Homoj

Sergio Corazzini

​La 17-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1907) de la roma poeto Sergio Corazzini (1886-1907) it.wikipedia.org/wiki/Sergio_Corazzini
mortinta je nuraj 21 jaroj pro tuberkulozo
​Lia sperto pri vivo (aŭ, pli ĝuste, pri morto) klarigas kial li sentis sin “poeto pri la malgrandaj aĵoj”, uzante simplan lingvaĵon, kontraŭstare al la tiam reganta elverŝemo de D’Annunzio: lia poezio esprimas unuflanke melankolian viv-deziron, aliflanke la konscion ne havi estontecajn perspektivojn.
​En Esperanto ekzistas la traduko de tri poeziaĵoj de Corazzini, ĉiuj prizorgitaj de Carlo Minnaja kaj publikigitaj (paĝoj 31-36) in “Enlumas min senlimo”, LF-Koop 1990 (Desolazione del povero poeta sentimentale/ Afliktiĝo de la povra poeto sentimentala, Per organo di Barberia/ La gurdo kaj La morte di Tantalo/ La morto de Tantalo).
​Mi transskribas la originalon en la itala kaj la tradukon al Esperanto de L’organo di Barberia/ La gurdo, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumo “Enlumas min senlimo”;
– foton de Hansjörg Kindler, eo.wikipedia.org/wiki/Trixini
ludanta gurdon en foirplacoj por propagandi Esperanton (li estis originala personulo: magiisto kun artista nomo “Trixini”, pupisto, romkatolika pastro, vicprezidanto de IKUE/ Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Esperanto-aktivulo precipe en Luksemburgio; iumomente li transiris al malnovkatolika Eklezio kaj edziĝis);
– germanan poŝtmarkon (Berlino) de 1990 pro la ducentjara datreveno de la


PER ORGANO DI BARBERIA

Elemosina triste
di vecchie arie sperdute,
vanità di un’offerta
che nessuno raccoglie!
Primavera di foglie
in una via diserta!
Poveri ritornelli
che passano e ripassano
e sono come uccelli
di un cielo musicale!
Ariette d’ospedale
che ci sembra domandino
un’eco in elemosina!

Vedi: nessuno ascolta.
Sfogli la tua tristezza
monotona davanti
alla piccola casa
provinciale che dorme;
singhiozzi quel tuo brindisi
folle di agonizzanti
una seconda volta,
ritorni su’ tuoi pianti
ostinati di povero
fanciullo incontentato,
e nessuno ti ascolta.

Sergio Corazzini

LA GURDO

Almozo malgaja
de oldaj arioj perditaj,
vanec’ de oferdono
prenata de neniu!
Printempo el folioj
en iu strat’ dezerta!
Mizeraj refrenkantoj
pasantaj, repasantaj
simile al loĝantoj
de ĉieloj muzikaj!
Melodioj klinikaj
kiuj laŭŝajne petas
pri eĥo kiel almozo!

Vidu: neniu aŭskultas.
Malgajon monotonan
vian vi foliumas
antaŭ la eta domo
provinca, kiu dormas;
singultas vi la toston
frenezan, agonian
jam por la dua fojo;
kaj ree vi estas en viaj
ploroj obstinaj de povra
knabeto senkontenta;
aŭskultas vin neniu.

Sergio Corazzzini, trad. Carlo Minnaja
(el “Enlumas min senlimo”, 1990)

2 pensoj pri “Sergio Corazzini

  1. Ĉi tiu arkivo estas vera minejo pri itala kaj esperanta vivo kaj historio; tre bone organizita, vere gratulinadaj kaj la verkanto kaj la organizant(in)o. Valoras ĝin rigardi kaj lasi si altiri de la kunligoj kiiuj trenas al io ree interesa. Dankon!

Lasi respondon al Carlo Minnaja Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *