Homoj

Voltaire

La 30-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1778) de François-Marie Arouet (1694-1778), konata per la pseŭdonimo Voltaire (en Esperanto, Volter aŭ Voltero)

it.wikipedia.org/wiki/Voltaire

eo.wikipedia.org/wiki/Voltaire

franca filozofo, verkisto, historiisto kaj eseisto.

Mi resendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj al la recenzo (kiun mi transskribas) de kelkaj liaj verkoj tradukitaj en Esperanto: Candide, ou l’Optimisme; Zadig ou la Destinée; L’ingénu.

Mi aldonas:

– la kovrilon de la volumo kiu kolektas la tri verkojn tradukitajn al Esperanto: “Tri verkoj de Volter (Voltaire): Kandid aŭ la Optimismo; Zadig aŭ la Destino; Senartifikulo”, trad. E. Lanti, Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris 1956;

– portreton de Voltaire en junaĝo.


donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/volter.html

 

Recenzo: Tri verkoj de Volter

de Tomaš PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 paĝoj 115-120

 

En traduko de E. Lanti eldonis 1956 Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris; 19 X 13 cm. 312 paĝoj, papera bindaĵo kun portreto de la aŭtoro. Prezo fr. fk 960. — mendebla ĉe la Nica Literatura Revuo.

La eldonanto kunigis en unu volumon tri rakontojn de la sama aŭtoro tradukitajn per la plumo de E. Lanti. La unua inter ili, Kandid, aperis jam en la jaro 1929, sed ĝi estas jam delonge elĉerpita; do temas pri represo, kun nemultaj korektoj de la lingvaĵo. La aliaj du, Zadig kaj Senartifikulo, aperas en la manoj de la legantoj la unuan fojon.

La aŭtoro de la tri rakontoj estas François-Marie Arouet (1694-1778), konata en la tuta mondo sub sia anagrama pseŭdonimo Voltaire (tirita el la romanaj literoj: Arovet L.I. t.e. Arouet la juna). Lanti, fidela al la tradicio de la SAT-presaĵoj, skribas lian nomon, same kiel la aliajn, fonetike, do: “Volter”, menciante nur parenteze la ĝustan ortografion. Mi persone preferus, kaj certe ankaŭ multaj legantoj, se oni konservus en la teksto la originalan formon de la nomoj kun unufoja klarigo de la prononcado; tion despli, ke Lanti ne estas konsekvenca kun si, parolante ekzemple jam sur la unua paĝo pri la kastelo “Thunderten-tronchk”!

Voltaire, filozofo, verkisto, historiisto, poeto, unu el la plej grandaj spiritoj de la franca nacio en la 18-a jarcento kaj ideaj preparantoj de la Granda Revolucio, sciis dum longaj jaroj de sia aktiveco maltrankviligadi siajn samtempulojn. Li mem, riĉa burĝo, ŝatis moviĝi en la alta societo de la nobelaro, aspiris galantajn aventurojn, gustumis vivon de kortegano; sed aliflanke li ankaŭ spertis la persekutadon, maljustaĵojn, malfavoron de la potenculoj kaj eĉ karceron. Liaj lastaj jaroj estis granda triumfo, kvankam kontraŭ li staris ĉiuj potencoj de la konservativismo: la eklezio kaj kortego, la universitato, la parlamento. Li ĝisvivis mondvastan reputacion kaj omaĝajn honorojn. Al lia domo pilgrimis kaj antaŭ lia genio kliniĝis en respekto la elito de la tuta Eŭropo.

Voltaire, malgraŭ sia partopreno en la agrablaj partoj de la vivo, sentis tre intense la grandajn moralajn mankojn de la samtempa societo kaj senĉese ilin atakis per ĉiuj armiloj de sia eksterordinara intelekto. Li iĝis fama kaj akiris multajn simpatiojn pro siaj sentimaj defendoj al la viktimoj de la antaŭjuĝoj kaj justic-eraroj. Li ankaŭ sciis siajn opiniojn popularigi per speciale efika maniero: nome en la formo de la dramoj, romanoj, poemoj, kaj precipe per satiraj rakontoj. En ili eminentas lia klara stilo. La vivoplena kaj elasta inteligento vidiĝas en prozo facilmova, konciza, ŝaŭme perlanta per humuro, sarkasmo kaj sprito. Kaj ĝi samtempe staras en la servoj de la plej noblaj homaj celoj. Per alloge legindaj pamfletoj Voltaire atakas la netoleremon de la religioj, la sensencaĵojn de la superstiĉoj, la absurdecon de la societaj antaŭjuĝoj, la por nenio utilajn malklerajn aŭ malice ruzajn monaĥojn, la malbonajn regantojn kaj or-avidajn konkerantojn, la koruptitajn tribunalojn kaj oficistojn kaj la frivolemon de la altaj klasoj.

Ni ne malkaŝu, ke la granda distanco de du jarcentoj, kiu nin apartigas de la tempo, kiam la rakontoj de Voltaire estis skribataj (por la tri nomitaj verkoj estis la jaroj 1759, 1747 kaj 1767), estas bone sentebla en komparo kun la hodiaŭaj kriterioj de la arta literaturo. La rakontoj impresas iom arkaike, la senbida fantazio de la verkisto ne estas disciplinita laŭ la modernaj postuloj de la roman-stilo, la figuroj ofte moviĝas kiel marionetoj, ŝovate tien-reen laŭ la momenta kaprico de la aŭtoro, sen interna devo, sen kaŭza interligiteco. La plumo de Voltaire videble rapidas kaj plurloke eĉ galopas antaŭen, nelasante al sia mastro respiron, por ke li povu halti kaj detale prilabori la motivigon de la scenoj kaj karakteroj. Ĉio ĉi estas nemirinda: dum la pasintaj ducent jaroj ja superkreskis neeviteble la kulturo de la skribata vorto la nivelon de la antaŭuloj el la tempo de Voltaire. Sed eĉ se ni, mezurante per la nuntempaj kriterioj, trovas relativan simplecon kaj primitivecon en la formo de la satiroj de Voltaire, ni ne povas malrekoni ilian vervon, delikatan ironion kaj pasian amon al la justeco kaj homa libero. Ili estas al ni despli intimaj kaj spirite proksimaj, ju pli ni konvinkiĝas, ke la friponaĵoj kaj misordoj, kontraŭ kiuj la aŭtoro rompis sian lancon, ne estas elsarkitaj, sed ankoraŭ nun same venenas kaj sufokas la feliĉon de la homaro.

Ĉiun el la nomitaj tri verkoj Voltaire skribis kun speciala intenco, signita jam per la titolo:

 

“Kandid aŭ la Optimismo” estas opiniata kiel la plej elstara el la nelongaj rakontoj de Voltaire. En ĝi la aŭtoro eluzis sian tutan konon de la homa vivo kaj mondo, de la historio kaj filozofio kaj sian vivsperton kaj mondkoncepton. En ĝi li celas pereigi la optimisman kredon je la Providenco, kaj li tion faras karikaturante la ĵargonon de la metafiziko de Leibnitz kaj ties tezon, ke “tiu ĉi mondo estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj”. La aŭtoro lasas la obstinan optimiston Panglos kune kun lia disĉiplo Kandid kaj kun aliaj amikoj pasi ĉiujn eblajn katastrofojn, kiujn scias la fabelista lerteco elpensi, ekzamenante tiel ilian persistemon en la optimisma kredo. La konkludo de la novelo estas, ke la vivo ne estas bona, sed ĝi ne estas ankaŭ malesperinda; ĝi estas meze tolerebla kaj oni povas ĝin eĉ plibonigi; oni forlasu la senutilan kaj absurdan rezonadon pri la metafiziko kaj prefere kulturu la kukumojn en sia ĝardeno; tio forigas tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Jen unu ekzemplo de la satira stilo de Voltaire; li priskribas, kial kaj kiel la optimisma filozofo Panglos kaj Kandid venis en la manojn de la Sankta Inkvizicio:

“Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon, ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro, ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi… Post tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian disĉiplon Kandid, unu pro tio, ke li parolis, kaj la alian, ĉar li aŭskultis kun aproba mienoŭ.. Vestite kiel punotaj herezuloj… ili procesie marŝis, kaj aýdis tre kortuŝan predikon, kiun sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange batata, dum oni kantis; aliaj tri homoj… estis bruligataj, kaj Panglos estis pendigata, kvankam tio estis nekutima. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado…”.

Kiel la unua, ankaŭ la dua novelo, nomata… “Zadig aŭ la Destino” estas verkita en formo de fantaziplena fabelo, ĉifoje el la antikva Babilono. La samnoma heroo, homo lerta, inteligenta kaj virta, pasas tra plej strangaj ŝanĝiĝoj de la sorto: favorato de la reĝo, karcerulo, ministro, sklavo kaj fine mem reĝo, tiaj estis la ĉefaj stacioj de lia kariero. Liaj sortobatoj ŝajnas al li absurdaj, la ĉiam novaj refaloj en la mizeron nemerititaj, sed fine li lernas ĉe misterplena ermito, kiu lin instruas pri Destino, novan saĝon, nome ke sur nia tero la malfeliĉo devas ekzisti: “Hazardo ne ekzistas; ĉio estas provo, aŭ puno, aŭ rekompenco, aŭ antaŭzorgo… Kaj Zadig surgenue adoris la Providencon kaj submetiĝis.” Tiu ĉi surpriza fino de la verko, kiam ĉio bone ordiĝas sub la regado de la Providenco, estas ironia ŝerco de Voltaire, moke rida grimaco, kiu ludas ĉirkaŭ lia buŝo ankaŭ sur la fama portreto, desegnita de R. Bartelmes.

Tiu ĉi novelo estas plena de amuzaj epizodoj kaj anekdotoj en la stilo de la orientaj fabeloj, kaj eĉ scenoj indaj je la plumo de Molière, ekz. kiel Zadig elkuracis la korteganon Iraks el lia vanteco, ĉirkaŭiginte lin per neforigeblaj flatemuloj.

La tria verko de tiu ĉi volumo estas “Senartifikulo” (iom peza traduko de la originala nomo “L’ingénu”; “Naivulo” estus pli bona). Tiu ĉi novelo havas tre apartan trajton. En ĝi Voltaire forlasis la mondon de la fabela fantazio. Li ellaboris historion pri junulo, verŝajne francdevena, kiu pasigis dudek jarojn inter la indiana gento de Huronoj kaj poste venas en Eŭropon, kie lin akceptas lia supozata onklo, prioro de monaĥejo. La nature simpla kaj naive senruza juna homo estas nomata “Senartifikulo”. Lia pura menso ĉiupaŝe puŝiĝas kontraŭ la antaŭjuĝojn de la eŭropa societo. Tamen lia sorto disvolviĝas tute nature, unu situacio konsekvence sekvas la alian (kompare kun la herooj de la aliaj du noveloj). Ni vidas nian Senartifikulon, kiel li konvertiĝas al la kristana kredo, embarasante en ĉiu momento la apostolojn de la religio; kiel li veturas al la franca reĝo por akcepti el liaj manoj la merititan rekompencon, sed estas metata en la karceron de Bastille, kaj kiel lin post unu jaro savas lia fianĉino el la malliberejo, oferante sian virgecon al influhava kortegano. La fianĉino poste mortas kaŭze de la morala ŝoko. Sed sur la lasta paĝo de la novelo la aŭtoro denove moke rikanas al la legantoj, prezentante al ni ĉiujn rolulojn, kiu estis trafitaj per maljustaĵo, danke akceptantaj postenojn, donacojn kaj prebendojn el la mano de la samaj homoj, kiuj ilin humiligis kaj senpune krimis kontraŭ ili. Eĉ nia simpatia Hurono akceptas postenon en la armeo kaj prudentiĝinte fariĝas bonega franca oficiro. Oni ne povas pli klare signifi, ke eĉ la plej rafinita societo baziĝas sur la maljusteco de unuj, sur la rezignacio de alia kaj, sur la hipokriteco de ĉiuj. En tia mondo la devo de la saĝulo estas fari la necesajn kompromisojn por ebligi sian liberecon (primum vivere), kaj tiam uzi siajn talentojn por iom mildigi la vivon al la aliaj (deinde… benefacere). Jen kion Voltaire faris en sia maljuna aĝo, en Ferney, akcelante la industrion kaj la agrikulturon, pri kies progresoj li fieris pli ol pri siaj libroj.

La lingvaĵo de E. Lanti estas trafa, eleganta, klara. La tradukinto mem diras pri sia tekniko, ke li penas plejeble senbalastigi la lingvon per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Nu, se li en la jaro 1929 opiniis, ke tio verŝajne tiklos kelkajn legantojn, mi volus konstati, ke tia ŝparemo de la vortelementoj apenaŭ estas okulfrapa aŭ eĉ ĝena. Nur iam-tiam la leganto haltas super vorto kiel “belino”, kiu tamen estas tute escepta. Sed malpli da konsento verŝajne renkontos la apostrofado de la adjektiva a-finaĵo ĉe la radiko “bel” (bel’ Astarta, bel’ Falida). Kiel arkaikaj, eĉ dubindaj impresas la vortturnoj “eniri en la ĉambro” (anst. en la ĉambron), “alveni en la herbejo”, kaj uzado de la Da-prepozitivo sen antaŭanta mezurvorto (“Li havis iom da barbo; li bone sciis, ke da ĝi la Huronoj ne havas… “). Kelkfoje estas neĝuste uzita refleksivo (“Li promenis kun lia fratino”: laŭsence kun sia fratino; “Oni ne devis porti lin en sian liton”: en lian…).

Entute la eldono estas zorga, la libro amuza instrua kaj havinda.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *