Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Fatima

La 13-an de majo estas la unuajarcenta datreveno de la “Aperoj de Fatimo” (Portugalio).

it.wikipedia.org/wiki/Madonna_di_F%C3%A1tima

eo.wikipedia.org/wiki/Virgulino_de_F%C3%A1tima

Kvankam la katolika Eklezio deklaris la “supernaturan karakteron” de tiuj aperoj, kaj malgraŭ la aparta devoteco de kelkaj Papoj (Johano Paŭlo la dua atribuis al la propeto de la Madono de Fatimo la fakton, ke li eskapis el la atenco de la 13-a de majo 1981 www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_05.htm ), oni devas precizigi, ke temas pri “privataj revelacioj”, kiuj ne devigas la fidelulojn (tio estas, ne temas pri “dogmo de la kredo”).

Jen tio, kion skribis P. Battista Cadei en “Espero katolika” 1985-5:

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_05.htm#5

Al la eksterordinaraj karismoj apartenas la profetaĵoj, la sanigkapabloj, la ekstazoj, kaj certe ankaŭ la vizioj. Rilate ilin, jen kiel devas konduti la katoliko: unuflanke ne ilin serĉi kvazaŭ ion nepran, aliflanke ne ilin antaŭjuĝe fornei, ĉar la Sankta Spirito estas libera kaj blovas laŭvole (kp Joh 3,8); sed ilin submeti al la juĝo de la Eklezio: temas pri la «distingo de la spiritoj», pri kiu la Nova Testamento plurfoje parolas.

La privataj revelacioj ne estas devigaj: se mi tute ne volus kredi je la aperoj de Lurdo/ Lourdes kaj Fatimo/ Fatima, mi ja restus katoliko. La revelacio estas tute farita en Jesuo Kristo (fakte, por juĝi la karismojn, la Eklezio esploras, ĉu la «mesaĝo» kongruas kun la Evangelio). Sed ni memoru la vortojn de Jesuo: «Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen, kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron» (Joh 16, 12-13): Jesuo estas definitiva revelacio de la Patro, sed por ĝia kompreno ni bezonas la helpon de la Sankta Spirito (kp 1 Kor 12,3).

 

Tion dirinte, mi atentigas, ke “Espero katolika” parolis multfoje pri Fatimo (ekzemple,

www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1967_05.htm

www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0607.htm

EK 1994-1/5, paĝoj 23-27).

Dum 19 jaroj (1960-1979), oficis en Fatimo usona esperantista pastro, P. Gabriel Pausback (estas tiuepoka la gvidlibreto de Fatimo en Esperanto Ĉies Fatimo”). Jen la fina parto de tio, kion li skribis en “Espero katolika” 1980-3, p. 41, post kiam li reiris al Usono pro la alta aĝo:

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1980_03.htm#11

Fatimo ŝanĝiĝas, sub la influo de nekredebla kreskado. La poredukaj establoj, komerco kaj industrio, turismo ktp, donis sekularigan efekton. La pli maljuna generacio mortas, kaj tial Fatimo perdas iom da sia intimeco kun la aperoj.

 

Kuriozaĵo: ekzistas mistera ligo inter la mariana sanktejo de Fatimo kaj la islama mondo, precipe ŝijaisma.

Mohamedo havis 15 edzinojn kaj neprecizigitan nombron da kromedzinoj, sed lia favoratino estis Khadīja; el la sep gefiloj, kiujn li havis de ŝi, pretervivis Fāṭima al-Zahrāʾ (Fāṭima la Brilega), kiu edziniĝis al la kuzo de sia patro, Alio, kaj estigis la dinastion diritan, ĝuste, de “Fatimidoj”. Laŭ la ŝijaistoj, en tiu dinastio devas esti serĉata la posteulo de la Profeto.

Sed, preter la disiĝoj inter ŝijaistoj kaj sunaistoj, Fatimo estas repektegata de ĉiuj islamanoj, kiuj plenakorde, eldirinte ŝian nomon, aldonas: «Super ŝi estu la honoroj kaj la saluto de Alaho!». Nur unu alia virino okupas en Islamo tiel gravan lokon: Màryam, Maria, la patrino de Jesuo.

Nu, estas strange ke Maria elektis aperi en nekonata vilaĝo kiu (ekde la 13-a jarcento, kiam tiu loko estis pridisputata inter islamanoj kaj kristanoj) havas la nomon de la plejamata filino de Mohamedo, signo de renkontiĝo inter la kredoj.

Mi aldonas:

– la poŝtmarkojn eldonitajn de la Portugala Poŝto en 1967 pro la 50-a datreveno de la aperoj;

– portugalan stampon de 1974, prepare al la Sankta Jaro 1975.

– la koverton de letero sendita de Irano (Lando kun ŝijaista islama plimulto) al la redakcio de “Espero katolika” (bonŝance, la adreso de la sendinto estas dorse, do ĝi ne estas diskonigata). Oni rimarku la militeman bildon de armita virino (mi ne scias, ĉu la elekto de la poŝtmarko estis hazarda, aŭ intenca: je la tempo de la fera Kurteno, la korespondaĵoj kiuj venis el la socialismaj Landoj estis intence afrankitaj en tre “komunista” maniero, por montri ideologian alliniiĝon kaj trompi la cenzuron; mi aldonas unu kuriozan ekzemplon el Ukrainio de 1990, en kiu la sendinto aplikis sur la dorso pliajn poŝtmarkojn de Marx, ruze – ne ruse! – utiligitaj kiel glumarkaj letersigeliloj).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *