Homoj

Ernest Hemingway

La 2-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1899) de la usona verkisto kaj ĵurnalisto Ernest Miller Hemingway (1899-1961)
it.wikipedia.org/wiki/Ernest_Hemingway
eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Hemingway
​Nobel-Premiito por Literaturo en 1954, fama (krom pro malkvieta vivo, finita per sinmortigo) pro la romanoj
“A Farewell to Arms” (Adiaŭ al la armiloj, 1929)
it.wikipedia.org/wiki/Addio_alle_armi
“For Whom the Bell Tolls” (Por kiu la sonorilo sonoras,1940)
it.wikipedia.org/wiki/Per_chi_suona_la_campana
eo.wikipedia.org/wiki/For_Whom_the_Bell_Tolls
“The Old Man and the Sea” (La oldulo kaj la maro,1952),
it.wikipedia.org/wiki/Il_vecchio_e_il_mare
eo.wikipedia.org/wiki/La_oldulo_kaj_la_maro
​kaj pro la rakontoj “The Snows of Kilimanjaro (La neĝoj de Kilimanĝaro, 1936)
it.wikipedia.org/wiki/Le_nevi_del_Chilimangiaro_(raccolta_di_racconti)
En Esperanto ekzistas la versio de:
– “The Old Man and the Sea” (La oldulo kaj la maro), traduko de Fernando de Diego, Chapecó, Fonto, 1996. Recenzo en “Monato” 1998-5, p. 24;
– “The Snows of Kilimanjaro” (La neĝoj de Kilimanĝaro), traduko de Edwin Grobe, Tempe, Arizona Stelo, 2000.
Krome, “Literatura Mondo” 1934, paĝo 96, gastigas recenzon pri “A Farewell to Arms” (Adiaŭ al la armiloj), romano parte bazita sur personaj spertoj de la verkisto, kiu en la lastaj monatoj de la unua mondmilito deĵoris ĉe la itala fronto – li mem, unu el la junegaj “knaboj de 1899”- kiel ŝoforo de sukurveturiloj de la usona Ruĝa Kruco, estis vundita, kaj ricevis arĝentan medalon pro milita braveco.
Estas rimarkinde, ke dum faŝismo (ĝis 1945) en Italio la romano estis malpermesita, ĉar ĝi, lokita en la tagoj de la itala malvenkego de Caporetto/ Kobarid, prezentis la dizerton de la ĉefrolulo (traduko en la italan estis farita kaŝe en 1943 de Fernanda Pivano, kiu pro tio estis arestita).
Cetere, “A Farewell to Arms” (Adiaŭ al la armiloj) estis inter la libroj bruligitaj en Germanio dum la “Bücherverbrennungen” (kampanjo por bruligo, interalie, de la libroj de defetistaj aŭ pacifistaj aŭtoroj)

bruligo de libroj


​Mi aldonas:
– eltiraĵon el la kalendaro 2015 de la Itala Armeo, kun la mencio de Hemingway;
– la antaŭon kaj la dorson de senafranka poŝtkarto de la itala armeo, senditan la 13-an de aŭgusto 1917 (nemulte antaŭ Caporetto/ Kobarid) de nekonata soldato al sia amatino el nedifinita “Zg” (Militzono), kiu trapasis sendomaĝe la cenzuron malgraŭ defetisma aludo (“Vado a dormire per affogare la malinconia” = Mi iras dormi por dronigi la melankolion);
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarko eldonita en 1968 de la Ĉeĥoslovaka Poŝto honore al Hemingway (kiu dum la hispana intercivitana milito estis milita korespondanto ĉe la flanko de la respublikana popola armeo kontraŭ frankistoj, sperto kiu estas ĉe la bazo de la romano “For Whom the Bell Tolls” – Por kiu la sonorilo sonoras).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *