Homoj

Salvator Gotta

La 18-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la itala (piemonta) verkisto Salvator Gotta (1887-1980)

it.wikipedia.org/wiki/Salvator_Gotta

konata kiel aŭtoro de la vortoj de la faŝista himno “Giovinezza” (Junaĝo)

it.wikipedia.org/wiki/Giovinezza_%28inno%29 ).

Mi tradukas el la raporto pri la Kongreso de Esperanto de Napolo (Itala Esperanta Revuo 1927-10/11, p. 135, aldonita):

 

Kunsido de Sabato la 3-a de Septembro 1927, horoj 10.30.

En la Ĉambrego de la Komerca Ĉambro de Napolo, afable disponigita de ties Eksterordinara Komisaro Hon. Boriello, okazas la malferma kunsido de la Kongreso.

La kunsido estas malfermata je la sono de la Reĝa Marŝo, de la Himno «Giovinezza» kaj je la kanto de la Hinno «La Espero», elstare plemumata de grupo da ĝentilaj fraŭlinoj, direktata de Kom. Adv. Tito Mirenghi, kaj akompanata ĉe la piano de fraŭlino Bartolotti.

 

Salvator Gotta estis ankaŭ fama pro la romano por knaboj “Piccolo alpino” (Malgranda alposoldato), tre populara en Italio en difinita periodo, kaj pro lia rubriko de korespondado kun la junaj legantoj de la bildostria semajnaĵo “Topolino” (Miĉjo Muso)

it.wikipedia.org/wiki/Topolino

eo.wikipedia.org/wiki/Mickey_Mouse

Mi aldonas ateston (el “Il foglio volante – La flugfolio” 2016-3 de Amerigo Iannacone

it.wikipedia.org/wiki/Amerigo_Iannacone )

pri lia simpatio al Esperanto (laŭ letero de leganto Luciano Masolini)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *