La 19-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1895) de la kuba politikisto, poeto kaj verkisto José Julián Martí Pérez, konata kiel José Martí (1853-1895)
it.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Mart%C3%AD
eo.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Mart%C3%AD
konsiderata nacia heroo pro sia batalado por la sendependiĝo de Kubo el Hispanio, kaj pro la kontraŭstaro al la entrudiĝo de Usono.
Li mortis batalante kontraŭ la hispanoj, ĉekape de grupo da kubaj forkurintoj venintaj el Florido.
Al li estas titolita la Internacia Flughaveno de Havano.
Romo dediĉis al li monumenton en kvartalo EUR, en la apudaĵoj de “Aleo Esperanto”.
Kiel poeto, li estas fama pro:
– la versoj kiuj, muzikigitaj, naskis la kanzonon “Guantanamera”
it.wikipedia.org/wiki/Guantanamera
www.youtube.com/watch?v=b3oxFc_CnVw
– la poeziaĵo “La rosa blanca” (La rozo blanka)
En Esperanto estis publikigitaj:
– Nia Ameriko, Orlando E. Raola, Berkeley, 1996;
– José Martí – de kie kreskas la palmo, Maritza Gutiérrez, 2010
– Guantanamera www.antiwarsongs.org/canzone.php?id=1913&lang=it#agg3800
– La rosa blanca, 2 versioj (trad. Antonio Marco Botella kaj Marin Bacev).
Mi transskribas “La rosa blanca” en la hispana, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas la bildojn:
– de la monumento al José Martí en Havano (laŭ malnova bildkarto);
– de la roma monumento de EUR;
– de la strata tabulo de “Viale dell’Esperanto” (Aleo Esperanto) en EUR.
CULTIVO UNA ROSA BLANCA
www.youtube.com/watch?v=-i-wuXqXZd4
Cultivo una rosa blanca
en junio como en enero
para el amigo sincero
que me da su mano franca.
Y para el cruel que me arranca
el corazón con que vivo,
cardo ni ortiga cultivo;
cultivo una rosa blanca.
COLTIVO UNA ROSA BIANCA
José J. Martí, trad. Sergio Endrigo
www.youtube.com/watch?v=uDYjL3uOqJ4
Coltivo una rosa bianca
in luglio come in gennaio
per l’amico sincero
che mi dà la sua mano franca.
Per chi mi vuol male e mi stanca
questo cuore con cui vivo
cardi né ortiche coltivo
coltivo una rosa bianca.
MI JA KULTIVAS BLANKAN ROZON
José J. Martí, trad. Antonio Marco Botella
(Sennaciulo 2011-1,2, p.30)
sites.google.com/site/zaragozafrateco/antonio-marco/beletraj-pagoj/elektitaj-poemoj
Mi ja kultivas blankan rozon,
en januaro kiel en julio,
por mia sincera amiko
kiu donas min manon kaj koron.
Kaj por tiu fihoma barbaro
kiu ŝiras mian koron vivan,
kardon nek erukon mi kultivas,
mi nur kultivas blankan rozaron.
LA ROZO BLANKA
José J. Martí, trad. Marin Bacev
kantaro.ikso.net/la_rozo_blanka
Kultivas mi ja rozon blankan,
en vintro kaj en temp’ somera,
por amiko – la sincera –
sian manon min donanta.
Kaj pro l’ kruelo ofendanta
ja koron mian, dum mi vivas,
kardon mi ja ne kultivas:
mi kultivas rozon blankan.