malmulte, la suno vekis mn. Mi min vestis kaj iris en la oficejon. La servistino malsaniĝis je pulminflamo, restis lite dekkvin tagojn. Najbaroj amuziĝis dum du monatoj je miaj kostoj.
Mi trovas de tempo al tempo hejmajn personojn, kiuj konsilas al mi pasigi kelkajn vesperojn hejme. Ne, al mi neniam plu okazos tio. Nur la penso starigas al mi la harojn sur la kapo.
Venu pli proksimen, ke l’ kafeja mastro ne aŭdu nin. Lastatempe lia edzino estas malsana, ĉu vi ne sciis? Tre malsana. Oni povas antaŭvidi, ke en unu el la venontaj vesperoj ni trovos la kafejon fermita kaj sur pordo gluitan papereton nigroborderitan. Por la okazo de tio, mi vin petas, ni interkonsentu, ke ni renkontos nin en la alia kafejo ĉe la fino de la ĉefstrato. Pro karitato, rememoru, ne lasu min sola.

Massimo Bontempelli, trad. Carlo Paderno
(el “Literatura Mondo”, 1935-6, julio 1935, p. 114-117)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *