Homoj

Marc Chagall

La 7-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la belorusa pentristo (naskita ruso), laŭ hebrea deveno (li parolis jide), civitanigita franco en 1937, Marc Chagall (1887-1985). Lia vera nomo estis Moiše Segal; lia rusa nomo estis Mark Zacharovič Šagalov, mollongigite Šagal (trasskribita Chagall, laŭ la franca skribmaniero)
it.wikipedia.org/wiki/Marc_Chagall
eo.wikipedia.org/wiki/Marc_Chagall
(Ĉe-okaze: estas nekredebla la procentaĵo da hebrea ĉeesto en plej diversaj kampoj de sciado, nepre eksterordinara se oni konsideras la negrandan nombran konsiston de la hebrea homaro).
Mi plusendas al Vikipedio por lia biografio, tre densa je okazaĵoj (plurfoje li estis je unu paŝo el la morto, ekde la naskotago, sed fine li mortis je 97 jaroj, travojaĝinte la tutan mondon: kiel diras la esperanta proverbo, per mirinda sintezo: pendonto ne dronos).
Mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 28-a de majo 1978, kaj aldonas bildon de belega vitralo de Chagall en la Vitra Palaco de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.


RADIO ROMA – ESPERANTO
28.5.1978

GRAVA EKSPOZICIO EN FLORENCO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Sesdek pentraĵoj, verkitaj en la lastaj dek jaroj de Marc Chagall, estos ekspoziciataj en Florenco dum tri monatoj, ekde la 1-a de junio 1978-a: la artisto preferis Florencon inter ĉiuj urboj, kiuj petis de li egalan aŭ similan ekspozicion, kaj respondis pozitive al la delegacio, kiu iris al li en Saint Paul de Vence (Francio) kun la celo peti de li tian devontigon.
La kontaktoj de Chagall kun Florenco komenciĝis antaŭ preskaŭ du jaroj, kiam la majstro trairis la riveron Arno, tra la koridoro de Vasari, por persone rigardi, kiel lia memportreto troviĝis inter la multnombraj ĉefverkoj.
La ekspozicio okazos en Palaco Pitti, havante kiel kernon la “Blankan ĉambron”. La pentraĵoj estos, probable, tiuj samaj, kiuj estis prezentitaj en la pariza Muzeo de “Louvre” okaze de la 90-jara datreveno de la majstro; sed ankaŭ kelkaj variantoj estas eblaj, des pli se oni konsideras la eksterordinaran kreivon kaj la daŭran volon de renoviĝo de ĉi tiu juneca 90-jarulo.
La verkoj, kiujn Chagall pentris en la lastaj dek jaroj, plie traktas la kernajn temojn de lia vivo. La kabanoj de la endormiĝinta naskiĝ-vilaĝo, la am-paro, kiu ŝvebas super ĉio, la tegmentoj de Parizo, la ĵonglistoj, la florbukedoj, la klaŭnoj, kaj ĉefe la bibliaj temoj (Moseo, la Profetoj kaj Reĝo Davido, kiu kantas psalmojn).
Oni diris, ke Chagall komencis inspiriĝi al la Biblio post vizito en Israelo, jam antaŭ 40 jaroj, kaj ekkono de la peizaĝoj de la Malnova Testamento. El ĉi tiu vid-impreso naskiĝis la famkonataj vitraloj de Jerusalemo kaj multnombraj aliaj fantaziaĵoj survitre, kune kun pentraĵoj, kiuj konsistigas lian “Biblian Mesaĝon”.
Prezentante la lastajn verkojn de Chagall, la kritikisto Marcel Arland skribis: “Atinginte sian 90-jaran datrevenon, Chagall ankoraŭ kapablas surprizi nin. Li aspektas ne kiel nova Chagall, sed kiel artisto en sia pleneco spirita, kora kaj arta”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *