Homoj

Marino Moretti

La 18-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la itala (romanja) poeto, verkisto kaj eseisto Marino Moretti (1885-1979)
it.wikipedia.org/wiki/Marino_Moretti
​fama precipe pro la kolekto “Poesie scritte col lapis” (Poemoj verkitaj krajone), publikigita en 1910, por kies recenzo la kritikisto Giuseppe Antonio Borgese kreis la terminon “crepuscolarismo” (krepuskismo), kun du signifoj:
– sinteno en kiu superregas la mildaj tonoj, pri ĉiutagaj temoj (la esprimo mem “verkitaj krajone” en la titolo indikas la forpasemon de tio kio povas esti facile forviŝita) kaj per simplaj vortoj;
– la progresiva kadukiĝo de la itala poezio, ĉe la fino de parabolo daŭrinta plurajn jarcentojn, de Dante ĝis Leopardi.
​En la literatura produktaro de Marino Moretti havas ampleksan spacon la personaj memoroj, en vivo daŭrinta 94 jarojn; estas ekzemplodonaj pri tio la du poemoj tradukitaj al Esperanto (publikigitaj en “Literatura Foiro” 1985-89, paĝoj 10-11, en la versio de Gaudenzio Pisoni):
​- “Poggiolini – Poĝolini” (familia nomo de kunlernejano), itala teksto ĉe
www.poesie.reportonline.it/poesie-di-marino-moretti/poesia-di-marino-moretti-poggiolini.html
– “Le prime tristezze” – La unuaj malĝojoj, itala teksto ĉe
www.iger.org/ricerca/gruppi/voci/le-prime-tristezze/
kiuj parolas en melankolia tono pri la lerneaja jaroj (Moretti ne sukcesis kompletigi la gimnaziajn studojn, ĉar juĝita ne lernokapabla).
​En “Literatura Mondo” 1935-6, paĝoj 112-114, estas publikigita la rakonto “Kaŭĉuka porketo”, tradukita de Giovanni Saggiori.
​Mi transskribas la tekston en Esperanto de “Le prime tristezze – La unuaj malĝojoj”, kaj aldonas portreon de la aŭtoro (la stilo ŝajnas al mi tiu de Gianluigi Gimelli), el “Literatura Foiro”1985-89, p. 10.


UNUAJ MALĜOJOJ

Amikinet’, al kiu mi sugestis
forĵeti l’ malŝatatajn horojn splite
dum en dezerta horo, senprofite,
vaniĝas la deziroj kiuj restis:

mi eksciigos vin, ho Valentina,
pri miaj knabaj tristoj kaj izoloj
faritaj pli el tim’ ol el paroloj,
pli ol el preĝo, el ribel’ rutina.

Lernejon vizitadis mi, knabeto,
sed foje diris mi: “Hodiaŭ ne!”.
Farite. Kaj promene laŭ ale’
ĝis tagomez’ mi vagis en sekreto.

Kaj tiel ofte. Klason preterlasis,
post tiu trista tago, mi plurfoje:
ĝis tagomez’ promenis mi survoje,
sed tiuj horoj, ve!… neniam pasis!

Rimorso tiam tenis mian koron
kiu perdiĝis en liber’ amara:
kiom mi timis ke sinjor’ najbara
min vidos kaj renkontos mi l’ doktoron!

Mi pensis pri la klasa benk’ sen mi,
pri la registr-alvok’ (ho, mia nomo
tra la silent’!) kaj ŝajnis mi fantomo
pendanta sur l’ abismon de l’ neni’…

La antaŭurbo vidis min obstini
en marŝo traĝardena, novastrata,
kaj pensis mi: “Ĉu estos demandata
hodiaŭ Poĝi? Eble Poĝolini?”.

Mi en mi mem ripetis lecionon
pri Rozamunda, Karlo, Berengaro (*),
sed estis mia voĉo ritma knaro
eĉ ne havante humanecan sonon.

Kiom da fojoj mi vin embarasis,
ho vojirantoj, por ekkoni horon
dum mia voĉo havis preĝ-angoron!
Sed tiuj horoj, ve!… neniam pasis!

Ho kiu, kiu al mi donos horojn
perditajn tiel en knabeco mia?
Ne vi, ne vi, per forto nostalgia
en mi vekanta novajn kordolorojn,

ne vi, ĉar vi preferas frunton klini
ol montri penson kaj la larmon, pigre
glitantan el okul’ ombrita nigre;
kaj eĉ ne Poĝi, eĉ ne Poĝolini.

(*) Rozamunda, edzino de Alboeno, longobarda reĝo (6-a jc). Karlo estas Karolo la Granda. Berengaro: Berengarius I reĝo de Italio kaj, poste, imperiestro (j. 915).

Marino Moretti, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Literatura Foiro” 1985-89, p. 10-11)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *