Homoj

Conan Doyle

La 22-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de la skota verkisto Arthur Ignatius Conan Doyle, konata kiel Arthur Conan Doyle (1859 -1930)

it.wikipedia.org/wiki/Arthur_Conan_Doyle

eo.wikipedia.org/wiki/Arthur_Conan_Doyle

fama pro siaj libroj detektivaj, historiaj kaj aventuraj, kaj aparte pro la kreo de la roluloj detektivo Sherlock Holmes (Ŝerloko Holmso) kaj Doktoro Watson.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kiom koncernas la biografion kaj la liston de laj verkoj, el kiuj kelkaj tadukitaj al Esperanto (tamen, bedaŭrinde, la indikitaj retaj ligoj ne funkcias); mi pludiras ke:

– en “Brita esperantisto” 1910-68, paĝoj 141-146, ĉeestas la rakonto “Hejmenveno”, trad. P. Kalisky “laŭ permeso de l’ aŭtoro”, el “Strand Magazine” de decembro 1909;

– en la katalogo de FEI-Itala Esperantista Federacio ĉeestas ĉi tiuj du volumoj:

www.esperanto.it/index_htm_files/CATALOGO%202017.pdf

– La ĉashundo de Baskerviloj, (The hound of the Baskervilles), trad. William Auld, Sezonoj, Kaliningrad 2010;

– La aventuroj de Ŝerloko Holmso (The adventures of Sherlock Holmes), trad. diversaj, Sezonoj, Kalinigrad 2013

Mi transskribas artikolon el “Esperanto de UEA” 1933-3, p. 55, kun vigla prezento de la vivo de Conan Doyle kaj de lia rolulo Sherlock Holmes.

Mi aldonas maksimumkarton aranĝitan per la poŝtmarko eldonita en 1979 de la Respubliko San Marino honore al la rolulo Sherlock Holmes, kaj la kovrilojn de la volumoj en Esperanto “La ĉashundo de Baskerviloj” kaj “La aventuroj de Ŝerloko Holmso”.


LA MEMORAĴOJ DE CONAN DOYLE

 

Ne forgesita malgraŭ rapidiranta tempo estas la polic- aŭ detektivromanoj de Arthur Conan Doyle, la kreinto de l’ tipo de detektivo Sherlock Holmes. Kvazaŭ voĉo el tombo aperis la memoraĵoj de Conan Doyle (l), verko leginda kaj same altira kiel liaj plej bonaj romanoj.

(1) Ma vie aventureuse. Ed. Albiu Michel, Paris.

Estas vera vivkonfeso, plena je interesaj travivaĵoj kaj aventuroj. Humorplena kaj simpatia, jen kiel reaperas antaŭ ni la aŭtoro.

La libro informas pri la deveno de la figuro Sherlock Holmes kaj ties metodoj. Kiel Eugène Sue ankaŭ Conan Doyle estis kuracisto, sen materia sukceso. Okaze de impost-deklaro la Financa Oficejo resendis la formulon kun lakona frazo: «Absolute nesufiĉa». Conan Doyle resendis kun la rimarko: «Tute mia opinio: nesufiĉa por vivi».

La kuracisto Doyle ne havis bonŝancon, ankaŭ ne en Londono, kie li poste praktikis kiel okulkuracisto. Atendante la pacientojn, kiuj ne venis, li havis ĉirkaŭ si montegon da libroj kaj legis la novelojn de Poe, plie historiajn verkojn. Inter ili Froissard, Chaucer kaj Walter Scott, kaj memorlibrojn de la generaloj de Napoléon.

Amikoj kiuj rimarkis kaj ŝatis forlan talenton lian por rakonti, instigis lin verki mallongajn rakontojn. Nur malrapide, post la unua sukceso de l’ rakonto «Studo en ruĝo» li decidiĝis forlasi la kuracistan praktikadon por dediĉi sin al verkado.

Lia intenco estis, krei novan tipon de historia romano, realisman, anstataŭ la romantisman de Walter Scott. En tio li ne havis sukceson. La publiko tiom entuziasmiĝis pri la aventuroj de Sherlock Holmes kaj avide postulis daŭrigon. Rezignacie la aŭtoro konfesis: «Tiuj ĉi rakontoj multe malutilis mian literaturan verkon; sen ili mi okupus alian lokon en la literatura mondo eŭropa ».

La unua rakonto kun la du ĉefagantoj Holmes kaj Watson sukcesis. Ne nur la angloj, ĉie oni ŝatis tiun ĉi «aferan» detektivon kun la vizaĝo de aglo; oni amis la sciencan metodecon kaj lian kunulon Watson, flegman kaj senzorgeman.

La modelo de l’ figuro Sherlock Holmes estis ĥirurgo, Joseph Bell, kun tiu Conan Doyle konatiĝis en Edinburgh dum universitata studado. Bell estis eksterordinara diagnozisto, kaj etendigis diagnozon de malsano eĉ sur profesio kaj karaktero de l’ paciento. Tipa dialogo estas jena: «Vi estas maljuna soldato, amiko mio», diris Bell al malsanulo. «Vere, sinjoro». «Maldungite lasttempe?». – «Certe». – «Vi servis sur la Barbados Insuloj?». – «Efektive, sinjoro». La studentoj miris. Sed klarigis Bell: «Ne estis artifikajo, diveni tion. La viro lasis ĉapelon sur kapo kiel li kutimis estinte soldato. Suferis je elefantiazo, ĝenerala malsano en Okcident-Indio».

Tiel naskiĝis Sherlock Holmes kaj lia metodo. La plej eksterordinara estis, ke oni kredis je ekzisto de Sherlock Holmes kaj Watson. Regule venis korespondaĵoj al la Baker Street, kion kompleza poŝto direktis al Conan Doyle. Strangaj dokumentoj de homa naturo, laŭ la enhavo de tiuj leteroj. Doyle vere fariĝis kaptito de l’ fantomoj kiujn li vokis. Li tion speciale rimarkis el la protestoj, kiam lia heroo pereis en la Reichenbach akvofalo. «Brutulo vi estas», laŭ letero de fervorega legantino. Tiuj montroj de ŝato devigis lin «revivigi» Sherlock Holmes, per la novelo «La reveno de Sherlock Holmes».

Doyle ne estis sidema verkisto. Restis en li la moviĝema sento normanda. Certan tempon li pasigis en Okcidenta Afriko kaj Egipto. Liajn travivaĵoj kiel kuracisto en la Bura milito li priskribis detale (The Great Boer-War). En lasta tempo de sia vivo li dediĉis sin al psikologiaj kaj spiritismaj studoj.

Kiel kreinto de l’ pro-inklina detektivo, tipo ne plu atingita de posta verkisto, Conan Doyle restas en la memoro kune kun Sherlock Holmes.

  1. A. WOOLF (Esperanto de UEA 1933-3, p. 55) 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *