Homoj

Giuseppe Garibaldi

La 2-an de junio estas la datreveno de la morto (nel 1882) de la itala generalo, patrioto, politikisto kaj verkisto Giuseppe Garibaldi (1807-1882)

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Garibaldi

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Garibaldi

naskiĝinta en Nico kiam tiu urbo estis itala, konata kiel “la Heroo de la Du Mondoj” pro la militaĵoj plenumitaj en Eŭropo kaj en Suda Ameriko, unu el la italaj personuloj plej famkonataj en la mondo.

Lia familia nomo mem, kaj liaj travivaĵoj, naskis vortojn kaj dirmanierojn en la itala lingvo; sufiĉas pensi pri ĉi tiuj esprimoj, ne facile tradukeblaj:

– “garibaldino” (ne nur “garibaldiano”, tio estas “soldato de Garibaldi”, sed ankaŭ “komunista partizano”:

“alla garibaldina” (= impete, kun elano sindonema sed senpripensa, kaj ankaŭ improvizite kaj fuŝe);

– “parlare male di Garibaldi” (= misparoli, aŭ diri malgrablajn verojn, pri personoj aŭ institucioj unuanime taksataj sanktaj kaj netuŝindaj; tuŝi sanktaĵojn);

– le “camicie rosse” (la Ruĝaj Ĉemizuloj);

– la “Spedizione dei Mille” (la Ekspedicio de la Milo);

– “Obbedisco” (Mi sendiskute obeas);

– “O Roma o Morte” (Aŭ Romo aŭ Morto).

Pri tio, ĉar pri Garibaldi oni diris ĉian eblan bonon (eĉ ĝis tio, ke oni preskaŭ transformis lin al idealigita figuro), mi atentigas ke je lia tempo ne ĉiuj samopiniis, kvankam de tiam, kiel oni diras en Romo, “multe da akvo pasis sub la pontoj de Tibero”. Ekzemple, jen tio kion skribis “Espero katolika” en la numero de aprilo 1912:

>En Italujo sekretaj ligoj de la karbonarioj, aŭ Juna Italujo kaj aliaj nome per pero de revolucio, pli poste en alianco kun “piemonta registaro” celadis la unuiĝon de l’ Italujo; kaj ĉar la Papo ne volis kaj ne povis rezigni laikan regadon, pro tio turnis sin la malamego de tiel nomitaj “italianissimi” kontraŭ la Apostola Seĝo kaj Katolika religio tiel, ke unu el iliaj korifeoj – Garibaldi – ne hezitis nomi la Papon: la vampiro, la papecon (papan regadon): la kancero de l’ Italujo, kaj katolikan religion: la pereigilo de l’ homaro.

(Siavice, la zelotoj de Garibaldi tiel malamis la Katolikan Eklezion, ke la monumento al la generalo starigita sur la roma monteto Janikulo parade montras la dorson al Vatikano).

Sed venante al la rilatoj inter Giuseppe Garibaldi kaj la internacia lingvo, kompreneble oni devas konsideri ke Garibaldi mortis en 1882, dum Esperanto naskiĝis poste, en 1887; sed jen “frandaĵo”, tirita el “L’Esperanto” 1983-1,2:

>Come tanti precursori, persino Garibaldi «per dare forma concreta all’unione dei popoli, propone di tendere verso una lingua comune, cominciando a riavvicinare le lingue che hanno radici comuni, le lingue latine per esempio, e consiglia di non disperare (sic!) anche se sa che l’impresa è ardua».

>Siamo a circa dieci anni prima del 1887, anno di nascita dell’Esperanto.

>Ce n’è a sufficienza per conferirgli a posteriori un riconoscimento di «Esperantista ad honorem».

>La citazione riportata è estratta dall’articolo «Garibaldi europeo» della pronipote Anita (pag. 18 della rivista mensile «Comunità Europee» n. 11-12/82).

Pier Marcello Tacconi

(Traduko:

>Samkiel multaj antaŭirantoj, eĉ Garibaldi «por doni konkretan formon al la unuiĝo de la popoloj, proponas strebi al komuna lingvo, komencante per la alprokimigo de la lingvoj kiuj havas komunajn radikojn, ekzemple la latinidaj lingvoj, kaj li konsilas ne malesperi (tiel!) kvankam li scias ke la entrepreno estas malfacila ».

>Ni estas je ĉirkaŭ dek jaroj antaŭ 1887, naskiĝjaro de Esperanto.

>Tio sufiĉas por havigi al li post-tempe rekonon de «Honora Esperantisto».

>La transskribita citaĵo estas eltirita el la artikolo «Garibaldi eŭropa» de la pranepino Anita (paĝo 18 de la monata revuo «Comunità Europee» n. 11-12/82).

>Pier Marcello Tacconi)

Mi transskribas la eron el la libro “Koro” de Edmondo De Amicis  pro la morto de Garibaldi, en la itala kaj en la traduko en Esperanto de Ettore Fasce, kaj aldonas:

– la foton de la monumento al Giuseppe Garibaldi sur la roma monteto Janikulo;

– la bildon de la poŝtmarko eldonita la 2-an de junio 1982 de la Itala Poŝto okaze de la jarcenta datreveno de la morto de Giuseppe Garibaldi.

 


GIUGNO

GARIBALDI

 

3, sabato. Domani è la festa nazionale

 

Oggi è un lutto nazionale. Ieri sera è morto Garibaldi. Sai chi era? È quello che affrancò dieci milioni d’Italiani dalla tirannia dei Borboni. È morto a settantacinque anni. Era nato a Nizza, figliuolo d’un capitano di bastimento. A otto anni salvò la vita a una donna, a tredici, tirò a salvamento una barca piena di compagni che naufragavano, a ventisette, trasse dall’acque di Marsiglia un giovanetto che s’annegava, a quarant’uno scampò un bastimento dall’incendio sull’Oceano. Egli combatté dieci anni in America per la libertà d’un popolo straniero, combatté in tre guerre contro gli Austriaci per la liberazione della Lombardia e del Trentino difese Roma dai Francesi nel 1849, liberò Palermo e Napoli nel 1860, ricombatté per Roma nel ‘67, lottò nel 1870 contro i Tedeschi in difesa della Francia. Egli aveva la fiamma dell’eroismo e il genio della guerra. Combatté in quaranta combattimenti e ne vinse trentasette. Quando non combatté, lavorò per vivere o si chiuse in un’isola solitaria a coltivare la terra. Egli fu maestro marinaio, operaio, negoziante, soldato, generale, dittatore. Era grande, semplice e buono. Odiava tutti gli oppressori; amava tutti i popoli; proteggeva tutti i deboli; non aveva altra aspirazione che il bene, rifiutava gli onori; disprezzava la morte, adorava l’Italia. Quando gettava un grido di guerra, legioni di valorosi accorrevano a lui da ogni parte. signori lasciavano i palazzi; operai le officine, giovanetti le scuole per andar a combattere al sole della sua gloria. In guerra portava una camicia rossa. Era forte, biondo, bello. Sui campi di battaglia era un fulmine, negli affetti un fanciullo, nei dolori un santo. Mille Italiani son morti per la patria, felici morendo di vederlo passar di lontano vittorioso migliaia si sarebbero fatti uccidere per lui; milioni lo benedissero e lo benediranno. È morto. Il mondo intero lo piange. Tu non lo comprendi per ora. Ma leggerai le sue gesta, udrai parlar di lui continuamente nella vita; e via via che crescerai, la sua immagine crescerà pure davanti a te; quando sarai un uomo, lo vedrai gigante, e quando non sarai più al mondo tu, quando non vivranno più i figli dei tuoi figli, e quelli che saran nati da loro, ancora le generazioni vedranno in alto la sua testa luminosa di redentore di popoli coronata dai nomi delle sue vittorie come da un cerchio di stelle, e ad ogni italiano risplenderà la fronte e l’anima pronunziando il suo nome.

TUO PADRE

 

JUNIO

GARIBALDI.

la 3an de junio. Morgaŭ estos nacia festotago.

 

Hodiaŭ estas nacifunebra tago. Hieraŭ vespere mortis Garibaldi. Ĉu vi scias, kiu estis li? Li estas tiu, kiu liberigis dek milionojn da Italoj de la tiraneco de Borbonoj. Li mortis sepdekkvinjara. Li naskiĝis en Nico, filo de ŝipestro. Kiam li estis nur okjara, li savis de morto virinon; kiam dektrijara, li tiris al savo boaton plenan de kamaradoj, kiuj estis dronantaj; je la aĝo de dudeksep jaroj, en Marsiljo, li eltiris elmare dronantan junulon; je kvardekunu, li savis ŝipon de brulego en la Oceano. Li batalis dek jarojn en Ameriko por la liberigo de alilanda popolo, batalis, okaze de tri militoj, kontraŭ la Aŭstroj, por la liberigo de Lombardio kaj de la Trentregiono, defendis Romon kontraŭ la Francoj en 1849, liberigis Palermon kaj Napolon en 1860, refoje batalis por Romo en 1867, luktadis en 1870 kontraŭ la Germanoj defende de Francujo. Li posedis la flamon de heroeco kaj la genion de la militarto. Li partoprenis kvardek batalojn kaj el ili venkis trideksep. Kiam li ne batalis, li perlaboris sian panon aŭ apartiĝis en soleca insulo por kulturadi la kamparon. Li estis instruisto, maristo, laboristo, komercisto, soldato, generalo, diktatoro. Li estis granda, simpla, bona. Li malamis ĉiujn subpremantojn, amis ĉiujn popolojn, protektis ĉiujn malfortulojn; li nur aspiris bonon, rifuzis honorojn, malŝatis mortotimon, tre amis Italujon. Kiam li disaŭdigis militkrion, legioj da bravuloj alkuris al li de ĉiuflanke; riĉuloj forlasis siajn palacojn, laboristoj siajn laborejojn, junuloj siajn lernejojn por kuri al batalado en la suno de lia gloro. Dumbatale li surportis ruĝan ĉemizon. Li estis forta, blonda, bela. Sur la batalkampo li agis fulmrapidece; en siaj afekcioj samkiel infano, en la doloroj kvazaŭ sanktule. Mil Italoj mortis por sia patrujo, feliĉaj vidi – dum ili mortis – lin preterpasi, de malproksime, kiel venkinton; miloj da ili estus sin mortigintaj pro li; milionoj da ili benis kaj benos lin. Li mortis. La tuta mondo priploras lin. Nuntempe vi tion ne komprenas. Sed vi legos pri liaj faroj, vi aŭdos senĉese paroli pri li dum via vivo, kaj ju pli vi kreskos, lia bildo pligrandiĝos antaŭ vi; kiam vi estos plenaĝulo, vi vidos lin gigante granda, kaj kiam vi plu ne vivos, kiam plu ne vivos la filoj de viaj filoj kaj tiuj de ili naskiĝintaj, ankoraŭ la generacioj vidos alte lian lumebrilan kapon de liberiganto de popoloj, kronitan de la nomoj de liaj venkoj kvazaŭ de stelaŭreolo, kaj al ĉiu Italo ekbrilos la frunto kaj la animo elparolante lian nomon.

VIA PATRO.

Edmondo De Amicis, Cuore (Koro), trad. Ettore Fasce

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *