Homoj

Katarina el Sieno

La 29-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1380) de Caterina Benincasa (1347-1380), konata kiel Katarina el Sieno,

it.wikipedia.org/wiki/Caterina_da_Siena

eo.wikipedia.org/wiki/Katarina_de_Sieno

proklamita de la katolika Eklezio Sanktulino (en 1461), kunpatronino de Romo (en 1866), kunpatronino de Italio (en 1939), doktorino de la Eklezio (en 1970), kunpatronino de Eŭropo (en 1999).

Kiom koncernas Italion, tiu kiu iam estis festotago dediĉita al la Santaj Patronoj de Italio (la 4-a de oktobro) alprenis malsimilan aspekton per la leĝo de la 10-a de februaro 2005, n. 24, kiu antaŭvidas:

“Rekono de la 4-a de oktobro kiel civila soleno kaj tago de la paco, de la frateco kaj de la dialogo inter apartenantoj al malsimilaj religioj kaj kulturoj, honore al la specialaj ge-Patronoj de Italio Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Katarina el Sieno”. La leĝo ankaŭ antaŭvidas ke «Okaze de la civila soleno de la 4-a de oktobro estas aranĝataj ceremonioj, iniciatoj, renkontiĝoj, aparte en la lernejoj ĉiuspecaj kaj ĉiuŝtupaj, dediĉitaj al la universalaj valoroj pri kiuj la ge-Sanktuloj specialaj Patronoj de Italio estas esprimo».

 

Katarina aliĝis junega (16-jara), tamen restante laikino, al la dominikanaj monaĥinoj, sindediĉaj al la asisto al la malsanuloj kaj al la malriĉuloj. Ĉar ŝi scipovis nek legi nek skribi (ŝi lernis skribi nur tri jarojn antaŭ la morto), kaj estis malklera, ŝi penadis por sekvi la komunan preĝadon kaj la Meson, kiuj disvolviĝis latino, kaj pri kiuj ŝi komprenis nenion.

Kvankam ŝi estis praktike analfabeta, ŝi postlasis 382 leterojn, kiujn ŝi diktis al aliaj, adresitajn ankaŭ al gravuloj, alfrontante rezolute temojn kaj problemojn religiajn, moralajn, socialajn kaj politikaj, tiom ke, interne de la dominikana ordeno, ŝi estis akuzita pri parademo kaj viziemo, kaj eĉ suspektata pri herezo, ĉar ŝia sinteno estis tute ekster ĉia tradicia skemo, ne kutima tiuepoke ĉe virino, des pli juna, popola kaj malklera, kiu permesis al si skribi fajrajn leterojn al altrangaj personoj: pro tio oni altrudis al ŝi personan konfesprenanton, fraton Raimondon el Kapuo, kun la tasko ŝin gvidi (sed ankaŭ ŝin bridi).

Aparte famkonata ŝia letero 206 (skribita en 1367, kiam ŝi havis nemulte pli ol 20 jarojn) al Papo Gregorio la dekunua, por inviti lin reveni al Romo de Avinjono, kaj precipe liberigi la Eklezion el la korupto, renovigante la spiriton de la Evangelio.

En la lastaj dek jaroj de sia mallonga vivo (ŝi mortis je 33 jaroj) ŝi skribis kun saĝo, maltimo kaj persistemo al la potenculoj de la tero, tiel ke al ŝi estas rekonita “profeteca spirito”, kvazaŭ akravida kaj forta gvidantino de la kristana popolo (jen kial ŝi estis proklamita “doktorino de la Eklezio” kaj “kunpatronino de Eŭropo”, kvankam virino kaj malklera).

Ŝi mortis en Romo (ankaŭ pro tio – krom ĉar ŝi revenigis la Papojn – ŝi estas kunpatronino de tiu urbo, kune kun Petro kaj Paŭlo, Sebastiano, Franciska Romana kaj Filippo Neri), elĉerpita de fastoj (iu difinis ŝin “la anoreksia Sanktulino”, kaj en la lasta monato ŝi ankaŭ sindetenis de trinkado). La pliparto el ŝia korpo troviĝas en la dominikana baziliko Sankta Maria ĉe Minervo (la ununura roma preĝejo laŭ originala gotika stilo)

it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Santa_Maria_sopra_Minerva

dum partaj relikvoj estas dissemitaj en pluraj urboj (la kapo kaj unu mana fingro en Sieno, en la baziliko Sankta Dominiko

it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_San_Domenico_%28Siena%29

splito el skapolo en Sieno, en la sanktejo de la Sanktulino

it.wikipedia.org/wiki/Santuario_di_Santa_Caterina_%28Siena%29

la maldekstra piedo en Venecio, en la preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo it.wikipedia.org/wiki/Basilica_dei_Santi_Giovanni_e_Paolo_%28Venezia%29

eo.wikipedia.org/wiki/Sanktaj_Johano_kaj_Pa%C5%ADlo

unu ripo en la katarinana sanktejo de Astenet en Belgio, en trilingva landoparto (flandra, franca kaj germana), krucvojo de Eŭropo

www.caterinati.org/gruppo_eupen.htm

la maldekstra mano, kun la postsigno de stigmatoj, en Romo en la monaĥinejo de la dominikanaj monaĥinoj de Sankta Rozario ĉe Monto Marjo).

La teksto en la itala de letero 206 estas legebla en la reto ĉe

www.ilpalio.siena.it/5/Personaggi/SantaCaterina/Lettere?L=206&q=gregorio

Mi transskribas la version en Esperanto, de Vincenzo Musella, el la “Itala Antologio”, paĝoj 119-122, FEI, Milano 1987. Kelkaj eroj el ĉi tiu versio, reproduktitaj en “Espero katolika” 1990-10, estas rete legeblaj ĉe:

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_10.htm#6

kie estas ankaŭ priskribo de la historiaj okazintaĵoj de tiu periodo.

Mi aldonas:

– la poŝtmarkojn eldonitajn de la Itala Poŝto en 1962 pro la kvinjarcenta datreveno de la sanktulproklamo de Katarina el Sieno;

– la poŝtmarkojn eldonitajn de la Vatikana Poŝto en tiu sama cirkonstanco;

– la poŝtmarkojn eldonitajn de la Vatikana Poŝto en 1977, memore al la reveno de Papo Gregorio la dekunua de Avinjono al Romo en 1377;

– foton de la interno de la roma Baziliko de Sankta Maria ĉe Minervo.


Letero CCVI (206) – Al Gregorio la 11-a

 

Venu, patro, kaj ne plu atendigu la servistojn de Dio

 

Je la nomo de Jezuo Kristo krucumita kaj de la dolĉa Maria. Tre sankta kaj kara kaj dolĉa patro en Kristo dolĉa Jezuo, mi, via neinda filino Caterina, servistino kaj sklavino de la servistoj de Jezuo Kristo, skribas al vi je nomo de lia alte valora sango kun la deziro vidi en vi la plenecon de la dia graco; tiamaniere, ke estu ilo kaj kaŭzo, pere de la dia graco, de la tutmonda pacigo. Tial mi petas vin, patro mia dolĉa, ke vi kun prizorgemo kaj kun malsata deziro pri paco kaj pro honoro al Dio kaj savo de la animoj, uzu la ilojn de via povo kaj virto. Kaj se vi, patro, dirus al mi: «La mondo estas tiel malkvieta: kiamaniere mi atingos pacon?», mi diras al vi, je nomo de Kristo krucumita: tri ĉefajn aferojn oportunas, ke vi plenumu per via povo.

Unue, el la ĝardeno de la sankta Eklezio, elĵetu la fetorajn florojn, plenajn je malpuraĵo kaj avido, ŝvelajn pro malhumileco, tio estas la malbonaj pastroj, kaj registoj, kiuj venenas kaj putrigas tiun ĉi ĝardenon. Ho ve, mia estro, uzu vian povon por elradiki tiujn ĉi florojn! Elĵetu ilin, por ke ili ne regu. Faru, ke ili klopodu regi sin mem en sankta kaj bona vivo. Plantu en tiu ĉi ĝardeno bonodorajn florojn, gvidantojn kaj registojn kiuj estu veraj servantoj de Jezuo Kristo, prizorgu nur la honoron al Dio kaj la savon de la animoj kaj estu patroj de la malriĉuloj. Ho ve, kia konsterno estas vidi, ke tiuj, kiuj devas esti spegulo en memvola malriĉo kaj humilaj ŝafidoj, disdoni al la malriĉuloj la havaĵojn de la sankta Eklezio, kontraŭe vidiĝas en pli da mondumaj plezuroj kaj oficoj kaj pompoj kaj vantaĵoj, ol se ili estus miloble laikaj. Kontraŭe multaj laikoj ilin hontigas, vivante bone kaj sankte. Tamen ŝajnas, ke la supera kaj eterna bono farigas devige kion oni ne faras bonvole; ŝajnas, ke li permesas ke la oficoj kaj la plezuroj estas forprenataj de lia edzino, kvazaŭ por montri, ke li volas ke la sankta Eklezio revenu en sian iaman staton, malriĉan, humilan, mildan, kiel ĝi estis en tiu sankta tempo, kiam oni sin dediĉis nur al la honoro al Dio kaj al la savo de la animoj, prizorgante la spiritajn aferojn, kaj ne la materiajn. Fakte de kiam ĝi atentis la materiajn pli ol la spiritajn, la aferojn iris pli kaj pli malbone. Tamen vi vidas, ke Dio pro tiu ĉi kulpo punis ĝin per aro de persekutoj kaj èagrenoj. Sed, patro, konsoliĝu, ne timu ian ajn okazintaĵon aŭ okazontaĵon, ĉar Dio tion permesas por igi ĝian staton perfekta; por ke en tiu ĉi ĝardeno paŝtiĝu ŝafidoj kaj ne lupoj honoron manĝantaj, kiuj ŝtelas la honoron ŝuldatan al Dio, kaj ĝin donas al si mem. Konsoliĝu en Kristo dolĉa Jezuo; mi esperas, ke lia aŭskultado, la pleneco de la dia graco, la diaj rememoro kaj helpo estos kun vi, se vi kondutos laŭ la supredirita maniero. De milito vi transiros al grandega paco, de persekuto al grandega unuiĝo. Ne per homa povo, sed per la sankta virto vi venkos kaj la videblajn demonojn de la maljustuloj kaj la nevideblajn demonojn, kiuj neniam dormas super ni mem.

Tamen pripensu, patro dolĉa, ke vi malfacile povus fari tion, se vi ne plenumos la du aliajn aferojn restantajn por kompletigo de la ceteraj, nome, se vi ne revenos al Romo kaj ne hisos la standardon de la sanktega kruco. Kaj ne malestu en vi la sankta deziro pro iu ajn skandalo kaj urba ribelo, kiun vi vidus aŭ aŭdus; male, pli forta brulu en vi la fajro de la sankta deziro fari tion baldaŭ Tial ne prokrastu vian venon. Ne kredu la demonon, kiu ekvidas sian malgajnon, kaj tial klopodas vin skandali kaj deteni de viaj agoj, por ke vi perdu la karitaton kaj via reveno estu haltigata. Mi admonas vin, ho patro en Kristo Jezuo, ke vi venu tuj samkiel milda ŝafido. Respondu al la Sankta Spirito, kiu vin vokas. Mi diras al vi: «Venu, venu, venu; ne atendu la tempon, ĉar la tempo ne atendas vin». Tiam vi agos samkiel la buĉita ŝafido kiun vi anstataŭas, kiu per senarma mano mortigis niajn malamikojn, venante samkiel milda ŝafido, uzante nur la armilon de la amvirto, celante nur prizorgi la spiritajn aferojn, kaj redoni la gracon al la homo ĝin perdinta pro sia peko.

Respondu al Dio, kiu vin volas, por ke vi venu por teni kaj posedi la sidejon de la glora paŝtisto, sankta Petro, kies anstataŭanto vi estas. Kaj levu la standardon de la sankta kruco, ĉar, kiel danke al la kruco ni estis liberigitaj (tiel diris Paŭlo), tiel, levante ĉi tiun standardon, kiu ŝajnas al mi refreŝigo de la kristanoj, ni estos liberigitaj de la milito kaj de la partioj kaj de aro de maljustaĵoj kaj la malfidela popolo estos liberigita de sia malfidelo. Kaj tiamaniere vi venos kaj atingos la reformon de la bonaj pastroj de la sankta Eklezio. Redonu al ĝi la koron (kiun ĝi perdis) de la ardega karitato: ĉar tiom da sango estis suĉata el ĝi de la avidaj formanĝemuloj, ke ĝi iĝis tute pala. Sed konsoliĝu kaj venu, patro, kaj ne plu atendigu la servistojn de Dio, kiuj ĉagreniĝas pro la deziro. Kaj mi, mizera mizerulino, ne povas plu atendi, kvankam mi vivas, ŝajnas al mi morti mizere, vidante tiom da malhonoro al Dio. Tamen ne malproksimiĝu de la paco pro ĉi tiu bolonja okazintaĵo, sed venu, ĉar mi diras al vi, ke la sovaĝaj lupoj metos siajn kapojn sur vian sinon, samkiel mildaj ŝafidoj, kaj petos pardonon de vi, patro.

Mi neniom aldonas. Mi petas, patro, ke vi aŭdu kaj aŭskultu kion diros al vi frato Raimondo kaj la ceteraj filoj, kiuj estas kun li, kiuj venas je nomo de Kristo krucumita kaj de mi; ili estas veraj servistoj de Kristo kaj filoj de la sankta Eklezio. Pardonu, patro, mian malkleron; kaj la amon kaj la doloron, kiuj igas min paroli, senkulpigu min antaŭ via papa moŝto. Donu al mi vian benon. Restu en la sankta kaj dolĉa amo al Dio. Jezuo dolĉa, Jezuo amo.

Caterina da Siena, trad. Vincenzo Musella

(“Itala Antologio”, 1987, paĝoj 119-122)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *