Homoj

Erasmo

La 12-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1536) de la nederlanda teologo, filozofo, humanisto kaj verkisto Gerhard Gerhards (1466/1469-1536)
it.wikipedia.org/wiki/Erasmo_da_Rotterdam
eo.wikipedia.org/wiki/Erasmo_de_Roterdamo
​kiu kutimis subskribi Desiderius Erasmus Roterodamus, kaj estas konata en la itala kiel Erasmo da Rotterdam, kaj en Esperanto kiel Erasmo de Roterdamo
​Li vojaĝis tra tuta Eŭropo (ankaŭ en Italio; kaj mortis en Svislando, en Bazelo), kritikante ĉion kion oni povis kritiki (tamen, neniam ofendante iun ajn, malgraù la polemika impeto): la romkatolikan Eklezion (tamen li ne aliĝis al la protestanta Reformacio), socion, personojn, tekstojn, kulturojn.
Li estas fama pro tri aferoj:
– la satira volumo en latino “Stultitiae Laus” aŭ “Moriae Encomium”, konata en la itala kiel “Elogio della follia” aŭ “Elogio della pazzia”, kaj en Esperanto kiel “Laŭdo de l’ Stulteco” aŭ “Laŭdo de malsaĝeco”;
– kolekto de latinaj kaj grekaj proverboj komentitaj, konata kiel “Adagiorum chiliades” aŭ simple “Adagia”;
– kritika eldono de la Nova Testamento (poste konata kiel “Textus Receptus”), por kiu Erasmo engaĝis sin en la studon de la malnovgreka lingvo, kaj kiu konsistigis la bazon por la germanlingva traduko de Lutero kaj por tiu anglalingva konata kiel “King James Version” (en la itala, “Bibbia di Re Giacomo”, en Esperanto “Biblio de Reĝo Jakobo”).
Erasmo postlasis ankaŭ profundan spuron en la studo de la malnovgreka: eĉ hodiaŭ, ĝi estas kutime legata laŭ la kriterioj indikitaj de Erasmo, anstataŭ laŭ la reguloj de bizantia kaj moderna greka lingvo (aparte, la litero “eta” estas legata “e” anstataŭ “i”, de kie devenas ke ekzemple en la itala oni diras “democrazia” kaj en Esperanto “demokratio”, dum en la nuntempa Greklando oni elparolas “dimokratia”).
Kuriozaĵo: ĝenerale oni opinias, ke devenas de Erasmo de Roterdamo la nomo de la konata eŭropa programo “Erasmus”, kiu celas la interŝanĝon de studentoj; kontraŭe, kvankam certe ne mankas aludo al la vojaĝemo de Erasmo, temas pri akronimo formita per la komencaj literoj de la anglaj vortoj “European Region Action Scheme for the Mobility of University Students” (Skemo de Eŭropa Regiona Agado por la Moviĝemo de la Universitataj Studentoj).
​En Esperanto ekzistas ĉi tiuj tradukoj:
– Laŭdo de malsaĝeco, trad. Hendrik Bulthuis, en manuskripto ĉe UEA (laŭ “Esperanto de UEA 1964-1, p. 5);
​- Laŭdo de l’ Stulteco, trad. Gerrit Berveling, UEA 1988;
– Familiaraj dialogoj, eroj en la Germana Antologio;
​- Antaŭparoloj al la Nova Testamento – Zwolle, VoKo, Voĉoj Kristanaj 2011.
​Krome, en “Literatura Mondo” 1935-3, paĝoj 71-72, estas publikigita la recenzo de la biografio “Triumph und Tragik des Erasmus von Rotterdam” (Triumfo kaj tragedio de Erasmo de Roterdamo) de Stefan Zweig.
​Mi transskribas la recenzon de Alessandro Amerio de la libro “Laŭdo de l’ stulteco” (el “L’Esperanto” 1989-10), kaj mi aldonas:
​- nederlandan poŝtmarkon de 1969;
– la kovrilon de la versio en Esperanto de la “Laŭdo de l’ Stulteco”, trad. Gerrit Berveling.


Erasmo de Rotterdam, Laŭdo de l’ stulteco (1511). El la latina tradukis Gerrit Berverling. Eld. UEA, 1988. Serio Oriento-Okcidento.
Kiam ankoraŭ l’ aero pezis je Mezepoko, Erasmo de Rotterdam travojaĝis Eŭropon, celante pliriĉigi sin: estis fundamenta paŝo al tiu grandioza epoko de okcidenta kulturo, kiun oni nomas humanismo.
Dum sia viv-vojaĝo Erasmo havis la eblecon koni multon de la homo.
Ironie, kvazaŭ ŝerce, li rakontas al ni, kion li eksciis: ĉiun flankon de la homa socio li, gvidata de stulteco, esploras, nudigas, ridindigas, neniam forgesante la lumon de la homa racio, kiu nura povas montri la veron, kiu kuŝas sub amaso da fikcioj, konformismoj kaj mensogoj.
Rezultas el ĉio ĉi verva verko, kiu, krom sia historia kaj kultura valoro, daŭre instruas ne konsideri sin tro serioze, por kompreni sin serioze.
Bonkvalitaj traduko kaj eldono konkludas la tuton, estigante el ĉi tiu verko, leginda por ĉiu ajn, pluan paŝon antaŭen por Esperanto-kulturo.
Alessandro Amerio
(“L’Esperanto” 1989-10)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *