Homoj

Giuseppe Giusti

La 12-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1809) de la toskana poeto kaj lingvisto Giuseppe Giusti (1809-1850)

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Giusti

konata precipe pro la poeziaĵo “Sant’Ambrogio” (“Sankta Ambrozo”), kaj pro ampleksa komentita kolekto de toskanaj Proverboj, kiu utilis kiel ekzemplo por la postaj studoj pri tiu fako.

La poeziaĵo “Sant’Ambrogio” (kiu naskis en la itala plurajn dirmanierojn) povas esti legata en Esperanto en la “Itala Antologio”, paĝoj 364-367, trad. Umberto Broccatelli.

Ĉi tie mi prezentas, kontraŭe, poeziaĵon (“I più tirano i meno”) kies trovo estas malfacila, ĉar la versio en Esperanto (“Plimulto kaj malplimulto”), de Alessandro Mazzolini, estis publikigita nur en “Literatura mondo” 1937-6, p. 164.

Mi transskribas la poeziaĵon, kaj aldonas:

– la paĝon de “Literatura Mondo”;

– portreton de Giuseppe Giusti.


I  PIÙ TIRANO I MENO
Che i più tirano i meno è verità,
posto che sia nei più senno e virtù;
ma i meno, caro mio, tirano i più,
se i più trattiene inerzia o asinità.

 

Quando un intero popolo ti dà
sostegno di parole e nulla più,
non impedisci che ti butti giù
di pochi impronti la temerità.

 

Fingi che quattro mi bastonin qui,
e lì ci sien dugento a dire Ohibò!
senza scrollarsi o muoversi di lì;

 

e poi sappimi dir come starò
con quattro indiavolati a far di sì,
con dugento citrulli a dir di no.

 

Giuseppe Giusti

 

PLIMULTO  KAJ  MALPLIMULTO

 

Ke venkas la plimulto, estas vero

valida nur kondiĉe, ke prudent’

estas en kapoj kaj komuna sent’,

kaj ne azena stulto kaj malklero.

 

Se de l’ popolo, kiel help-ofero,

nur vortoj venas al vi cent kaj cent,

eĉ eta blovo de fripona vent’

faligos vin; ne dubu pri l’ afero.

 

Supozu, ke min batas kvar friponoj,

kaj mil bonuloj venas min kompati,

kaj krias: “Ne!” sed helpas nur per sonoj:

 

kiel mizere mi ja devas stati,

dum min la kvar draŝadas per bastonoj,

kaj la mil krias: “Ve! Fi! Ĉesu bati!”.

 

Giuseppe Giusti, trad. Alessandro Mazzolini

(el “Literatura mondo” 1937-6, p. 164)

Unu penso pri “Giuseppe Giusti

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *