Homoj

Erich Maria Remarque

La 22-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1898) de la germana verkisto Erich Paul Remark, konata per la pseŭdonimo Erich Maria Remarque (1898-1970)
eo.wikipedia.org/wiki/Erich_Maria_Remarque
it.wikipedia.org/wiki/Erich_Maria_Remarque
​fama precipe pro du romanoj:
– en 1929, “Im Westen nichts Neues” (en la itala “Ad Ovest niente di nuovo”, aŭ “Niente di nuovo sul fronte occidentale”; en Esperanto “En Okcidento nenio nova”, Köln, Heroldo de Esperanto, 1929)
it.wikipedia.org/wiki/Niente_di_nuovo_sul_fronte_occidentale
eo.wikipedia.org/wiki/En_Okcidento_Nenio_Nova
en kiu, en rilato kun la unua mondmilito, estas priskribita la krueleco kaj la sensenceco de milito;
– en 1931, “Der Weg zurück” (en la itala “La via del ritorno”; en Esperanto “La Vojo Returne”, trad. Joseph F. Berger, Köln: Heroldo de Esperanto, 1931; alia eldono estis farita en Britio, proksimume en 1935, en Rickmansworth, de Esperanto Publ. Co.)
it.wikipedia.org/wiki/La_via_del_ritorno
eo.wikipedia.org/wiki/La_vojo_returne
kiu priskribas la malfacilan vivon en la postmilita periodo, kaj la dramon de la germanaj rifuĝintoj forpelitaj el eŭropaj landoj (pri tio oni devus mediti nuntempe; sed la instruo de la historio estas, ke ĝi instruas nenion).
​En “Esperanto de UEA” 1929-5, p. 88 estas recenzo de “En okcidento nenio nova”; eltiraĵo aperis en “Esperanto de UEA” 1929-9, p. 166-167. Recenzo aperis ankaŭ en “Literatura Mondo” 1931-6, p. 124/125.
​En “Esperanto de UEA” 1931-7/8, p. 109-111, aperis antaŭpreniere la unua ĉapitro de la eldonota “La vojo returne”; recenzoj aperis en “Literatura Mondo” 1931-10, p. 234, kaj en “L’Esperanto” 1931-12, p. 316.
​Estas rimarkinda tio, kion skribis en tiu okazo la menciita itala revuo “L’Esperanto”: “È la descrizione, a pennellate violente e pittoresche, del marasma trovato nella nazione tedesca (e, press’a poco, in tutte le nazioni belligeranti) al ritorno dal fronte degli ex combattenti e del disagio morale nel quale questi vennero a trovarsi nella loro «vojo el la tranĉeoj returne al la civila vivo». Questo comprensibile disordine e disorganizzazione civile è stata, in Italia, felicemente arginata dalla lungimirante avvedutezza di Mussolini, che ha voluto e saputo trovare la giusta strada per risanare quel tale marasma”.
Traduko: Ĝi estas la priskribo, kelkfoje per violentaj kaj pentrindaj peniktuŝoj, de la konfuzego trovita en la germana nacio (kaj, proksimume, en ĉiuj militintaj nacio) je la reveno el la fronto de la eksaj batalintoj, kaj de la morala malkomforto en kiu ili troviĝis en sia «vojo el la tranĉeoj returne al la civila vivo». Ĉi tiu komprenebla malordo kaj civila malorganizo estis, en Italio, bonŝance bridita de la akravida saĝo de Mussolini, kiu volis kaj sciis trovi la ĝustan vojon por sanigi tiun konfuzegon”.
Estas emfazinda la tujeco de la aperigo de la versioj en Esperanto de la du romanoj, praktike en samtempeco kun la originaloj; estas ankaŭ notinde, ke la du tradukoj estis eldonitaj ĝuste en Germanio, en Kolonjo (antaŭ ol Teo Jung estis devigita migri al Nederlando, pro la nazia premo); kontraŭe, dua eldono de “La vojo returne” aperis en Britio, post la ekpreno de la povo en Germanio fare de nazioj kaj la eksterleĝigo kaj forbruligo de liaj verkoj

bruligo de libroj

bruligo de libroj


Same ekster Germanio aperis, en la revuo “Esperanto de UEA”, 1942, paĝoj 3-4, la traduko (prizorgita de François Hayotte) de novelo de Remarque (“Amu vian proksimulon!”).
En 1931 Remarque estis translokiĝinta al Svislando; poste li migris al Usono, revenante en 1948 al Svislando, kie li mortis en 1970.
​Mi aldonas:
– paĝon 23 de numero 49 (januaro 1918) de la germana bulteno “Internacia Bulteno”, kiu dum la unua mondmilito disvastigis en Esperanto sciigojn pri la konflikto, kompreneble el la germana vidpunkto. La komenca frazo “La orienta fronto militiste estas kvazaŭ foriĝinta kaj sur la alia fronto nenio grava okazis”, precize respondas al la titolo de la libro “En Okcidento nenio nova”;
– paĝon 316 de “L’Esperanto” 1931-12.
Oni ne devas skandaliĝi (malgraŭ ioma perturbiĝo) pro la utiligo de Esperanto por milita kaj partia propagando: laŭ la Deklaro de Bulonjo, rajtas esti nomata esperantisto ĉiu ajn kiu utiligas Esperanton, por ĉiu ajn celo li faras tion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *