Homoj

Marcel Proust

La 10-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de la franca verkisto Valentin Louis Georges Eugène Marcel Proust (1871-1922), pli simple konata kiel Marcel Proust
it.wikipedia.org/wiki/Marcel_Proust
eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Proust
​fama precipe pro la monumenta romano “À la recherche du temps perdu” (Je la serĉo de la perdita tempo, Reserĉe al la perdita tempo), probable la plej longa romano en la mondo (7 volumoj, 3.724 paĝoj)
it.wikipedia.org/wiki/Alla_ricerca_del_tempo_perduto
verkita inter 1909 kaj 1922 kaj publikigita en la daŭro de dekkvar jaroj, inter 1913 kaj 1927, la lastaj tri volumoj postmorte.
La romano estis ellaborita dum pluraj jaroj da libervola enfermiteco en la pariza domo de Bulvardo Haussmann, en kiu Proust, kiu havis difektiĝeman farton, laboradis dumnokte, verkante enlite en ĉambro tegita per korko por sonizolo.
La libroj de Marcel Proust estis publike bruligitaj, en Germano, dum la nazia kampanjo de 1933 konata per la nomo Bücherverbrennungen

bruligo de libroj


(verŝajne ĉar li estis samseksema).
En Esperanto aperis:
– Pri la legado, trad. P. Combot, Paris 1993;
– Antaŭ noktiĝo, www.esperanto.org/literaturo/geja/AN.htm
– Du côté de chez Swann – Sur la Vojo de Svan (unua libro de “Reserĉe al la Perdita Tempo”), trad. Ĵeromo Vaŝe
jxvasxe.free.fr/tradukoj/la-vojo-de-svan-eo.htm
​Krome:
– en “Literatura Mondo” 1923-9, paĝoj 183-184, estas artikolo kiu revuas la ĝis tiam aperintajn volumojn de la romano (ankoraŭ estis nekonataj la totala nombro de la volumoj kaj la fino de la verko);
– en “Literatura Mondo” 1932-10, p. 173, estas artikolo kiu priskribas la strangajn kutimojn de la verkisto kaj eldiras rezervojn pri la literatura modo naskiĝinta postmorte ĉirkaŭ li;
– artikolo pri Proust estas en “Literatura Foiro” 2015-276, paĝoj 182-184.
​Mi aldonas:
​- portreton de Proust;
– francan poŝtmarkon de 1966.

2 pensoj pri “Marcel Proust

  1. Oni atentigis min, ke:
    – Het Bureau estas romano de J.J.Voekuil en la Nederlanda lingvo – 7 volumoj – entute chirkau 5000 paghojn;
    – La unua granda romano en la franca, L’Astrée de Honoré d’Urfé eldonita inter 1607 kaj 1627, havas 5, 399 paĝojn;
    – Estas ankaŭ “Sagao pri glacipopolo” (norvege: Sagaen om Isfolket) de Margit Sandemo, skribata ekde 1980. Ĉar la verkistino ankoraŭ vivas, ŝi havas tempon por verki ankoraŭ kaj krei la plej longan verkon….aŭ ne, ĉar ĝi estas sagao, do la 47 volumoj (+ aliaj eventue verkotoj) eble ne estas ununura romano.

    Mi respondis:
    Singarde kaj bonshance mi diris “probable”, char mi ne kuraghis aserti tion kun certeco, malgraù la senhezitaj deklaroj en la Guiness-Libro pri Rekordoj

    http://www.guinnessworldrecords.com/world-records/longest-novel

    kaj en Vikipedio en la itala: https://it.wikipedia.org/wiki/Alla_ricerca_del_tempo_perduto

    >È considerato dal Guinness dei Primati il romanzo più lungo del mondo, con circa 9.609.000 caratteri, scritti in 3724 pagine[2].

    Kiel en cxiuj statistkoj, oni devus klare difini la signifon de la vortoj. Ekzemple, oni povus multe diskuti pri la koncepto “pagxoj” (se mi bone komprenas, Guiness kalkulas la karaktrojn, inkluzive de la interspacoj: tio jam estas pli objektiva kriterio ol tiu de la pagxoj, kiuj povas havi malsamajn ampleksojn; sed probable oni havus malsamajn rezultojn se oni ne kalkulus la interspacojn, sed nur la efektivajn karaktrojn. Ankaù la koncepto “vortoj” estus pridiskutinda, cxar ekzemple la angla havas meznombre pli mallongajn vortojn ol la itala, dum la germana pli longajn kaj ofte kunmetitajn. Ecx se oni komparas kun la latina, oni havas malsamajn rezultojn: por la sama koncepto, “factum infectum fieri nequit”, 4 vortoj; “il fatto non può diventare non fatto”, 7 vortoj; “faritajxo ne povas igxi nefaritajxo”, 5 vortoj).
    Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *