Homoj

Czesław Miłosz

La 30-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1911) de la pola poeto kaj verkisto Czesław Miłosz (1911-2004),
it.wikipedia.org/wiki/Czes%C5%82aw_Mi%C5%82osz
eo.wikipedia.org/wiki/Czes%C5%82aw_Mi%C5%82osz
naskiĝinta en Vilno (tiam rusa, hodiaŭ litova), vivinta longatempe en ekzilo (unue en Francio, poste en Usono) kiel opoziciulo de la komunista reĝimo.
Profesoro pri slavaj literaturoj ĉe la usona Universitato de Berkeley, Nobel-Premiito por Literaturo en 1980, li estas nomata “poeto de katastrofismo” pro lia morna vido de la estonteco de la homaro; sed liaj poemoj tradukitaj al Esperanto (kaj publikigitaj en Espero katolika 1981-10/11, 1982,5/6, 1983-2 kaj1984-6) troveblaj ĉe
www.esperokatolika.org/ )
ŝajnas malkonfirmi ĉi tiun famon.
Grava rimarko: kiam (en 1981-1984) aperis en Espero katolika (kies Direktoro mi estas de 1978) tiuj tradukoj, en Pollando regis forta premo fare de la komunista Registaro (mi aldonas leterkoverton de 1982, kontrolitan de la tiama cenzuro), kaj la verkoj de Czesław Miłosz estis malpermesitaj kaj nediskonigeblaj en Pollando.
Cetere jam pli frue, en numero 1980-63, p. 111-114, “Literatura Foiro” estis publikiginta artikolon de Walter Żelazny pri Czesław Miłosz, kiu diris interalie:
“Kiu estas la ĉi-jara Nobel-premio pri literaturo? Miłosz estas konata por poloj en Pollando (35 milionoj) eble al dek mil intelektuloj, kaj al kvin mil (inter dek milionoj) eksterlande. En la patrolando, nenio povis aperi de Miłosz – ĉar ne rajtis. Se tamen iu sendependa eldonejo aperigis lin, tuj la soifantoj pri kulturo en la Ministerio de Internaj aferoj plenigis siajn arkivojn per tiuj verkoj…”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *