Eventoj

Svisa Gvardio

La 6-a de majo estas la festotago de la Vatikana Svisa Gvardio, la militista korpuso al kiu estas konfidita la sekureco de la Papo

it.wikipedia.org/wiki/Guardia_svizzera_pontificia

eo.wikipedia.org/wiki/Svisa_Gvardio

konsistanta, depost jarcentoj, el svisaj civitanoj (ĝis antaŭ nemultaj jaroj, nur el la originaj Kantonoj de la Svisa Konfederacio, sed ne el la ital-lingva Tiĉina Kantono

it.wikipedia.org/wiki/Canton_Ticino

eo.wikipedia.org/wiki/Kantono_Ti%C4%89ino

kiu eniris oficiale en la Konfederacion nur en 1803, tri jarcentojn post la kreo de la Korpuso, okazinta en 1506).

La festo estas celebrata la 6-an de majo memore al la sinofero, la 6-an de majo 1527, de 147 el la 189 gardistoj kiuj defendis Papon Klementon la sepan kontraŭ la atako de la landskneĥtaj luteranaj trupoj de la Habsburga Imperiestro Karolo la kvina dum la “Disrabado de Romo”,

it.wikipedia.org/wiki/Sacco_di_Roma_%281527%29

eo.wikipedia.org/wiki/Disrabado_de_Romo_%281527%29

ebligante al la Papo rifuĝi en Kastelon Sankta Anĝelo kun la 42 postvivintoj, pere de la tiel dirita “Pasejeto de Borgo”, iaspeca longa koridoro sur altaj arkaĵoj kiu kunligas Sanktan Petron kun la fortikaĵo.

“Espero katolika” parolis plurfoje pri la Svisa Gvardio, precipe:

– en numero 1929-65 (1-a de oktobro 1929), tuj post la naskiĝo de la Ŝtato de Vatikana Urbo, estis raportite pri la polemikoj estiĝintaj en la svisaj kontraŭklerikalaj medioj pro tio ke svisaj civitanoj plenumas soldastservon avantaĝe al fremda Ŝtato, malobservante la svisajn leĝojn; sed la Federacia Konsilantaro malakceptis rompi la interkonsenton kun la Sankta Seĝo, motivante la rifuzon per la konvinkiĝo ke “kvindeko da gardistoj armitaj per halebardo ne konsistigas minacon por la monda paco”;

– en numero 1979-5 (majo 1979) oni parolis pri la “soldatoj de l’ Papo”:

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1979_05.htm#13

(parenteze: se fidi la krudajn statistikojn, paradokse oni povus aserti ke Vatikano estas militema kaj eĉ sekse diskriminaciema Ŝtato, ĉar ĝi posedas “armeon” da 110 viroj – virinoj ne estas allasitaj – el loĝantaro de ĉirkaŭ 450 civitanoj).

Mi aldonas:

– foton de la ĵuro (per levo de tri fingroj kiel signo de la Triunuo) de rekruto de la Svisa Gvardio;

– specialan stampon de la Argentina Poŝto, pro la fermo de la Dua Ekumena Vatikana Koncilio (la 8-an de decembro 1965), kun la bildo de svisa gardisto en parada uniformo;

– la freskon “La Meso en Bolseno” en la vatikanaj Ĉambroj de Rafaelo, en kiu (sube dekstre) estas bildigitaj la “seĝportistoj” de la Papo, en uniformo kiu inspiris tiun de la svisaj gardistoj;

-QSL (konfirmokarton de raportoj de aŭskulto) de Vatikana Radio, kun en la unua ebeno Palaco Pio (kie sidas, interalie, la Esperanto-redakcio), fone la Baziliko de Sankta Petro kaj la Papa Palaco, kaj dekstre parto de la “Pasejeto de Borgo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *