Homoj

Francesco Berni

La 26-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1535) de la toskana poeto kaj verkisto Francesco Berni (1497-1535) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Berni

Lia beletra produktaro (tre ampleksa, malgraŭ la mallonga vivo de nuraj 38 jeroj) naskis burleskan ĝenron nomitan, laŭ lia nomo, “berneska”; ekzemplo pri ĝi estas la soneto kiun mi transskribas, “Lode dell’aver moglie”, tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja kun la titolo “Pri edzinhavo” (el la “Itala Antologio”, FEI Milano 1987, pag. 185).

Mi aldonas:

– la kovrilon de la Itala Antologio;

– karton kiu montras straton Berni en Romo, kie dum multaj jaroj havis sian sidejon IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista);

– koverton de letero sendita en 1979 de Tajvano al IKUE en strato Berni (oni rimarku la vertikalan skribmanieron).


LODE  DELL’AVER  MOGLIE 

 

Cancheri e beccafichi magri arrosto,

e magnar carne salsa senza bere;

essere stracco e non poter sedere;

aver il fuoco appresso e ‘l vin discosto;

 

riscuoter a bell’agio e pagar tosto,

e dar ad altri per dover avere;

esser ad una festa e non vedere,

e de gennar sudar come di agosto;

 

aver un sassolin nella scarpetta

et una pulce drento ad una calza,

che vadi in su in giù per istaffetta;

 

una mano imbrattata ed una netta;

una gamba calzata ed una scalza;

esser fatto aspettar ed aver fretta:

 

chi più n’ha più ne metta

e conti tutti i dispetti e le doglie,

ché la peggior di tutte è l’aver moglie.

Francesco Berni

 

PRI EDZINHAVO

 

Kankrojn, birdetojn tre rostitajn kruste,

porkopeklaĵon manĝi sen trinkado;

kvankam lacega stari sen kompato;

esti sen vino, sed kun flam’ ĉebruste;

enspezi lante, pagi tempoĝuste;

monprunti por ricevi grad’ post grado;

ĉeesti feston en ne vida stato;

ŝviti dumvintre kiel dumaŭguste;

havi malgrandan ŝtonon en ŝueto,

dum en la ŝtrumpo unu pulo luda

iradas supren suben laŭ stafeto;

unu manon malpura, unu en neto,

unu kruron vestita, unu nuda;

esti en trudatend’ dum urĝas preto;

kaj ĉiu kun almeto

kalkulu ankaŭ spiton kaj ruinon,

ĉion superas havi la edzinon.

Francesco Berni, trad.Luigi Minnaja

(el “Itala Antologio, 1987, p. 185)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *