En la itala kulturo diri “la kvinan de majo” egalvaloras, kvazaŭ pro kondiĉita reflekso, kiel diri “morto de Napoleono en Sankta Helena”:
it.wikipedia.org/wiki/Napoleone_Bonaparte
eo.wikipedia.org/wiki/Napoleono_Bonaparte
en la italaj lernejoj, fakte, ĉiuj estis (kaj eble estas) devigataj lerni parkere la poemon de Alessandro Manzoni
it.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni
eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni
titolitan ĝuste “Il cinque maggio” (La kvinan de majo)
it.wikipedia.org/wiki/Il_cinque_maggio
elturniĝante tra lingvaĵo fariĝinta parte arkaika.
Mi nek povas nek volas hodiaŭ paroli pri Napoleono aŭ Manzoni (estos aliaj okazoj), sed nur prezenti la poemon, kiu havis tri version en Esperanto:
– tiun (primitivan, en ĉiuj sencoj), de Domenico Rivoir, publikigitan en “L’Esperanto” 1915-5 de la 25-a de majo 1915, paĝoj75-76 (aldonitan);
– tiun, ankoraŭ iom krudan, de Pier Carlo Monti, publikigitan en “L’Esperanto” 1921-4,5 de la 25-a de aprilo-25-a de majo 1921 (precize unu jarcenton post la morto de Napoleono), paĝoj 57-58;
– tiun, je nivelo decide plialta, de Clelia Conterno Guglielminetti, publikigitan en la “Itala Antologio”, FEI, Milano 1987, paĝoj 319-323.
Kuriozaĵo: la sciigo pri la morto de Napoleono en la malproksima insulo Sankta Helena atingis Italion nur la 16-an de julio 1821, kun du monatoj kaj duono da malfruo; tio havigas ideon pri la revolucio okazinta per la modernaj komunikiloj, kiuj igis nian planedon tutmonda vilaĝo travivata “en rekta elsendo”.