Homoj

Josip Broz Tito

La 7-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1892) de la revolucia estro kaj komunista politikisto (dum multaj jaroj Prezidanto de Federacia Respubliko Jugoslavio) Josip Broz (1892-1990), konata per la batalnomo Tito

it.wikipedia.org/wiki/Josip_Broz_Tito

eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Broz_Tito

Mi resendas al la Vikipediaj paĝoj por skizi la figuron (tre pridebatitan, kaj ne amatan en Italio) de ĉi tiu persono, kiu ĉiel ajn, en la bono kaj en la malbono, markis epokon en sia Lando, en Eŭropo kaj en la mondo; mi limiĝas – kiel estas juste kaj allasite en ĉi tiu sidejo – memorigi liajn rilatojn kun Esperanto.

Mi transskribas:

– la tekston de la elsendo en Esperanto de Radio Roma de la 13-a de aŭgusto 1972;

– la recenzon de Renato Corsetti (el “L’Esperanto” 1982-7) de la versio en Esperanto de la libro de Josip Broz Tito “La nealianciteco / konscienco de la homaro” Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Sarajevo 1979.

Mi aldonas:

– la koverton de letero sendita de Dubrovnik (Ragusa) al Triesto la 12-an de decembro 1950, kiam, atende de la realigo de la “Triesta Libera Teritorio”, la tiel dirita “zono A” (entenanta Trieston) estis mastrumata de la Aliancana Milita Registaro; la portreto de Tito estas presita rekte sur la koverto (temas ja pri “poŝta tutaĵo”), kaj do ne eblis ĝin deigi; kontraŭe, aldona poŝtmarko, same kun portreto de Tito, estis krude deŝirita ĉe la alveno, malame al la jugoslava Prezidanto;

-la specialan poŝtostampon uzitan en Belgrado en 1973 dum la Universala Kongreso de Esperanto, de kiu Tito estis Alta Patrono, aplikitan sur poŝtmarko kun la bildo de Tito mem.


RADIO ROMA – ESPERANTO

13.8.1972

KURIERO DE ESPERANTO

(redaktis Antonio De Salvo)

 

ESPERANTISTA PREZIDENTO PROTEKTOS UNIVERSALAN KONGRESON

La Prezidento de Jugoslavio Josip Broz Tito, kiu ĉi-jare festis sian 80.jaran jubileon, akceptis fariĝi protektanto de la 58.a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la ĉefurbo de Jugoslavio, Beogrado, venontan jaron.

Estas dua fojo en la historio de esperanto, ke Ŝtatestro, kiu lernis la internacian lingvon, alte protektas Universalan Kongreson; unuafoje, kiel konate, tio okazis en Vieno en la Jaro 1970.a, kiam protektanto estis la aŭstra Prezidento Franz Jonas.

Pri la sinteno de marŝalo Tito al Esperanto oni povas legi en la numeroj 1181 kaj 1182 de “Heroldo de Esperanto”, aperintaj en julio/ aŭgusto 1953.a, tio estas antaŭ proksimume 19 jaroj, en la tempo de la Universala Esperanto-kongreso en Zagrebo. En tiu okazo, la Prezidento Tito ricevis dum unuhora aŭdienco, la 4.an de junio 1953.a, delegacion de esperantistoj, inter kiuj sinjoro Mason Stuttard, tiama kongresa sekretario.

Laŭ la raporto aperinta en “Heroldo”, sinjoro Stuttard informis marŝalon Tito pri la preparlaboroj por la kongreso, kaj donacis al li kelkaj esperantajn librojn; alia membro de la esperanto-delegacio interpretis, sed je la fino Tito kun larĝa rideto respondis, en Esperanto: “Mi ĉion komprenis. Mi lernis Esperanton en malliberejo”. Daŭrigante, Tito diris, ke li sufiĉe bone komprenas, se oni malrapide parolas. Li lernis la lingvon en mallonga tempo kaj trovis ĝin facila; li tamen neniam havis okazon konversacii. Li petis informon pri la eldono de lia biografio en Esperanto; poste li montris intereson pri la evoluo de la lingvo. Li komentis, ke Esperanto estas bela lingvo, kaj lernante ĝin oni trovas multajn similecojn al aliaj lingvoj.

Dum la menciita aŭdienco okazinta antaŭ 19 jaroj, oni ankaŭ tuŝis aliajn temojn. Ekzemple, oni demandis de marŝalo Tito, ĉu dum siaj vojaĝoj al eksterlando li spertis malfacilaĵojn pro la lingva problemo. Tito respondis: “Kiam mi iris eksterlanden, mi havis scion pri la germana kaj rusa; poste mi lernis kirgizan. Tial mi ne spertis apartajn malfacilaĵojn. Nur en Francujo estis iom malfacile, ĉar la francoj pro la internacia situacio antaŭ la unua mondmilito, ne inklinis paroli la germanan. Rilate al lingvolernado, tamen – aldonis marŝalo Tito – mi volas diri, ke Esperanto estas multe pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo. Mi opinias, ke la lernado de Esperanto estas nun tre aktuala. Scion de Esperanto oni povus utiligi en ĉiu lando. Precipe en la turismo ĝi estas grava.

En la sama aŭdienco de 1953.a, Prezidento Tito esprimis opinion, ke Esperanton oni devus enkonduki en ĉiujn lernejojn, sed ne per dekreto de supre, male per la premo de informita publika opinio de malsupre, laŭ vere demokrata maniero.

Fine, akceptante donace kelkajn literaturajn librojn en Esperanto, la Prezidento esprimis sian dankon, kaj aldonis en Esperanto: “Mi legos ilin”.

La favora sinteno al la internacia lingvo de la jugoslavia Ŝtatestro estas valora aŭspicio por la bonsukceso de la venontjara universala kongreso.

 


 

Josip Broz Tito LA NEALIANCITECO / KONSCIENCO DE LA HOMARO Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Sarajevo 1979, paĝoj 97, 30 jugoslavaj dinaroj

Pri kelkaj aspektoj de la transira etapo al komunisma socio Marks mem ne havis klarajn ideojn. Ekzemple, li taksis la interŝtatajn rilatojn facile ordigeblaj post la potenc-akiro fare de proletoj, sed la realo montras ke tia meĥanika facileco ne ekzistas. Li, krome, ne antaŭvidis ke kapitalismo havos tiel fortan rezisto-kapablon kaj ke ĝuste la plej evoluintaj landoj ne nur ne spertos proletan revolucion, sed eĉ kapablos «mildigi» la revoluciemon de siaj proletoj.

Nu, rezulte de ĉio-ĉi la mondo en kiu ni vivas baraktas inter ĉiuspecaj streĉoj, kaj la lukto inter progresemaj fortoj kaj konservemaj fortoj estas kiel kutime akra kaj kiel kutime perforta. Al la ĉi-jarcenta konfrontiĝo inter socialismo kaj kapitalismo aldoniĝas nova norda-suda dimensio pro la konfrontiĝo inter evoluintoj kaj evoluantoj, inter havuloj kaj nehavuloj.

La rezultanta disdivido de la mondo en blokoj estas neevitebla, kaj ankaŭ la aŭtomata funkciiĝo de la tradiciaj blok-reguloj kiam temas pri internacia politiko.

Jugoslavujo pro sia aparta pozicio lime de du grandaj blokoj iĝis jam en la kvindekaj jaroj gvidanto de movado, kiu kolektis eksterblokajn landojn kaj klopodis reprezenti ties interesojn. Josip Broz Tito iĝis tiam persona simbolo de eksterblokeco.

Ĉi tiu libro kolektas liajn paroladojn okaze de konferencoj de eksterblokaj landoj, kiuj kovras periodon ampleksantan la lastajn 20 jarojn. Temas ĉiam pri larĝ- perspektivaj paroladoj, kiuj prilumas la ĉefajn intereso-kampojn de ĉiuj eksterblokaj landoj en tiu periodo. Neniam oni trovas en liaj paroladoj rektan antaŭenigon de pure jugoslavaj temoj pro pure jugoslavaj celoj.

Relegante nun la paroladojn faritajn antaŭ deko da jaroj, oni povas pli bone taksi la progreseman potencialon de la eksterbloka movado. Tiu potencialo estis ofte misagnoskita de enblokaj landoj en tiuj jaroj, malgraŭ tio ke post nur kelkaj jaroj ili devis mem alpreni la starpunktojn de la eksterblokuloj. Ĉi tie mi celas unuavice la socialismajn landojn, kiuj tamen finfine antaŭenportas se ne precize la samajn minimume tre similajn konceptojn pri interŝtata egaleco, kontraŭkoloniismo, kontraŭrasismo, paca kunekzistado, ktp. En kapitalismaj landoj (au, se vi preferas, en la usona imperio) la eksterbloka movado rikoltis ĉiam nur suspektojn kaj kontraŭstarojn, ĉar funde ĝi subtenas progresemajn konceptojn malfacile akordigeblajn kun la kerna naturo de imperiismo.

Prave la libro aludas en la titolo al la pure morala, konscienca forto de ekster- blokeco. En perforta mondo ĝi prezentiĝas ofte kiel senarmila profeto, kaj krome ĝiaj anoj estas inter si dividitaj kaj ofte interdisputantaj. Indikoj pri tiuj limoj parte troviĝas en la paroladoj de Tito, sed kompreneble forestas konkretaj diroj pri la oftaj «malvenkoj» de la eksterbloka movado dum la menciita periodo.

Ĉu temas pri aktuala libro? Nepre! La unuaj paroladoj, kun kelkaj esceptoj, tute bone kongruus kun la nuna situacio, en kiu militminacoj ne nur ne malpliiĝis sed eĉ fariĝis pli konkretaj, en kiu tiuj, plej laŭte parolas pri homaj rajtoj, akcelas produktadon de la plej potencaj hom-mortigiloj.

El la lingva vidpunkto la traduko estas relative bona, kvankam jen kaj jen oni trovas kelkajn strangaĵojn. La vorto mem «nealianciteco» estas dubinde taŭga. Ĉu «nealianco» ne esprimus pli simple la saman koncepton? Kaj eventuale «eksterblokeco» estus pli preciza.

Krome «rezoluta», en la senco de «decida», «forta» kaj similaj, ŝajnas al mi nenecesa latinismo.

Io, pri kio certe ne kulpas la tradukinto, estas la ĥaoso, kiu regas en la nomoj de triamondaj landoj. Tion konfirmas ankaŭ broŝuro pri UNESKO ĵus eldonita de UNESKO mem kunlabore kun UEA. La obstina rifuzo sekvi ankaŭ ĉe triamondaj landnomoj la simplan zamenhofan ujo-regulon, kondukas al plej strangaj strangaĵoj.

Mi citas nur kelkajn parojn el respektive la recenzata verko kaj la menciita UNESKO-broŝuro: Afganistano / Afganio, Baĥreno / Barejno, Kamboĝo / Kampuĉeo, Kongo / Kongolando, Laoso / Laŭa Respubliko, Ŝrilanko / Srilanko, Voltio / Voltalando.

Renato Corsetti

(L’Esperanto 1982-7)

2 pensoj pri “Josip Broz Tito

  1. Mi konfirmas ke la tekstoj estas ghustaj. Ankau mi legis tiujn materialojn kaj mem verkis kelkajn artikolojn pri Tito en mia blogo kaj en La Balta Ondo.
    Zlatko

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *