Homoj

Marcello Marchesi

​La 19-an de julio estas la datreveno de la tragedia morto pro drono de la itala (milana) verkisto, scenariisto, reĝisoro kaj aktoro Marcello Marchesi (1912-1978), fama (krom pro multenombraj teatraj kaj televidaj sepktakloj, humuraj libroj, komikaj filmoj) ĉar li inventis milojn da reklamaj sloganoj kiuj fariĝis komunuzaj en itala lingvo..
Ekzistas la traduko al Esperanto, de Norberto Saletti, de 19 liaj mallongaj poeziaĵoj (ofte, nur ŝajne humuraj), ĉiuj publikigitaj en numero 1987-43 de la nekonformisma revuo “La Kancerkliniko”. Mi transskribas 6 el ili, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas karikaturon de la aŭtoro.


LO SBAGLIO

È sbagliato
raccontar le favole
ai bambini per ingannarli,
bisogna
raccontarle ai grandi
per consolarli.

Marcello Marchesi

ERARO

Estas eraro
rakonti fabelojn
al la infanoj por ilin trompi.
Oni devus
ilin rakonti al la adoltoj
por ilin konsoli.

Marcello Marchesi, trad. Norberto Saletti
(el “La Kancerkliniko” 43/1987)

NEL BOSCO

Oh! dorato deserto
della gioventù.
Nel bosco fitto
dei ricordi
invecchio
e li ho piantati io
questi alberi.

Marcello Marchesi

EN ARBARO

Ho, orplena dezerto
de junaĝo.
En la densa arbaro
de memoroj
mi maljuniĝas
kaj mi plantis
ĉi arbojn.

Marcello Marchesi, trad. Norberto Saletti
(el “La Kancerkliniko” 43/1987)

L’IMPORTANTE

L’importante
è che la morte
ci trovi vivi.

Marcello Marchesi

GRAVE ESTAS

Grave estas
ke la morto nin trovu
vivaj.

Marcello Marchesi, trad. Norberto Saletti
(el “La Kancerkliniko” 43/1987)

PROGRESSO

Bella
la vita di adesso:
si vive più a lungo
si muore più spesso.

Marcello Marchesi

PROGRESO

Belas
la nuntempa vivo:
oni vivas pli longe
oni mortas pli ofte.

Marcello Marchesi, trad. Norberto Saletti
(el “La Kancerkliniko” 43/1987)

ALL’UNICO AMICO

Vieni a trovarmi
se puoi
fra un taxi e una telefonata
un contratto
e un’arrabbiatura
tra un giornale e una preghiera
tra un film e un aperitivo
vieni a trovarmi
finché son vivo
una mattina
una sera
scambiamoci un sacco
d’idee sbagliate.
Invecchiamo un’ora insieme.

Marcello Marchesi

AL LA SOLA AMIKO

Vizitu min
se vi povas
inter taksio kaj telefonalvoko
kontrakto
kaj koleriĝo
inter ĵurnalo kaj preĝo
inter filmo kaj aperitivo
vizitu min
ĝis mi vivas
matene
vespere
ni interŝanĝu amason
da eraraj ideoj.
Ni maljuniĝu unu horon kune.

Marcello Marchesi, trad. Norberto Saletti
(el “La Kancerkliniko” 43/1987)

POCO E NIENTE

Chi si diverte
con niente
ha fantasia.
Chi si diverte
con poco
è fesso.

Marcello Marchesi

IOM KAJ NENIOM

Kiu amuziĝas
per nenio
estas fantazioplena.
Kiu amuziĝas
per malmulto
estas kreteno.

Marcello Marchesi, trad. Norberto Saletti
(el “La Kancerkliniko” 43/1987)

4 pensoj pri “Marcello Marchesi

  1. Pri la poeziaĵo:

    POCO E NIENTE
    Chi si diverte
    con niente
    ha fantasia.
    Chi si diverte
    con poco
    è fesso.

    Ĝi en la itala enhavas 2 vortojn uzatajn kaj en la titolo kaj en la teksto, sed en la traduko tiu rilato malaperas. Sendepende de la titolo, estus ankaŭ interese scii, kial la tradukinto ne uzis “neniom” en la teksto.
    Mi preferus tiel(*):

    MALMULTO KAJ NENIOM

    Kiu amuziĝas
    per neniom
    estas fantazioplena.
    Kiu amuziĝas
    per malmulto
    estas kreteno.

    (*) Estas facile kritiki kaj ŝanĝi la laboron de aliaj, pli facile ol fari la laboron, mi scias. Mia aldono ne volas esti malrespekto al la tradukinto, kiun mi dankas, ĉar mi tute ne konis tiun ĉi poeton; temas nur pri noto.

    1. En la itala, “poco” povas esti: 1-adjektivo; 2-substantigita adjektivo; 3-substantivo; 4-adverbo. E, la kazo de la poeziajxo de Marchesi, laù mi temas pri substantivo, do “malmulto” (tio rezultas pli klare se oni aldonas la artikolon: “il poco”). Ankaù “niente”, en cxi tiu poeziajxo, estas substantivo (“il niente”). Konklude: la plej gxusta formo devus esti “malmulto kaj nenio”; tamen estus akceptebla ankaù “neniom”, se oni subkomprenas “da” (kvankam la frazo estus iom stranga; sed en Esperanto eblas multaj formoj, ekzemple por traduki “niente paura” oni povus diri “nenia timo”, aù “neniu timo”, aù “neniom da timo”). Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *