Homoj

Tivadar Theodor Herzl

La 2-an de majo estas la datreveno  de la naskiĝo (en 1860) de la aŭstria ĵurnalisto kaj verkisto laŭ hebrea-hungara deveno Tivadar Herzl (germane, Theodor Herzl), 1860-1904

it.wikipedia.org/wiki/Theodor_Herzl

eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Herzl

fondinto en 1897 de la politika cionisma movado, kiu celis starigi en Palestino novan judan “Ŝtaton”.

Lia verko “Der Judenstaat” (1896) estis tradukita al Esperanto de Bernhard Selzer (aŭstro laŭ pola deveno) kaj publikigita en 1934 kun la titolo “La juda Ŝtato” de la Kooperativo AELA (Budapeŝto, Hungario):

eo.wikipedia.org/wiki/Asocio_de_Esperantistaj_Libro-Amikoj

Nekredeble, la verko estas reklamita (plene dum la faŝisma reĝimo) en numero 1934-13 (novembro 1934) de la revuo de Itala Esperanto-Federacio “L’Esperanto”. Ekzemplero de la volumo estas konservita en la biblioteko de la Roma Esperanto-Grupo.

Oni devas memorigi, ke Zamenhof, kiu komence estis aktiva cionisto, proponis kontraŭe la starigon de juda teritorio en okcidenta Usono (Misisipio), kaj estis nete kontraŭ amasa migrado al Palestino, kiun li opiniis riskoplena por la geopolitika aranĝo de tiu regiono, kaj graveda je suferoj por la juda popolo (pri tiu temo, kaj pli ĝenerale pri “HEBREISMO KAJ ESPERANTO EN ORIENTA EŬROPO”, mi atentigas pri la dokumentita eseo de Carlo Minnaja:

www.math.unipd.it/~minnaja/RICERCA/Slavia/EBRAISMOedESPERANTO.pdf )

Mi nek povas nek volas alpreni starpunkton pri la temo; mi limiĝas mencii, ke pri la temo aperis (en la daŭro de unu jarcento) pluraj artikoloj en la esperantista gazetaro, favore kaj malfavore al la solvo per migrado al Palestino kaj starigo de juda Ŝtato; mi citas, ekzemple:

– artikolon publikigitan en 1917, en la roma juda gazeto “Israel”, okaze de la morto de Zamenhof (ĝi estas transskribita en “L’Esperanto” 1917-2, 1 aŭgusto 1917);

– du artikolojn en “Espero katolika”, respektive 1925-10, paĝoj 148-149 kaj 1926-16, paĝoj 261-262;

– recenzon en “Literatura Mondo” 1935-libroaldono, paĝoj 45/46;

– artikolon publikigitan en numero 2015-5,6 (majo-junio 2015) de “Sennaciulo”.

Mi aldonas:

– la poŝtmarkojn honore al Herzl eldonitaj de Israelo, Aŭstrio kaj Hungario;

– pacan bildon pri “Esperanto en Palestino 1944”.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *