Eventoj

sen tabako

La 31-an de majo la Monda San-Organizo invitas celebri la “Mondan Tagon sen tabako”

it.wikipedia.org/wiki/Giornata_mondiale_senza_tabacco

kun la celo kuraĝigi je la ĉesigo de fumado, komencante per la sindeteno de tabako sum almenaŭ 24 horoj.

Pri tio, ne estas aparte grave ke Ĉeĥov verkis monologon titolitan “Tabako malbonefikas”, tradukitan al Esperanto kun la titolo “Pri la malutilo de tabako”, kaj surscenigitan de Srdjan Flego dum la Universala Kongreso de Marsejlo en 1957 (recenzo en “Esperanto de UEA” 1957-7/8, p. 129) kaj en tiu de Sofio de 1963 (recenzo en “Esperanto de UEA” 1963-9, 146). Fakte, tiu titolo ne havas disvolviĝon en la verko, kiu en realo pritraktas tute alian temon (iu edzo, ĝisosta fumanto, estas devigita de la despoteca edzino fari, kontraŭvole, prelegon pri la damaĝoj de fumado).

Ampleksa artikolo de A. Héroux, titolita “MALGRAŬ VULKANOJ KAJ ALIAJ FUMANTOJ… LA ĈIELO HELIĜAS”, estas publikigita en “Espero katolika” 1986-2: www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1986_02.htm#7

Same en “Espero katolika” (en numero 1989-4:

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1989_04.htm#11 )

estas publikigita la “Preĝo de tabakumantoj”.

Mi aldonas:

– la francan poŝtmarkon eldonitan en 1980 por la batalo kontraŭ fumado, kun la slogano “À vous de choisir: le tabac ou la santé” (Al vi elekti: tabako aŭ sano);

– la italan poŝtmarkon eldonitan en 1982 por la batalo kontraŭ fumado;

– inviton ne fumi, en la itala, la angla kaj Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *