La 27-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1791) de la usona inventisto Samuel Finley Breese Morse (1791-1872)
it.wikipedia.org/wiki/Samuel_Morse
eo.wikipedia.org/wiki/Samuel_Morse
konata pro la invento de la skribanta elektra telegrafo kaj de la koncerna “alfabeto” nomata laŭ li “Morsa kodo”, tio estas sistemo el linioj kaj punktoj ebliganta la sendon de mesaĝoj je distanco
it.wikipedia.org/wiki/Codice_Morse
eo.wikipedia.org/wiki/Morsa_kodo
(la sistemo hodiaŭ utiligata estas ellaboraĵo de la origina Morsa kodo, enkondukita de la germano Friedrich Clemens Gerke
it.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Clemens_Gerke
eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Clemens_Gerke )
La poŝtelefonoj “Nokia” utiligis la morsan kodon por atentigi pri alveninta mesaĝeto: la sono, kiun oni aŭdis, respondis al la tri literoj SMS: … _ _ … (Short Message Service – Servo de Mallongaj Mesaĝoj).
Eĉ pli konata estas la alarma signalo SOS: tri punktoj, tri strekoj, tri punktoj:
Ekzistas pluraj versioj de la Morsa kodo por la specialaj literoj de la Esperanta alfabeto (ampleksa artikolo pri tio aperis en “Esperanto de UEA” 1962-2, paĝoj 30-31), kvankam ĝenerale oni preferas utiligi la alternativan metodon indikitan de Zamenhof, aldonante “h” (tio estas ch, sh, ktp).
Mi aldonas:
- paĝon el “Espero katolika” 2011-1/3, kun la bildo (sube maldekstre) de teletajpilo por Morsa kodo, en la kadro de la Ekzpozicio por la 80 jaroj de Radio Vatikana;
- la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 2009, kaj la koncernan stampon, kun la siglo SMS, kiu tamen en ĉi tiu kazo ne indikas la Servon de Mallongaj Mesagoj (Short Message Service), sed la projekton “SMS Saint Mark’s Square Venice” (Placo Sankta Marko Venecio) por savi Venecion.