Homoj

Corrado Alvaro

La 11-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1956) de la kalabria verkisto, ĵurnalisto, poeto kaj scenaristo Corrado Alvaro (1895-1956)
it.wikipedia.org/wiki/Corrado_Alvaro
konata precipe pro la romano “Gente in Aspromonte” (Homoj en Aspromonto), laŭ kalabria fono (Aspromonto estas kruda montaro de Kalabrio
it.wikipedia.org/wiki/Aspromonte
En Esperanto, tamen, ekzistas nur unu ero, kiu parolas pri tute alia landoparto, la toskana Maremo: el “Itinerario italiano” (Itala Itinero), la rakonto “I pescatori dell’Argentario” – La fiŝkaptistoj de Arĝentaro (Arĝentaro estas promontoro apud Orbetello, en provinco de Grosseto
it.wikipedia.org/wiki/Promontorio_dell'Argentario
La traduko estas de Pier Vittorio Orlandini, kaj estas entenata en la volumo “Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – Dua parto”, ExCogita Editore, Milano 2010 (paĝoj 179-198), de kie mi tiras la biografiajn sciigojn sube trasskribitajn.
​Mi aldonas la kovrilon de la


Corrado Alvaro
(pr. Korrado Alvaro)

Corrado Avaro naskiĝis en vilaĝo San Luca (Reggio Calabria) en 1895, kaj mortis en Roma en 1956. Li batalis en la unua mondmiljto: el tiu tragika sperto naskiĝis liaj Poesie grigioverdi (Grizverdaj poemoj -1917). Inter la jaroj 1930 kaj 1935 li vojaĝis eksterlanden kiel speciala sendito de gravaj ĵurnaloj. Post kelkaj ne grandvaloraj verkoj, inter kiuj rakontaro L’amata alla finestra (L’ amatino ĉe la fenestro – 1929), li atingis plenan originalecon de temaro kaj de stilo per Gente in Aspromonte (Homoj en Aspromonto – 1930); en tiu verko, skribita laŭ la suda verisma tradicio, la inspirado estas samtempe lirika kaj verisma: la kalabria arkaika mondo estas fakte elvokata, pli ol
priskribata, atentigante tamen pri ĝiaj kompleksaj etikaj kaj sociaj komponantoj. Li verkis poste la alegorian-politikan romanon L’uomo è forte (La homo estas forta – 1938), rakontojn Incontri d’amore (Amaj renkontiĝoj) kaj la socian-psikologian
romanon L’età breve (La mallonga aĝo – 1946), kies daŭrigo estis Mastrangelina (1960) kaj Tutto è accaduto (Ĉio okazis – 1961), ambaŭ nefinitaj, postmortaj. Li komponis ankaŭ verkojn de esea kaj taglibra karaktero, inter kiuj Itinerario italiano (Itala
Itinero – 1933) kaj Il nostro tempo e la speranza (Nia tempo kaj la espero – 1952); per romano Belmoro (1957), nefinita, li provis la groteskan kaj sciencofikcian ĝenron.

Traduzione:
Corrado Avaro nacque nel villaggio San Luca (Reggio Calabria) nel 1895, e morì a Roma nel 1956. Combatté nella prima guerra mondiale: da quella tragica esperienza nacquero le sue Poesie grigioverdi (1917). Tra gli anni 1930 e 1935 viaggiò all’estero come inviato speciale di vari giornali. Dopo alcune opere di non grande valore, tra cui la raccolta di novelle L’amata alla finestra (1929), raggiunse una piena maturità tematica e stilistica con Gente in Aspromonte (1930); in quell’opera, scritta secondo la tradizione verista meridionale, l’ispirazione è insieme lirica e verista; l’arcaico mondo calabrese è infatti evocato più che descritto, tuttavia segnalando le sue complesse componenti etiche e sociali. Scrisse poi il romanzo allegorico-politico L’uomo è forte (1938), i racconti Incontri d’amore, e il romanzo socio-psicologico
L’età breve (1946), il cui seguito fu Mastrangelina (1960) e Tutto è accaduto (1961), entrambi incompitui, postumi. Scrisse anche opere di saggistica e di cronaca, tra cui Itinerario italiano (1933) e Il nostro tempo e la speranza (1952); con il romanzo Belmoro (1957), incompiuto, tentò il genere grottesco e fantascientifico.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *