Homoj

Federico Garcìa Lorca

La 5-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1898) de la hispana poeto kaj dramverkisto Federico del Sagrado Corazón de Jesús García Lorca, konata simple kiel Federico García Lorca (1898-1936)

it.wikipedia.org/wiki/Federico_Garc%C3%ADa_Lorca

eo.wikipedia.org/wiki/Federico_Garc%C3%ADa_Lorca

murdita (je nuraj 38 jaroj) dum la hispana intercivitana milito, de nekonatoj preskaŭ certe ligitaj al la frankisma naciismo.

Pro la apogo, kiun li donis al la komunista movado, dum la frankisma reĝimo liaj verkoj estis rigardataj kiun suspekto en Hispanio (tamen ili estis troveblaj: mi mem aĉetis en Barcelono, en 1963, dikan volumon en la hispana; kaj la eldono en Esperanto de la “Romancero gitano” estas de 1971: Cigana Romancaro, trad. Fernando de Diego, Stafeto, La Laguna 1971, 110 paĝoj eo.wikipedia.org/wiki/Cigana_Romancaro );

spegule, volumo el 78 paĝoj kun la traduko al Esperanto de liaj poeziaĵoj estis publikigita en Moskvo en 1968: “Federico García Lorca – Liriko – Elhispanigis Konstantin Gusev – Moskvo, 1968, Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj.

Krom la cititaj verkoj, en Esperanto aperis:

– Bodas de sangre (Sanga nupto)

it.wikipedia.org/wiki/Nozze_di_sangue_%28dramma%29

kune kun La Casa de Bernarda Alba (La domo de Bernarda Alba), trad.: Miguel Fernández, Madrid, 1987, 229 p.

it.wikipedia.org/wiki/La_casa_di_Bernarda_Alba ;

– Bodas de sangre (Sanga nupto), trad. Miguel Fernández, Madrid, Andaluza Esperanto-Unuiĝo/ Hispana Esperanto-Federacio, 1998, 118 p. (mencio en “Esperanto de UEA 1998-7/8, p. 140);

Krome:

– Miguel Fernández verkis “Sur la spuroj de Federico García Lorca”, – Santiago de Compostela, 1996, 117 p., kun riĉa apendico (mencio en “Esperanto de UEA” 1997-10, p. 176, kaj recenzo en “Sennaciulo” 2000-5, p. 60);

– Antonio Marco Botella detale analizis la popolstilon en la poezio de Lorca

sites.google.com/site/zaragozafrateco/antonio-marco/beletraj-pagoj/pri-lorca

 

Mi aldonas:

– la kovrilon de la volumo publikigita en Moskvo en 1968, kaj la recenzon de Fernando de Diego publikigitan en “Esperanto de UEA” 1968-12, p. 178;

– la italan poŝtmarkon eldonitan en 1998 pro la jarcenta datreveno de la naskiĝo de García Lorca, kaj la koncernan poŝtan stampon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *