Homoj

Friedrich Hölderlin

La 7-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1843) de la germana poeto Johann Christian Friedrich Hölderlin, konata kiel Friedrich Hölderlin (1770-1843)

it.wikipedia.org/wiki/Friedrich_H%C3%B6lderlin

eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_H%C3%B6lderlin

Pluraj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto, kelkaj eĉ ripete:

– Sortokanto de Hiperio (Hyperions Schicksalslied) – En: Rikardo Ŝulco: La muzino, Paderborn: Esperanto-Centro, 1992, paĝoj 167–172.

– Fatalkanto de Hiperiono (Hyperions Schicksalslied) – En: Wilhelm Theodor Oeste: Esperanto, Mittler der Weltliteratur, München-Pasing: Ziegler, 1952, paĝoj 84–85.

– Sortokanto de Hiperiono (Hyperions Schicksalslied) – Trad. Guido Holz. En: Tradukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988, paĝoj 35–38.

– Sortokanto de Hiperiono (Hyperions Schicksalslied)  – Trad. Hans-Georg Kaiser (Cezar), poŝtolisto “cezarpoezio” 2004.09.06

– Duono de l’ vivo (Hälfte des Lebens) – En: Rikardo Ŝulco: La muzino, Paderborn: Esperanto-Centro, 1992, paĝoj 167–172.

– Duono de l’ vivo (Hälfte des Lebens) – Trad. Guido Holz. En: Tradukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988, paĝoj 35–38.

– Duono de l’ vivo (Hälfte des Lebens) – Trad. Hans-Georg Kaiser (Cezar)

– Vivotedo (Lebensüberdruss) – En: Rikardo Ŝulco: La muzino, Paderborn: Esperanto-Centro, 1992, paĝoj 167–172.

– Al rozo (An eine Rose) – En: Rikardo Ŝulco: La muzino, Paderborn: Esperanto-Centro, 1992, p. 135

L’ agrablan (Das Angenehme dieser Welt) – Trad. Hans-Georg Kaiser (Cezar)

Al la parcoj (An die Parzen) – Trad. Guido Holz – En: Tradukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988, paĝoj 35–38.

 

Mi transskribas unu el la tradukoj de “Hyperions Schicksallied – Sortokanto de Hiperiono” (tiun de Hans-Georg Kaiser – Cezar), kune kun la koncerna germana teksto, kaj aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la germana poŝtmarko eldonita en 1970 pro la 200-jara datreveno de la naskiĝo de la poeto (rimarko: 1770 estis bonkvalkita jaro en Germanio, dum ĝi naskiĝis ankaŭ Beethoven kaj Hegel).


Hyperions Schicksallied Sortokanto de Hiperiono
Ihr wandelt droben im Licht
Auf weichem Boden, selige Genien!
Glänzende Götterlüfte
Rühren euch leicht,
Wie die Finger der Künstlerin
Heilige Saiten.Schicksallos, wie der schlafende
Säugling, atmen die Himmlischen;
Keusch bewahrt
In bescheidener Knospe,
Blühet ewig
Ihnen der Geist,
Und die seligen Augen
Blicken in stiller
Ewiger Klarheit.

Doch uns ist gegeben,
Auf keiner Stätte zu ruhn,
Es schwinden, es fallen
Die leidenden Menschen
Blindlings von einer
Stunde zur andern,
Wie Wasser von Klippe
zu Klippe geworfen,
Jahr lang ins Ungewisse hinab.

Vi promenas supre en lumo
sur mola tero, benataj genioj!
Brilaj dioaeroj
tuŝas vin softe,
kiel la fingroj de l’ artistino
sanktajn kordojn.Sensortaj kiel dormanta
bebo, spiras la ĉieluloj;
ĉaste rezervataj
en modesta burĝono,
eterne floras
al ili la spirito,
kaj la benataj okuloj
rigardas en kvieta
eterna klareco.

Sed al ni estas donite,
en neniu loko ripozi,
foriĝas kaj falas
la homoj suferantaj
kun blinda subiteco
de horo al horo,
kiel akvo ĵetita
de rifo al rifo,
dum jaroj en la necerton malsupen.

Unu penso pri “Friedrich Hölderlin

  1. Kara amiko,
    dankon pro la mencio de miaj tradukoj, mi aldonas kelkajn ligojn rete atingeblajn:

    Estas ni! (traduko de prozteksto)
    https://cezartradukoj.blogspot.com/2017/02/frederiko-holderlin-estas-ni-ni-sed.html

    L’ agrablan… (rimpoemtraduko)
    https://cezartradukoj.blogspot.com/2014/05/friedrich-holderlin-lagrablan-rimpoemo.html

    Duono de l’ vivo (rimpoemtraduko)
    https://cezartradukoj.blogspot.com/2013/07/frederiko-holderlin-duono-de-l-vivo.html

    Sortokanto de Hiperiono (prozpoemtraduko)
    https://cezartradukoj.blogspot.com/2013/07/frederiko-holderlin-sortokanto-de.html

    Salutas Hans-Georg Kaiser

Lasi respondon al Hans-Georg Kaiser Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *