Homoj

Bertha von Suttner

La 21-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1914) de la aŭstria baronino laŭ bohema deveno Bertha Felicitas Sophie von Suttner, naskita grafino Kinská von Wchinitz und Tettau (1843-1914)
it.wikipedia.org/wiki/Bertha_von_Suttner
eo.wikipedia.org/wiki/Bertha_von_Suttner
Nobel-Premiitino por Paco en 1905 pro ŝia pacifisma sindevigo, aŭtorino de la libro (en la germana) Die Waffen nieder! tradukita ankaŭ en la italan kun la titolo Giù le armi! kaj en Esperanton (de Armand Caumont) kun la titolo For la batalilojn
web.archive.org/web/20060131090056/http://82.182.30.179/inko/108-9.pdf
​Recenzo pri la Esperanta versio de la libro aperis en “Esperanto de UEA” 1915-3, p.31; ampleksa nekrologo (de Marie Hankel) estis publikigita en “La Revuo” VIII, 1913-1914, p. 559-560; detala artikolo pri Bertha Suttner (de Luigi Tadolini) aperis en “L’Esperanto” 1990-11/12, p. 8-9.
​La libro estis publike bruligita dum la nazia kampanjo de 1933 kontraŭ (interalie) pacifistaj aŭtoroj

bruligo de libroj

bruligo de libroj


​Postmilite, Aŭstrio honoris Bertha von Suttner metante ŝian portreton sur la aŭstrian moneron je 2 eŭroj, kaj eldonis poŝtmarkojn en 1965 kaj en 2009; poŝtmarkoj estis eldonitaj ankaŭ de Germanio, Ĉeĥa Respubliko kaj Svedio.
​Mi aldonas portreton de Bertha von Suttner, bildon de la monero, kaj la svedan poŝtmarkon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *